Piedira vizitgrupo

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

Iumatene de la printempo de 1999 en la Someran Palacon de Pekino venis grupo de Piedira Kongreso de Miyagi-gubernio de Japanio por viziti Cxinion. Ili piediris 8 kilometrojn en la Somera Palaco.

Tio estis la tria tia aktivado organizita de la kongreso. La unua estis en Usono kaj la dua en Kanado, kun po preskaux 200 partoprenantoj kaj la tria kun 350 homoj, kies averagxa agxo estis 64 jaroj.

La celo de la aktivado estas ne nur sanigi la maljunulojn kaj kontaktigi ilin kun pekinanoj, sed ankaux helpi ilin koni Cxinion kaj amikigi ilin kun cxinoj.