Magxango en Cxinio

de PING HUA

LASTATEMPE ne nur cxinaj laboristoj kaj kamparanoj, sed ankaux cxinaj sxtatoficistoj tre gxojis, ke magxango estas enlistigita de la Cxina Komisiono de Korpokulturo kaj Sportoj kiel sportobrancxon kaj ludreguloj pri magxango estas proklamitaj.

HISTORIO PRI MAGxANGO

Magxango estas populara en Cxinio. Enketo montras, ke 500 milionoj da cxinoj scias ludi gxin. Tial iuj fremdlandaj raportistoj diris, ke magxango estas la unua sporto de cxinoj.

"Masoni la Grandan Muron" estas aludo de magxango. Ambaux estas kvintesenco de la cxina kulturo. La bloketoj de magxango similas al brikoj de la Granda Muro. Magxangon ludas 4 personoj, kiuj prenas po 13 bloketojn. Kiu la unua bone arangxas siajn bloketojn, tiu sukcesas. Forminte "kvadratan urbon" el bloketoj, oni ekludas. Tial magxango nomigxas ankaux ludo de "kvadrata urbo".

Magxango havas bloketseriojn "tubo, slipo kaj dekmilo" de la 1-a gxis la 9-a, kun po 4 pecoj, sume 108 pecoj. La bloketoserioj oriento, sudo, okcidento, nordo, Zhong, Fa kaj Bai havas po 4 pecojn. Estas ankaux anstatauxaj bloketoj printempo, somero, auxtuno, vintro, orkideo, bambuo, krizantemo kaj umefloro, kiuj sxajnas senutilaj, tamen spegulas la lirikon de antikvaj cxinaj kleruloj.

Magxango fontis de Ming-dinastio (1368-1644). Estas interesa historio pri magxango kiel jene.

Magxango estas tradicie nomata pasera ludo. Tiel oni nomas nun ankoraux en Taiwan, Hongkong kaj Sudorienta Azio. Populara rakonto diras, ke en Ming-dinastio imperiestra familio konstruis grandan grenejon en suda Cxinio. La grenejo allogis multe da paseroj. Soldatoj, kiuj gardis la grenejon, amuzis sin per paserkapto. Ilia konduto estis lauxdita de la oficisto de la grenejo, kaj li donis al ili bambuajn slipojn kiel registron de ilia kaptofrukto. Poste la paserkapto farigxis ludo. La ludmaniero kaj slango similas al tiuj de la paserkapto. La desegnoj de tubo, slipo kaj dekmilo simbolas respektive arkebuzon, cxenon da paseroj kaj premion; 4 ventdirektoj signifas, ke la ventdirekto estas grava en pafado, Zhong signifas trafon, Bai ? maltrafon, Fa ? premion. Dum la ludo Peng signifas sonon de pafo, Hu ? aglon. Kun aglo oni ne cxagrenigxas pri maltrafo de pasero, do sukcesinto cxiam diras Hu kiel gajnon de la ludo. Krome, aliaj terminoj kiel Chi kaj Gang similas al tiuj de paserkapto.

KIE TROVIGxAS CxINOJ, TIE ESTAS LUDANTOJ DE MAGxANGO

En la komenca periodo magxango estis hazardludo kiel brigxo. Kaj en la antikveco kaj en la nuntempo, kaj en Cxinio kaj en aliaj landoj oni vidis sennombrajn ekzemplojn pri hazardludoj.

Estas bedauxrinde, ke magxango, kiu ofte rilatas kun hazardludo, ne farigxis oficiala sportobrancxo, dum brigxo, vejcxi-o kaj cxina sxako jam envicigxis inter la sportobrancxoj. La registaro permesas ludon kaj malpermesas hazardludon, sed tio ne bone efikas. Ofte okazas ruinigxo de familio, sxtelo, rabo kaj aliaj malbonaj aferoj kauxzitaj de magxango. Tial magxango havis malbonan reputacion. En la kampanjo por novaj moroj oni rigardis magxangon io forpusxenda.

Tamen en la pasintaj 20 jaroj magxango refuroris pro malstrecxigxo de la situacio kaj multigxo de libertempo.

Magxango estas interesa kaj akceptita de la popolo ankaux pro la longa historio kaj kulturo de Cxinio. Gxi influas la tutan konfuceanisman kulturkampon, cxefe Orientan Azion. Lauxdire, la Japana Magxanga Federacio havas pli ol 25 000 klubojn; kaj Koreio, Singapuro, Taiwan kaj aliaj landoj kaj regionoj fondis perfektajn magxangajn organizojn. Kvankam ekzistas diversaj ludmanieroj, tamen la ludo plezurigas la orientajn popolojn. En Cxinio, lulilo de magxango, la popolo trovas pli grandan gxuon en la ludo. Ne estas troigo diri, ke "kie trovigxas cxinoj, tie estas ludantoj de magxango". En magxango oni povas koni la temperamenton de cxinoj.

IRI AL GxUSTA VOJO

Magxango fontis de Cxinio kaj neeviteble furoras en Cxinio, sed mankis vojo kondukanta gxin al sana disvolvigxo. Longtempe magxango ofte ligigxis kun hazardludo. Laux publika opinio oni devas enlistigi magxangon kiel sportobrancxon por konduki gxin de familio al la socio kaj levi gxin de vulgareco al eleganteco. La ludreguloj pri magxango celas cxefe disvolvi intelekton, sed ne loterion. La tradicia ludo estas iranta laux sana kaj civilizita vojo. Fine de 1998 okazis en Kantono la Unua Sana Magxangkonkurso sankciita de la Cxina Komisiono de Korpokulturo kaj Sporto. Gxin partoprenis 64 teamoj.

Magxango iras al gxusta vojo. Oni atendas okazigxon de la Unua Cxina Magxangkonkurso.