La 24-an de julio 1998 la Posxta kaj Telekomunika Ministerio de
Cxinio emisiis posxtmarko-serion pri stepo Xilin Gol de Interna Mongolio, kies klimato
apartenas al tipa mezvarma zono. La stepo estas cxefa natura pasxtejo sur la stepo de
Interna Mongolio, kiu estas unu el la 4 grandaj stepoj de Cxinio. Oni nomas gxin
"verda trezoro sur la terglobo konservanta sian naturan aspekton. La 8-an de decembro
1997, la stepo farigxis sxtatnivela naturparko sankciita de la Sxtata Konsilantaro de
Cxinio.
La serio havas 3 pecojn. La 1-a prezentas tipan stepon, la 2-a ? marcxan stepon kaj la
3-a ? poplaron kaj betularon. Krome, estis emisiita ankaux posxtmarka bloko pri zigzaga
rivero Xilin Gol.