HISTORIETO DE HUMURA DIALOGO

de YANG ZHEN

ANTAUx nelonge ni aperigis artikolon pri kanada junulo Mark Rowswell, kiu lernis humuran dialogon cxe cxina aktoro kaj poste mem farigxis elstara aktoro de tiu cxi arto. Humura dialogo, originala arto de Cxinio, estas multe sxatata de cxinoj. En multaj amuzaj kunvenoj kaj novjara amuza vespero humura dialogo estas nemankigebla programero.

En Cxinio la humura dialogo havas historion de pli ol 2?000 jaroj.

SERIOZECO ENKORPIGITA EN FARSO

Pajjoux estis nomo de farsistoj en antikva Cxinio. Ili, spritaj kiel klauxnoj en la dramoj de Sxekspiro, estis multe pli fruaj ol ili. Ili estis komediistoj kaj ilia prezentado entenis la karakteron de humura dialogo kaj ankaux tiun de dramo.

Frue antaux 2?300 jaroj Pajjoux jam aperis en kortego de antikva Cxinio. Tio okazis en Chu-regno. Tiam en la kortego estis Pajjoux nomata You Meng. Mortis cxevalo sxatata de la regnestro kaj tiu intencis solene funebri la cxevalon kiel aristokraton. Li rifuzis cxies admonon kaj ordonis ekzekuti tiun, kiu kuragxos ankoraux deadmoni lin. You Meng venis kaj ploregis enpasxante tuj en la palacon. En miro lin demandis la regnestro kaj tiu respondis: "Ne suficxe solena estos la ceremonio por aristokrato, bonvolu funebri vian sxatatan cxevalon kiel regnestron. Funebru ne sole niaj korteganoj, ankaux niaj najbaraj regnoj sendu komisiitojn por la funebrado." La regnestro sentis tion aroganta, sed You Meng diris: "Sed nur tiele oni povos scii, ke via mosxto sxatas cxevalojn multe pli ol homojn!" La regnestro komprenis lian sarkasmon kaj dividis la viandon de la cxevalo inter la korteganoj. La ironio de You Meng ja aplikis la metodon de humura dialogo kaj konvinkis la regnestron per klauxna bombasto.

Alia elstara farsisto estis You Zhan, favorata kortegano de Qin-dinastio antaux 2?000 jaroj. Imperiestro la Dua de Qin-imperio volis laki la urbomurojn de sia cxefurbo Xianyang. You Zhan aplauxdis: "Bonege! Kvankam laki la murojn multe elspezigos kaj peze sxargxos la popolon, tamen la lakitaj muroj estos glitigaj, kio malhelpos al la malamikoj surgrimpi laux la muroj." Kaj li dauxrigis: "Ne estos malfacile havi tiom da lako, sed lako devas sekigxi en ombro, do estos malfacile konstrui grandan domon, kiu povos ombri la urbon." Tio ridigis la imperiestron kaj li forlasis la decidon.

IRONIO KAJ MOKADO EN FRUA TEMPO

En la 7-a jarcento en Tang-dinastio furoris Cangxjun-dramo, vario de burleska prezentado de Pajjoux. Cangxjun estis oficiro en armeo, simila al la nuna altranga staba oficiro. En la 4-a jarcento en la regno de Posta Zhao estis Cangxjun. Li alproprigis sxtatan silkajxon kaj pro tio estis enkarcerigita. Dramistoj surscenigis lian faron por ironii. De tiam farso nepre devis havi Cangxjun kaj cxifonulon kiel cxefrolojn. En farso la cxifonulo ironiis kaj batis Cangxjun, tial oni nomis gxin Cangxjun-dramo.

Cangxjun-dramo havas gravan lokon en la historio de la cxina antikva dramo kaj estis ankaux grava cxenero en la historio de humura dialogo. Nun humuran dialogon oni ludas unuope, duope, triope aux ecx pli multope, sed ofte duope. Cangxjun-dramo ludata de du personoj estis simila al la nuna humura dialogo.

SIMILA SONIMITADO

Ludo de humura dialogo bezonas kvar kapablojn, nome parolo, imito, instigo kaj kanto. En Song-dinastio (960-1279) perfektigxis humura dialogo. Gxi havis jxargonon: "Parolo kiel la cxefa, instigo kiel la unua." Tio montras, ke humura dialogo estis komedia lingva prezentado.

En Song-dinastio artistoj aktivadis ne nur en la kortego, sed ankaux inter la popolo. Estis artisto Zhang Shanren, talenta en "rakonto de komikajxo". Li estis sagxa en farado de "tri kaj duona versoj". La lasta duona verso estis duideograma kaj plej signifa.

