Stelulino ? nigra anaso

de AN XIU

CxE lageto vivis amaso da kvakemaj anasoj. Inter ili trovigxis nigra anaso, malgranda, maldika kaj malbela. Sed sxi ne konsciis sian malbelecon. Cxe sunlevigxo sxi ekkantis kaj ekzercis sin sur la bordo de la lageto. La aliaj anasoj opiniis sxin stulta.

Matenon de iu printempa tago, venis regxisoro, kiu volis elekti cxefrolulinon el la anasoj. La nigra anaso kaj la aliaj etendis sian kolon, por ke la regxisoro bone vidu ilin. Fine la regxisoro elektis kaj forkondukis belan blankan anason. La neelektitaj anasoj mokis la nigran, ke sxi ne farigxos aktorino pro sia malbeleco.

Rigardinte sin en la lago, la nigra anaso ekkonsciis sian malbelecon. Sxi malgxojis, sed post iom da tempo forgesis tion. Sxi pensis, ke se nur gxojo akompanas sxin, la malbeleco ne malhelpas sxian nagxon kaj salikokokapton. Kiel antauxe sxi nagxis en la lago.

Tagmezon de iu somera tago, venis instruisto de vestomontra teamo, kiu volis elekti manekenon. La nigra anaso kiel la aliaj elstarigis sian bruston, iris kaj reiris antaux la instruisto. Fine la instruisto elektis flavan anason kun bela vizagxo. Kaj la neelektitaj anasoj mokis la nigran, ke sxi ne tauxgas por vestomontrado.

La nigra anaso rerigardadis sin en la lageto: " Ha! Kiel malbela mi estas!" sxi malgxojis, sed post iom da tempo forgesis tion. En la lageto sxi amuzis sin kiel antauxe.

Posttagmezon de iu auxtuna tago, venis trejnisto de sporta teamo, kiu volis elekti la plej elstaran el ili. Laux ordono de la trejnisto cxiuj saltis 100 fojojn, kuris 3 fojojn cxirkaux la lago kaj nagxis surdorse ire-reire. La anasoj ege lacigxis kaj multaj el ili grumblis: "Krom nia lageto ni volas neniun alian lokon." Fine nur la nigra plenumis la taskon.

Sxi spiregante surbordigxis kaj diris al la trejnisto: "Mi kapablas ankaux subakvigxi, turnigxi kaj stari kun kapo malsupren en la akvo." La aliaj anasoj mokis: "Sxi certe opinias, ke cirka trupo volas akrobaton."

La prezentado de la nigra anaso gxojigis la trejniston, kaj li elektis sxin kiel cxefan membron de la art-nagxa teamo pro sxiaj bela staturo, fortikaj membroj, brila plumaro kaj gaja esprimo.

La aliaj anasoj surprizigxis pro sxia elstara prezentado.

La nigra anaso estis forkondukita. Poste sxi farigxis elstara sportistino. Sxi partoprenis multajn konkursojn, akiris multajn orajn medalojn kaj farigxis sporta stelulino.

Kiam oni menciis la nigran anason, cxiuj aliaj anasoj cxe la lageto fiere diris: "Sxi estas nia plej bona amikino, antauxe ni kune ludis."