Liuji-vilagxo situas en Nanyang, Henan-provinco. Gvidate de Zhang Fushan kaj aliaj kadroj, pli ol 3 mil vilagxanoj kultivis tritikon kaj kotonon kaj entreprenis flankokupon. Tiel ili cxiuj altigis sian enspezon. Kiel unu el la kandidatoj, li estas memfida al sia sukceso.
Inter la kandidatoj estas ankaux vilagxanoj sin rekomenditaj.
Komencigxas la elektado. Cxiu kandidato donas paroladeton ekzemple pri altigo de enspezo de la vilagxanoj kaj konstruado de vojo kaj fisxlageto. Poste oni balotas. Rezulte, la 44-jara Zhang Fushan estas denove elektita.
Antaux la vilagxanoj Zhang Fushan emocie diras: "Kredu min, mi ne malesperigos vin."