Liaj versajxoj ne heredigxis, sed rakonto pri alies "tri kaj duona versoj" eble estas utila por koni la humurecon de Zhang Shanren. Rakonto en antikva libro notis: Iu mokis per l7-ideograma poemo la prefekton, kiu faris riton por peti pluvon. La prefekto ordonis puni lin per l8 bastonbatoj. La prefekto dubis pri lia talento en versfarado kaj diris: "Se vi povos tuj verki alian l7-ideograman poemon, mi indulgos vin; se ne, mi pli severe punos vin." La homo senhaste verkis l7-ideograman poemon: "l7-ideograman poemon mi faris, l8 batojn mi ricevis. Se pli longan poemon mi verkos, mortbato min favoros."

La prefekto nenion povis fari krom liberigi lin, malgraux ke tiu refoje mokis lin per poemo.

En la 12-a jarcento de la Suda Song-dinastio (1127-1279) estis folkloristo Niu Yuanzi. Li estis tre lerta en imatado de diversaj sonoj. Poste oni nomis Niuyuanzi tiun arton mem kaj ecx tiajn folkloristojn, kiuj faradis prezentadon de imitado. Niuyuanzi-oj imitis naturajn sonojn, ofertajn kriojn de kolportistoj kaj dialektojn, aux imitis movojn kaj pozojn. Folkloristoj de Song-dinastio ne nur paradis per sia talento, sed ankaux allogis rigardantojn per reaperigo de la reala vivo kun enmiksitaj burleskajxoj. Tial oni supozis, ke imito, unu el la kvar kapabloj de la humura dialogo, devenis de burleska imitado. En Ming- kaj Qing-dinastioj (respektive l368-1644, 1644-1911) pli kaj pli perfektigxis la titolo, enhavo kaj formo de tiu gajiga arto.

POPULARA ARTO EN DELIKATA LOKO

Antaux 100 jaroj en la rondo de humura dialogo estis influa persono Zhu. Antauxe li estis klauxno en pekina opero, poste sin turnis al ludo de humura dialogo. Tiam oni prezentis humuran dialogon nur subcxiele. Folkloristo Zhu faris cirklon sur placo kaj skribis sian nomon sxutante blankan sablon por altiri al si spektantojn. Frapante bambuajn tabuletojn, li kantis pecon el loka opero kaj poste komencis humuran dialogon. Li estis honesta kaj nobla artisto. En dekoj da jaroj li adaptis multajn popolajn rakontojn al humura dialogo, sencxese cxerpis materialojn el la reala vivo por ricxigi la enhavojn de prezentado, kaj per tio li senkompate ironiis la malnoblajn sociajn morojn kaj mallumajn flankojn de la socio.

Kantado en moderna humura dialogo montrigxis cxefe per imitado de lokaj operoj kaj arioj, kaj lastatempe oni ecx kantis popmuzikon kaj ludis gitaron. Ankaux kantado estas unu el la minimumaj kapabloj de aktoroj. Kantado kaj imitado estas aldono de parolo kaj instigo, por fortigi komedian belecon de humura dialogo. Ni ekzemplu per tradicia verko de humura dialogo "Sxangxi profesion". La verko ironiis la absurdan okazajxon en la komenco de la kuranta jarcento. Tiam Cxinio estis en sxtata funebro kaj cxia amuzo estis malpermesata, do la artistoj devis sxangxi sian profesion. S-ro Hou Baolin, majstro de humura dialogo, sukcese imitis la kantadon de pluraj famaj aktoroj de pekina opero, kaj adaptis la tekston de ilia kantado al oferta krio de kolportistoj. Per mispozicio de artistoj kaj embaraso, la verko ironiis la diktatorecon de la feuxda socio kaj vekis eksplodan ridegon de la auxskultantoj.

Oni ne bezonas malkonfesi, ke vulgaraj vortoj kaj frazoj ofte aperis en la ludoj de humura dialogo en la frua periodo de moderna etapo. Poste dekadencigxis la kortego de Qing-dinastio, kaj kleraj posteuloj de la kadukaj nobelaj familioj sin vicigis en la verkantojn de humura dialogo, kreis multe da delikataj verkoj kun profunda penso, kio multe sxangxis la fizionomion de humura dialogo. En la lastaj jardekoj, kun Hou Baolin kiel reprezentanto, generacio da artistoj levis humuran dialogon al nova kulmino kaj kondukis gxin en la solenan artan halon de la cxina nacio. En la lastaj jaroj artistoj de humura dialogo vizitis Japanion kaj Singapuron, por ke fremdlandaj amikoj ridegu pro la gajiga arto de Cxinio.