La 7-a de majo, tago neforgesebla por cxinoj!

de ZHANG XIAOWEN

LA 7-a de majo estas tago neniam forgesebla por la cxinoj. Noktomeze tri misiloj de NATO bombis la cxinan ambasadorejon en Jugoslavio, viktimigis tri raportistojn, vundis pli ol 20 personojn kaj detruis gxian domon. Tio ege surprizis kaj indignigis la cxinan popolon.

La bonkoraj homoj neniel povas kredi tiun kruelan fakton. S-ro L? Yansong, cxina jxurnalisto laboranta en Beogrado, telefone rakontis la teruran okazajxon: "Tiun vesperon NATO refoje detruis la elektro-liveran sistemon de Beogrado, ke la urbo dronis en mallumo. Ni interparolis dekkelkope sidante en la korto de la ambasadorejo. Je 23:30 nia ambasadoro Pan Zhanlin diris, ke ni iru ripozi, cxar estis jam malfrue. Malpli ol unu minuton post kiam mi kaj mia edzino iris supren laux la sxtuparo, ni auxdis surdigan bruegon. Ni stuporigxis kaj vidis la tegmenton bruege fali antaux niaj okuloj kaj rompajxojn de armita betono fali nur dekkelkajn centimetrojn antaux ni. Tuj poste sekvis la dua eksplodo. Estis detruita la sxtuparo, malaperis la balustrado, kaj ni devis malsupreniri pasxon post pasxo, kaptante elmontritajn ferajn stangetojn en betono varmegajn pro la brulo..."

Kiam L? Yansong kaj aliaj eliris en la korton, ili vidis incendion. Unu el la tri misiloj falis sur la komunikejon inter la ambasadora rezidejo kaj ambasadoreja domo, alia penetrigxis de sur la tagmento de la kvina etagxo gxis la fundo de la subtera etagxo, kaj la tria enigxis de flanko. La dormocxambro de cxina raportistino Shao Yunhuan kaj sxia edzo Cao Rongfei, la unua sekretario de la ambasadorejo estis trafita de la misilo. Oni trovis sxian kadavron en la dua etagxo. Cao duonsvenis kun okuloj grave vunditaj. La aliaj viktimoj Xu Xinghu kaj kaj lia novedzino Zhu Ying estis trovitaj 3-4 horojn post la bombado. Xu havis doloran aspekton kun manoj forte baraktantaj. Zhu estis eksplode jxetita en la subteran etagxon...

Pro la eksplodo brulis la benzino rezervita en la subtera etagxo kaj la botel-gaso en la kuirejo. En tiu situacio personoj en la dua etagxo devis malsuprengrimpi helpe de tordita littuko. Iu el ili falis pro rompigxo de la littuko kaj vundis al si la pelvon. Tri personoj en la kvina etagxo longe atendis, gxis oni savis ilin per eskalo. La armean atasxeon Ren Baokai oni trovis nur naux horojn post la bombado. Li perdis la konscion, kun vizagxo makulita de koto kaj sango.

Kiel konate, internaciaj legxoj klare difinas, ke ambasadorejo de iu sxtato estas netusxebla teritorio de tiu sxtato en alia lando, kaj bombi gxin signifas bombi gxian teritorion. Nun la hejmo de cxinoj laborantaj en Jugoslavio estas atakita kaj cxinoj estas mortigitaj en sia hejmo, cxu tio ne vekus la publikan indignon?

Ni demandu: Kio estas la internacia justo en la okuloj de NATO gvidata de Usono, kiu atencas la suverenecon de alia lando kaj malrespektas la cxarton de UN kaj la konvencion pri internaciaj rilatoj? Ili kritikas cxie malrespekton al la homaj rajtoj, sed kion ili faras per bombado?

Kiel ajn NATO senkulpigas sin, gxi ne povas nei la mortigadon en la 7-a de majo kaj ankaux tion la cxinoj neniam forgesos!