Amo inter la patro kaj la filino

Teksto kaj fotoj de WU ZHENGZHONG

Inter la kunlernantoj kaj vilagxanoj cirkulas la kortusxa rakonto, ke en ses jaroj Wang Ping, lernantino de elementa lernejo, bone flegas sian paralizitan patron.

En 1990 pro kolizio kun traktoro vundigxis sxia patro. Post la paralizigxo de la patro, la patrino forlasis la familion. Do la filino prenis sur sin la devon flegi la patron. Cxiumatene sxi helpas la patron ellitigxi, vestas lin, lavas al li la vizagxon kaj preparas por li matenmangxon kaj tagmangxon. Fininte tion, sxi rapidas al la lernejo kun mangxajxo en la mano. Reveninte hejmen, sxi okupigxas pri mastrumado, gxenerale post la 9-a sxi sin turnas al sia hejmtasko. En ferioj sxi devas labori en la legomgxardeno. La patro domagxas sian filinon kaj kun larmoj petas sxin, ke sxi ne plu flegu lin. Sxi, rimarkinte lian malesperon pri la vivo, konsolas lin kaj pli bone prizorgas lin.

La rakonto de Wang Ping kortusxis la vilagxanojn, lernantojn kaj instruistojn. Ili volonte helpas la patron kaj filinon diversmaniere, ankaux la bonstatiga institucio helpas ilin en la vivo. Dank' al tio ilia vivo bonigxas, kaj Wang Ping havas pli da tempo por lernado.