Dauxre produkti "Hongqi"

de CHANG CHUN

LA Unua Cxina Auxtokompanio (grupo) estas granda sxtata entrepreno en la nordo de Cxinio. En l958 gxi produktis kamionojn kun la marko "Jiefang" kaj ankaux la unuan personauxton de Cxinio kun la marko "Dongfeng" kaj altklasan auxtomobilon kun la marko "Hongqi". Dum longa tempo auxtoj kun la marko "Hongqi" estis disponeblaj sole por la sxtataj gvidantoj, do en la okuloj de la cxinoj gxi havis specialan signifon.

Auxtoprodukto markas sintezan nivelon de la industria disvolvigxo de la lando. En la auxtoprodukta rondo oni diras, ke "Granda fabriko faras malgrandan auxton, dum malgranda fabriko ? grandan auxton". Tio ja estas afero cxagrenanta la auxtokompanion. Kvankam la kompanio estas la plej granda el la samspeculoj, kaj gxi produktas la fierindan auxton "Hongqi", tamen en cxirkaux 30 jaroj la cxefa el gxiaj produktajxoj estis nur kamiono kun la marko "Jiefang". La auxto "Hongqi" estis bone taksata de fremdlandaj auxtofabrikistoj, sed tia auxto estis farita per manlaborado, ne per moderna cxenlaborado, tial de l959 gxis l981, la kompanio fabrikis nur l?542 tiumarkajn auxtomobilojn.

Post la 80-aj jaroj, vizagxe al importado de alilandaj auxtoj, la personaro de la kompanio ekhavis fortan deziron: reformi "Hongqi", kuratingi la avangardan nivelon de auxtofabrikado de la mondo kaj dauxre produkti "Hongqi". Sekve la kompanio komencis kunlaboron kun la germana auxtokompanio Volkswagenwerk AG, dauxre enkondukis teknologion anstataux praktiki akcion. Post kelkaj jaroj la kompanio jam posedis la internacie progresan teknologion de fabrikado de auxtopecoj kaj muntado. En septembro de l998 la kompanio elfaris mezklasan auxton "Hongqi 98-Nova Stelo" kun internacia nivelo de la 90-aj jaroj. Per tio la auxtokompanio dauxre tenis la markon "Hongqi".

Nun la auxtokompanio realigis sian deziron "granda fabriko faras malgrandan auxton", kaj la jara produktokvanto de auxtoj kreskis de 30?000 kamionoj "Jiefang" al 450?000 auxtoj de diversaj tipoj inkluzive de la grandaj, malgrandaj, legxeraj, mikraj kaj pasagxeraj. La jara produktokvanto de auxtomobiloj "Hongqi" baldaux kreskos de 30?000 al 110?000.

"Lando de bicikloj"

de JI PING

BICIKLO enkondukigxis de Euxropo en Cxinion en la komenco de la kuranta jarcento, estante donaco al Puyi (1906-1967), la lasta imperiestro en la historio de Cxinio.

Nun en Cxinio estas pli ol 400 fabrikoj de bicikloj, kies jara produktokvanto estas 70 milionoj da bicikloj, kaj en la lastaj 6 sinsekvaj jaroj Cxinio eksportis cxiujare pli ol 10 milionojn da bicikloj, plej multe en la mondo.

Biciklado ne konsumas fuelon, ne faras poluon kaj bruon, kaj krome biciklo estas malmultekosta kaj facile riparebla, tial gxi tre konformas al la konsuma nivelo kaj la vivmedio de cxinoj. Dum longa tempo biciklo restas grava trafikilo por cxinoj, kvankam pli kaj pli multigxas auxtomobiloj.

Nun oni postulas pli multe da bicikloj.

Antaux dekkelke da jaroj en Cxinio estis tri famaj produktomarkoj de bicikloj, nome "Fenikso", "Eterne" kaj "Kolombo". Tiam oni estis tre kontentaj je posedo de tia biciklo, cxar la acxeto postulis biciklokuponon. Sed nun tiuj tri markoj jam elmodigxis, kaj oni preferas la novtipan kun bela koloro, ekzemple legxeran, montaran, multrapiduman kaj konkursan. Por plenumi la bezonon de la merkato, la fabrikoj sencxese produktas novtipajn, dum la malnovaj materialoj estis anstatauxigitaj per aluminia alojo, karbona fibro, titania alojo kaj vitroplasto. Apliko de novtipaj materialoj multe malgrandigis la pezon de bicikloj.

Nun cxinoj eksxatis altrapidan biciklon. Pli ol 100 biciklofabrikoj en Pekino, Sxanhajo, Xiamen, Kunming, Chengdu kaj Wuhan sin turnis al fabrikado de elektra biciklo. Oni kredas, ke elektra biciklo senbrua kaj senpolua estas tre tauxga por mediprotektado, kaj gxi furoros dum longa tempo en Cxinio.

KURANTAJ AFEROJ

* Por la grandioza jubileo de la 50-a datreveno de la fondigxo de la Cxina Popola Respubliko, oni faras grandskalan rekonstruadon al Tian'anmen-placo: anstatauxigi la cementan pavimon per rozeta granito sur la placo kaj trotuaroj kun la totala areo de l60?000 kvadrataj metroj; plibonigi la akustikon kaj iluminadon de la placo kaj cxirkauxaj konstruajxoj, aldoni gazonojn kaj reformi la subteran tubaron.

* La cxinaj virinoj cxiam ludas gravan rolon en la ekonomia konstruado de Cxinio. 5-6 dekonoj de la totala produktovaloro de agrikulturo estis plenumitaj de la virinoj. En la nordo, nordoriento kaj mezo de Cxinio la virinoj sin okupas per kulturado, bredado kaj manlaborado proksime de sia hejmo, ekzemple bredi porkojn, kokojn kaj vulpojn, kulturi vinberon kaj ginkon, fari brodadon kaj trikadon. Multe da junaj kaj mezagxaj virinoj ne plu sin okupas sole je la agrikultura produkto. Sole en la provincoj Shandong, Fujian kaj Shaanxi 2.8 milionoj da virinoj sin okupas je vendado de siaj produktajxoj.

* Dum l989-l998 la nombro de privataj entreprenoj en Cxinio kreskis de 90?581 al 960?726 kaj la registrita kapitalo kreskis de 8.4 miliardoj da juanoj al 514 miliardoj da juanoj.

* La plej granda kaj plej alte situanta sunenergia elektrejo kun kapacito de l00 kilovattoj estis lancxita en la antauxe senelektra gubernio Anduo sur la stepo en la nordo de Tibeto.

* Fresxdate en Moskvo cxinoj lancxis la unuan cxinan memservejon en la komerca kvartalo. Tie la Pekina Komerca Grupo Tiankelong instalis ekipajxojn en valoro de 20 milionoj da juanoj kaj liveris cxinajn varojn de 6?600 specoj.