Li semas esperon

de WANG YANBING, LUO DAQING kaj WANG XIANGDONG

ZHANG Shengli farigxis lernejestro!

Sinjoro Zhang estas ordinara junulo. Kial la informo, ke li farigxis estro de malgranda elementa lernejo de sia hejmloko, vekis la atenton de multaj homoj? Cxar li estis la unua knabo, kiun financis la "Espero-projekto" por lernado. Dum la pasintaj pli ol dek jaroj la nombro de lernantoj financitaj de la projekto jam atingis 2.09 milionojn kaj Zhang estas la unua, kiu revenis la hejmlokon post sia lernado.

Zhang logxas en Hebei-provinco. En 1989 lia patro suferis gravan malsanon, kaj al li mankis mono por lernado. En tiu situacio li skribis al gubernia kadro Che Zhizhong, kiu iam vizitis la vilagxon: "Mi volas viziti lernejon kaj farigxi homo kiel vi, kiu servas al nia lando." Poste lia patro forpasis, li devis forlasi la lernejon, kaj pro tio li falis en malgxojon.

Novembre de 1989, la Cxina Geknaba Disvolva Fonduso deklaris landskalan praktikadon de "Espero-projekto", kiu celas financi lernantojn, kiuj ne havas monon por dauxrigi sian lernadon. Kaj post enketo, 11 geknaboj, inkluzive Zhang Shengli, felicxe farigxis la unuaj financitoj. La 17-an de novembro 1989 Zhang ricevis de la fonduso "ateston pri financata lernado", kaj li revizitis la lernejon. De tiam gxis lia diplomigxo de normala kolegio, la projekto pagis por li la lernokotizon.

En 1995 Zhang eniris la Sxanhajan Unuan Normalan Kolegion, tiam liaj poentoj ne estis kontentigaj precipe en matematiko. Tamen li multe progresis post sia diligenta lernado kaj helpo de instruistoj kaj kunlernantoj. Li estis ankaux bonkonduta. En 1996, reprezentante cxinajn junulojn, li veturis al Atlanta por partopreni la stafetadon de la torcxo de Olimpiaj Ludoj.

Diplomite en 1997, li memvole ekinstruis en la elementa lernejo de sia vilagxo Taomugeda, kiu situas en profunda monto je pli ol 1 800 metroj super la marnivelo kun 9 familioj kaj pli ol 40 homoj. Cxiujare ventegas pli ol 300 tagojn, kaj al la logxantoj mankas akvo: en somero ili trinkas kolektitan pluvon, kaj en vintro ili portas glacion de malproksima montpiedo. Tiam en la kaduka klascxambro li gvidis la kurson kun nur 5 anoj. Poste restis nur 3 lernantoj, tamen li ankoraux serioze instruis. Por stimuli la lernantojn, li pendigis nacian flagon super la nigra tabulo kaj dekstre de gxi li skribis "iru cxiam antauxen" kaj maldekstre "lernu pli diligente".

Lia amatino esperis, ke li laboros ne en la lernejo, sed en regiono kun pli bonaj kondicxoj. Tamen li amas la geknabojn, cxar ili estas la espero de la malricxa vilagxo. Li ne volas, ke la geknaboj pro manko de instruisto forlasu sian lernejon.

Nun la lernejo jam havas novan klascxambron kaj 13 lernantojn, kaj la alia instruisto helpas sinjoron Zhang, kiu farigxis la unua estro de la lernejo.

Kiel lernejestro, li faras cxion por la lernantoj: la geknaboj logxas en la lernejo, li acxetis per sia mono por ili aux skribilojn aux vivnecesajxojn. Kvankam lacega de multaj laboroj, li diris: "Jam en la tago, kiam mi farigxis la unua favorato de la "Espero-projekto", mi decidis dedicxi cxion mian al la socio, al mia hejmloko, por ke la geknaboj vidu la esperon."