Donu al mi paron da flugiloj

de PING HUA

Estus bone, se vi priskribos pri vivo de handikapuloj en Cxinio, cxar mi mem estas surdulo!

ANTS PAAVO (Estonio)

"BELAS la mondo, sed malfelicxe, dum la dekkelkaj jaroj post mia naskigxo mi neniam tusxis gxin per miaj manoj, nek gxian floron nek gxian herbon nek gxian sxtonon. Mi ofte levis la kapon por rigardi aglon sxvebantan sur la cxielo, pensante, cxu gxi povus flugi ankoraux kun rompitaj flugiloj?" Jen vortoj el taglibro de Li Zhihua, kiujn sxi skribis per piedo.

La 15-jara Li Zhihua naskigxis en Interna Mongolio de Cxinio. En la agxo de unu jaro, sxi perdis siajn manojn pro incendio en la hejmo. Antaux du jaroj la Protezo-fabriko de Interna Mongolio senpage faris al sxi manajn protezojn. Post tio cxiufoje, kiam sxi legis la supre menciitajn vortojn plenajn de melankolio, sxi sentis sin gxoja kaj trankvila: "Jes, mi ankoraux povas flugi, se nur mi havigas al mi denove la flugilojn."

Nun en Cxinio vivas pli ol 60 milionoj da handikapuloj kia Li Zhihua, vivantaj en 1/5 da cxinaj familioj. La helpo liverita al ili markis la civilizacian nivelon de la socio. En la pasintaj dek jaroj Cxinio akiris rimarkindajn sukcesojn en porhandikapulaj aferoj, pro tio la koncerna organizo de UN honoris la Cxinan Federacion de Handikapuloj per titolo "Paca Sendito de UN", kaj "Speciala Premio de Dek Jaroj de Aziaj kaj Pacifikaj Handikapuloj", "Humanisma Premio de Paul Harris" kaj aliaj premioj.

EDUKO ? VOJO AL MEMSTARIGxO

Auxtune de 1997 en Phillips-Universitato de Germanio la 29-jara cxina handikapulo Han Fang, kiu jxus akiris doktorecon de la spira interna medicino de la Pekina Medicina Universitato en la 5-a Monda Konferenco de Spira Malfacilo dum Dormado, kaj lia disertajxo vekis grandan atenton de la cxeestantoj.

Han Fang, kiu pasigis sian infanecon en kamparo kaj kripligxis pro infana paralizo, havas nun sian propran laboratorion. Li sxuldas sian hodiauxan sukceson al progreso de edukado de handikapuloj de Cxinio en la lastaj jaroj.

Klerigo al handikapuloj estas tre grava, por ke ili povu pli bone vivi kaj memstarigxi en la socio. Antauxe la cxina registaro kutime donacis al ili vestojn kaj aliajn vivbezonajxojn en festaj tagoj, krom la monhelpo, sed tio ne povis radikale sxangxi la staton, ke ilia vivnivelo estas sub la averagxa vivnivelo de la socio. Sed pere de edukado oni havigas al ili laboran kapablon kaj helpas al ili sin liberigi el la malricxeco en la koncepto kaj klereco. Lastjare oni metis la partikularan edukon al handikapitaj geknaboj en la gxeneralan projekton de popularigo de la deviga edukado de Cxinio. Nuntempe ankaux ordinaraj lernejoj akceptas handikapitajn geknabojn. 669 profesiaj edukaj establajxoj por adoltoj jam elkulturis 890 mil handikapulojn kaj tri apartaj edukaj institutoj jam akceptis kelkmil handikapulojn. En Reguloj pri Edukado al Handikapuloj publikigita de la Sxtata Konsilantaro en 1994 legigxas difinoj por handikapuloj pri propedeuxtiko, edukado deviga, profesia kaj alta kun la celo defendi iliajn rajtojn de klerigxo.

LEGxA SISTEMO, DEFENDO DE RAJTOJ

Reguloj pri Edukado al Handikapuloj kune kun Legxo por Protekti Handikapulojn, Legxo pri Laborigo de Handikapuloj kaj aliaj koncernaj legxoj formis legxan sistemon de Cxinio por disvolvi aferon de handikapuloj kaj defendi iliajn legxajn rajtojn.

