USONANOJ RIGARDIS BALOTADON POR REPREZENTANTOJ
DE CxINAJ DISTRIKTAJ POPOLAJ KONGRESOJ

Invitite de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de la Cxina Popola Respubliko, usona vizitgrupo el balotaj fakuloj kaj jxurnalistoj de la usona Carter-centro faris 10-tagan viziton por rigardi balotadon por reprezentantoj de cxinaj distriktaj popolaj kongresoj. Iuj el la vizitgrupo timis, ke la cxina registaro prezentos al ili nur modelajn vilagxojn, kiuj ne povas speguli la gxeneralan staton de Cxinio.

Cxinio rekomendis al la usonanoj vilagxon de Chongqing por ilia vizito, sed la vizitgrupo diris, ke iuj el la grupo povas laux la plano viziti la vilagxon, dum la aliaj volas viziti la vilagxon Banqiao je dekoj da km for de tiu vilagxo, kaj la cxina instanco tuj konsentis tion.

Elekti reprezentantojn de la distriktaj popolaj kongresoj estas baza laboro por la Tutlanda Popola Kongreso de Cxinio. Reprezentantoj de la distriktaj popolaj kongresoj estas elektitaj de cxiuj vilagxoj, distriktaj establoj kaj entreprenoj. La balotado en Banqiao-vilagxo komencigxis je la 10-a antauxtagmeze. La 4 kandidatoj estis vilagxestro, kasisto, prezidantino de la virina komitato kaj estro de la vilagxa elementa lernejo. La balotantoj devis elekti 3 el ili. Por gajni konfidon de la balotantoj, la kandidatoj surpodiigxis unu post alia por fari paroladon por la elektado. Post tio oni faris balotadon, kiu finigxis je la 12-a. Fine estis elektitaj la vilagxestro, kasisto kaj prezidantino de la virina komitato.

Usona doktoro, kiu rigardis la balotadon, diris: "La balotado en Banqiao estis farita sen postkulisa manipulado. Tamen dum la balotado iuj metis la balotilon sur sian genuon kaj faris markon tie kaj aliaj murmuris inter si kaj metis la balotilon en urnon kolektive. Cxio cxi ne konformas al la principo de demokratia elektado pri sekreta balotado." Cxina akompananto diris, ke laux la cxina legxo oni ne postulis nepran instalon de sekreta balotejo en la demokratia elektado. Koncerne tion, ke oni faris markon sur sia genuo, li eksplikis, ke tio estis kauxzita de la objektivaj cirkonstancoj. Ankaux en aliaj malricxaj vilagxoj estas similaj okazajxoj, nekonformaj al la demokratiaj reguloj, tamen tiaj fenomenoj ne ekzistas en la cxemaraj lokoj kaj la lokoj kun kompare evoluintaj kulturo kaj ekonomio.

Rigardinte balotadon en pluraj vilagxoj de antauxurbo de Chongqing, la estro de la vizitgrupo diris: "Multaj havas miskomprenon pri la balotado en Cxinio, opiniante, ke gxi estas lando fermita kaj gxia popolo katenita ideologie, sed mi mem spertis, ke gxi estas lando malfermita. La ordinaraj popolanoj aktive partoprenas sxtatajn aferojn, kio profunde impresis min. Tio helpas nin multe koni la demokratian sistemon de Cxinio. Usono kaj Cxinio devas dauxrigi intersxangxon kaj kunlaboron en tiuj flankoj."

PRAPATROJ DE BIRDOJ ? CxINAJ SAUxROBIRDOJ

En la internacia simpozio pri la origino kaj fruperioda evoluo de la birdoj, kiu finigxis en Yale-Universitato de Usono, pli ol 500 ornitologoj venis al la komuna konkludo, ke la cxinaj sauxrobirdoj estas prapatroj de la birdoj de la tuta mondo kaj oni devas retiri la antauxan opinion, ke la germanaj arkeopterigoj estas prapatroj de la birdoj, kaj devas fari tiun sxangxon en cxiuj lernolibroj.

D-ro Ji Qiang, direktoro de la Cxina Geologia Muzeo, malkovris en la okcidenta regiono de Liaoning-provinco, Cxinio, 4 rarajn fosiliojn de junaj kaj plenkreskaj cxinaj sauxrobirdoj kaj eksponis ilin en Yale-Universitato, kio faris sensacion. Oni mendis la specimenojn por eksponado jam gxis 2002.

