Kiun rolon ludas teo en sanprotekto?

de BAO JIAN

ANTIKVA libro notis, ke foje por kuracado de malsanuloj, Shennong gustumis drogherbojn kaj svenis sub tearbo pro toksigxo. Akvo venis en lian busxon de sur tefolioj, kaj dank' al tio li estis savita. Jen la homoj trovis la sentoksigan funkcion de teo.

En la medicina libro "Nove reviziita Bencao" verkita en Tang-dinastio (618-907) legigxas: "Teo estas dolcxeta kaj maldolcxeta, iom malvarmiga, tute senvenena. Gxi estas efika por kuraci fistulon kaj ulceron, utila al urinado, digestado kaj mildigo de mukajxo, sensoifigo kaj sendormigo. Gxenerale, oni plukas tefoliojn en printempo."

Moderna medicino montras, ke teo enhavas multajn elementojn, kiaj kafeino, teino, kokaino, fenolo, vitamino C, kalcio, fosforo, fero kaj aliaj mineralaj elementoj.

La cxinoj tre sxatas teon kaj multaj el ili trinkas gxin cxiutage. Laux sia sanstato oni trinkas en malsamaj manieroj teon de malsamaj specoj.

La plej bona teo estas infuzita per fontakvo de 70-80°C, cxar vitamino C entenata en teo povas esti detruita en akvo de pli ol 70°C, kaj plie, tanino kaj kafeino entenataj en teo estas tre facile solveblaj en akvo de 70°C.

Estas bone, ke oni trinkas teon nove infuzitan kaj ne preferindas teo infuzita en la pasinta tago. Pro malsameco de produktejoj, specoj, plukaj tempoj kaj prilaboraj metodoj, teo havas malsamajn nutrajn elementojn. Estas preferinde somere trinki verdan teon (t.e. teo nefermentinta, cxar oni antisepsas gxin per alta temperaturo, tial gxi konservas la verdan koloron.), vintre trinki brunan teon (t.e. plene fermentinta teo), printempe kaj auxtune trinki jasmenan teon.

Estas tre utile ofte trinki teon varmetan kaj ne tro fortan, kaj trinki gxin en konvenaj horoj. Tetrinkado post mangxo utilas al digestado. Tetrinkado en tagmezo estas vigliga. Ne trinku gxin antaux mangxo nek antaux enlitigxo, cxar tetrinkado antaux mangxo estas malkvietiga kaj tiu antaux enlitigxo malhelpas endormigxon. Teo estas utila por sensoifigo, sed malutila por kunenglutado de medikamento. Cxar teino entenata en teo povas eksciti la centran nervan sistemon kaj kortekson kaj estas vigliga por la cerbo, tial neniam trinku teon kune kun medikamento kontraux sendormeco kaj tuso. Neniam trinku teon samtempe kun cxinaj medikamentoj ginsengo, codonopso (Codonopsis pilosula) kaj medikamentoj kontraux anemio por preventi medicinajxan sedimentigxon, eksciton de stomako kaj intestoj, lakson kaj ventrodoloron. Mi proponas, ke infanoj ofte trinku malfortan teon kaj gargaru sin per teakvo. Verda teo tauxgas por adoltoj. Cxar junaj frauxlinoj en menstruo kaj mezagxulinoj en klimaktero ofte estas malkvietaj, tial mi proponas al ili jasmenan teon, kiu estas utila al reguligo de la hepata funkcio kaj cirkulado de la vitala energio. Bruna teo estas konvena al fizikaj laboruloj kaj malvarmumigxintoj. Tieguanyin, teo duonfermentinta, produktita cxefe en Fujian-provinco, estas utila al la malsanuloj suferantaj de aterosklerozo, koronaria kormalsano aux cerba embolozo. Teo estas utila por rezisti kontraux radiado. La homoj, kiuj estas ofte priradiataj dum laborhoroj aux longatempe rigardas televidon, devas trinki teon por levi sian kapablon kontraux radiado.

La cxinoj havas multajn metodojn por batali kontraux malsanoj kaj sin sanigi per teo. Jen kelkaj el ili:

1. Kontraux malvarmumo kaj febro

Recepto: nuksokerno, sxenoprazo kaj zingibro cxiu po 25 g. kaj 15 g. da teo.

Metodo: Pistu la nuksokernon, sxenoprazon kaj zingibron. Metu ilin kune kun la teo en argilan poton, aldonu 1.5 bovlojn da akvo kaj dekoktu ilin. Trinku la dekoktajxon kaj kusxu sub dika litkovrilo. Gardu vin de vento.

Tiu recepto estas utila al sxvitado kaj mildigo de febro kaj efika por kuraci malvarmumon kaj kapdoloron sen sxvito.

2. Kontraux lakso de bebo

Recepto: unu gramo da verda teo produktita en Yunnan

Metodo: Pulvorigu la teon. Dividu la pulvorigitan teon en 3 dozojn kaj enbusxigu al la bebo la teon kune kun varmeta akvo aux lakto. Cxiufoje po unu dozo. Cxiu seanco dauxras 1-4 tagojn.

Tiu recepto estas utila al digesto kaj mildigo de febro kaj lakso.

3. Kontraux ulcero

Recepto: ajna kvanto da fecxo de infuzita teo

Metodo: Sxmiru la fecxon en la ulceron.

Tiu recepto estas utila por mildigo de febro kaj sentoksigo kaj kuracas ulceron, mordon de hundo, brulvundon kaj furunkon.