En 1997 dekkelkaj junaj handikapuloj la kamparo en Shandong-provinco kolektigxis, kun la brosxuro Legxo por Protekti Handikapulojn, antaux la sidejo de la loka registaro kaj postulis, ke la registaro plenumu la koncernajn difinitojn en la legxo. La enketo montris, ke efektive oni malbone plenumis la laboron por handikapuloj. Post esploro la koncerna departemento ellaboris 12 detalajn regulojn pri klerigo, laborigo kaj kuracado de handikapuloj, krome oni nuligis aux reduktis la imposton por ili. Tio montris, ke plifortigxas konscio de handikapuloj pri la legxo kaj iliaj rajtoj. Ankaux la registaro, socio kaj publiko pli kaj pli konscie defendas iliajn interesojn.

Efektive, handikapuloj estas malfortaj en iuj kampoj kaj iliaj legxaj rajtoj estas facile atencataj. Por solvi iliajn malfacilojn en procesado, naskigxis legxa help-centro por handikapuloj kaj aliaj malfortuloj en 200 cxinaj gubernioj.

AMO KAJ HELPO DE LA SOCIO

En 1988 fondigxis la Cxina Federacio de Handikapuloj. Dum tiuj dek jaroj evidente plibonigxis la stato de cxinaj handikapuloj: iagrade bonigxis la sanstato de 4.16 milionoj da handikapuloj, el kiuj 2.11 milionoj da kataraktuloj rehavis vidkapablon, 90 mil surdaj knaboj kapablas paroli, 600 mil malsanuloj de poliomjelito plibonigis sian funkcion de movado, post operacio, 870 mil gravaj mensaj malsanuloj normaligxis post sinteza kuracado, 140 mil intelektaj debiluloj scipovas arangxi sian propran aferon, dank' al resaniga trejnado. La procento de lernej-vizitantaj blindaj, surdaj kaj intelekte malfortaj geknaboj altigxis de 6% antaux dek jaroj al 64.3%, tiu de laborantaj handikapuloj ? de 5% al 73.3%. Blindaj masagxistoj multigxis de kvar mil al 20 mil. Cxinaj handikapuloj gajnis entute pli ol 1.3 mil orajn medalojn en gravaj internaciaj sportaj kunvenoj.

Tio ne estas simplaj kaj enuigaj ciferoj, en ili kusxas amo kaj helpo de la socio al handikapuloj kaj ilia propra penado. Sekve de la socia disvolvigxo oni donis pli kaj pli grandan atenton al la laboro disvolvi latenton de handikapuloj kaj doni al ili sancxon manifesti la valoron de ilia vivo. 1999 estas la nauxa jaro de la aktivado "La tuta lando helpu handikapulojn". La koncepto pri handikapuloj multe sxangxigxis. Oni ne plu rigardas handikapulojn kiel sentauxgajn. Nun cxinoj respektas ne nur la rajton de handikapuloj, sed ankaux iliajn kapablojn.

Samtempe, kuragxite de la spiritoj "memrespekta, memfida, memfortiga kaj memstara", pli kaj pli multaj handikapuloj eliris el la vico de helpatoj kaj eniris en tiun de helpantoj, ecx ricevinte pli brilan sukceson ol normalaj homoj. Ekz., Shi Tiesheng, vicprezidanto de la Pekina Federacio de Literaturaraj kaj Artaj rondoj, unukrurulino Zhong Wenfang, kiu vojagxis tra la mondo, Zhang Haidi, unika virino el la "Kvin elstaraj handikapuloj de la mondo" el la filmoserio komponita de la televida stacio NHK de Japanio, inspiras milojn da cxinoj per siaj heroa spirito kaj eksterordinara vivipovo. Menciindas, ke pasintjare pluraj cxinaj jxurnaloj aperigis la artikolon "Strangolu la gorgxon de la fatalo", kiu konigas rakontojn de Mao Zifu, kripla esperantisto-poeto.

La 16-an de oktobro 1998 la Cxina Federacio de Handikapuloj okazigis sian Trian Tutlandan Kongreson kaj konigis la laborcelon kaj taskon de la tutlanda kaj diverslokaj federacioj de handikapuloj en la venontaj kvin jaroj por krei novan socion al handikapuloj.