S-ro Ji Qiang konigis, ke la 0.56-metre longaj junaj sauxrobirdoj kun akraj dentoj estis kovritaj de plumoj 0.7 cm longaj. Ilia vosto konsistas el pli ol 50 vertebroj. Iliaj antauxaj kaj postaj membroj jam disigxis. Ili, evoluantaj de bestopiedaj sauxroj al la arkeopterigoj, estas prapatroj de la birdoj. La plenkreskaj cxinaj sauxrobirdoj longis 1.06 m kun flokaj plumoj 2.3 cm longaj. Iliaj dentoj estis akraj kaj vostoj longaj, el pli ol 50 vertebroj. El cxi tiuj klare vidigxas, ke ili estis evoluantaj al flugiloj.

Post la esplorado oni konstatis, ke la cxinaj sauxrobirdoj vivis je 2-3 milionoj da jaroj pli frue ol la germanaj arkeopterigoj.

Fakuloj de la Instituto de Vertebrula Paleontologio kaj Paleoantropologio sub la Cxina Akademio de Sciencoj diris, ke kvankam Cxinio akiris grandajn sukcesojn en esploro pri fruperiodaj birdoj, tamen la veraj prapatroj de birdoj devas esti sercxataj en pli antikvaj stratumoj, kaj en tiu flanko la okcidenta regiono de Liaoning-provinco estas la plej bona loko por solvi tiun problemon.

"SEKCI" LA QINGHAI-TIBETAN ALTEBENAJxON

Ekde 1991 cxinaj kaj alilandaj geologoj cxiujare grimpas sur la Qinghai-Tibetan Altebenajxon por "sekci" gxin kaj koni profundan sekcon de la altebenajxo kaj tiun de Himalajo. Ili faris tiun laboron ekde la suda regiono kaj ilia "sekcado" jam atingis la mezan parton de Tibeto.

Montrante la fotojn faritajn dum la "sekcado" de la altebenajxo, cxina sciencisto Zhao Wenjin diris: "Tio estas materialoj akiritaj per 100 tunoj da dinamito kaj 2?000 eksplodigoj."

Dum la cxi-foja "sekcado" la cxinaj kaj alilandaj geologoj malkovris zonon de sismo-reflektado 150 km longan. La sekco montras, ke la hinda bloko sin pusxas forte al la norda Qinghai-Tibeta Altebenajxo laux tiu sekco parte aux tute, kio kauxzas sencxesan levigxon de la altebenajxo kaj pusxas gxin norden cxiujare je 5 cm. La usona revuo "Sciencoj" nomas tiun procedon "movi montojn".

Zhao Wenjin diris, ke en la Qinghai-Tibeta Altebenajxo plurfoje okazis tertremoj de 6-8 gradoj, kies cxefa kauxzo estas la giganta sinpusxo de la hinda kontinento al la cxina kontinento. Tio helpas koni la geologian kauxzon de la tertremoj kaj malkovri subterajn minajxojn.

ASTRONOMOJ CEDAS AL SOCIAJ KUTIMOJ

Cxu la 21-a jc kaj nova jarmilo komencigxos en 2000 aux 2001? Cxefaj observatorioj de la mondo kaj multaj astronomoj opinias, ke tio estas simpla kaj klara samkiel 1+1 = 2. Kompreneble, la komenco de la nova jarcento kaj nova jarmilo devas komencigxi en nul horo de la 1-a de januaro 2001. La observatorio Zijinshan sub la Cxina Akademio de Sciencoj antaux nelonge prezentis la saman opinion.

Tamen ordinaraj popolanoj opinias, ke la jaro 2000 estas komenco de la nova jarcento kaj nova jarmilo. Multaj urboj jam de longe preparas grandiozan solenadon, por ke en la fino de 1999 okazu ceremonio por la nova jarcento kaj nova jarmilo. En Britio Londono aktive preparas aktivadon por bonvenigi la novan jarcenton, kiu laux ili komencigxos en 2000. Por akcepti turistojn, oni konstruas tie 55 hotelojn. Ejfel-turo en Parizo havas tabulon 12 m altan kaj 33 m longan en la norda flanko de sia 2-a etagxo. Sur la tabulo legigxas la vortoj "inverse kalkula elektronika ekrano por 2000".

Efektive ankaux la ordinaraj popolanoj ne estas analfabetaj pri almanako nek intence kontrauxstaras al astronomoj, sed ili multe inklinas al la kutimoj. Ili diris, ke la homoj kutime prenas la rondan nombron 2000 kiel la unuan jaron de nova jarmilo, cxar oni aplikas decimalan nombrosistemon kaj cxi-flanke multaj astronomoj en la mondo prenis kvietan sintenon kaj decidis cedi al la sociaj kutimoj.