Maizkulturado en suda Cxinio

de CAO CHUAN

SHILICUN, ordinara vilagxo en antauxurbo de Zhangzhou de Fujian-provinco, sudorienta Cxinio, kulturas cxefe rizon. Tamen en 1998 maizo abunde kreskis sur kampoj de tiu vilagxo.

La kauxzo estas tio, ke maizo, unu el la cxefaj grenoj en Cxinio, estas uzata plejparte en mangxajx-prilaborado kaj fisxo- kaj bruto-bredado (gxi konsistigas 70% de la nutrajxo de fisxoj kaj brutoj). Nun la totala areo de maizkampoj estas 20 milionoj da hektaroj plejparte en mezvarma zono, t.e. nordoriento kaj nordokcidento de Cxinio, kaj la meza hektara produktokvanto estas 7?00 kilogramoj. Por suda Cxinio en subtropika zono ne tauxgas maizsemoj de norda Cxinio, kaj tie la meza hektara produktokvanto de maizo estas nur 3?00 gxis 6?00 kilogramoj. Sed oni bredas fisxojn kaj brutojn cxefe en suda Cxinio, tio kauxzas strukturan mankon de grenoj, t.e. rizo mankas en norda Cxinio kaj maizo en la suda.

Cxiujare granda kvanto da maizo transportigxis de norda Cxinio al la suda, tio altigis la kostojn de prilaborado, fisxo- kaj bruto-bredado kaj pezigis la sxargxon de trafiko.

En 1998 d-ro Han Gengchang kaj aliaj establis la Teknik-disvolvan Limigitan Kompanion Origin, kiu kulturas maizvarion tauxgan por subtropika zono. Shilicun-vilagxo estas unu el la kvar eksperimentejoj de la kompanio por kultivi, esplori kaj disvastigi novan maizvarion.

S-ro Han estas juna fakulo pri maizkulturo, kiu revenis post studado en Usono. Gvidate de li, la kompanio enkondukis 1?00 tropikajn maizspecimenojn cxefe de internacia maiz- kaj tritik-pliboniga centro. Kelkcent specimenoj elektigxis kaj kombinigxis, kaj provkulturado de iuj el ili sukcesis en Shilicun kaj aliaj eksperimentejoj. La novaj semoj diferencas de tiuj en norda Cxinio kaj havas fortan rezistecon kontraux malsano, insektoj, falo de tigoj kaj malfekundeco de tero.

Internaciaj semo-kompanioj kutime entreprenas selektadon, disvastigon kaj vendon de semoj en unueco. Sed en Cxinio scienc-esploraj institutoj zorgas nur pri selektado de semoj kaj semo-kompanioj nur pri semo-komerco. Sub tiu sistemo la scienc-esploraj institutoj dependantaj de sxtata subvencio ofte cxagrenigxas pro manko de monrimedoj por la esplorado kaj iuj semo-kompanioj foje vendas falsajn kaj malbonkvalitajn semojn por gajni pli multe da mono.

Tuj post sia fondigxo la kompanio Origin faras sian entreprenadon laux la internacia sistemo: kredite ricevi monon cxe banko kaj fari investon, kulturi kaj vendi semojn per si mem. La agado estas lauxdata de multaj provincoj kaj regionoj en suda Cxinio.

Kvankam la kompanio komencis kulturi semojn antaux nelonge, tamen gxi donas esperon al la maizkulturado en suda Cxinio.