Jiajiang, paper-urbeto

de PANG NAIYING

LA antikva urbeto Jiajiang renomigxis per sia papero farita el bambuo. Tia papero blanka kaj supla, glata sed ne glita, netralasebla por inko tre tauxgas por pentrado kaj kaligrafado per peniko. Jiajiang situas cxe la okcidenta rando de la baseno Sichuan. Sur la Milbudha Roko okcidente de la urbeto klare videblas smeralda rivero borderita de verdaj montoj, sur kiuj prosperas bambuoj. Tio eksplikis la devenon de la nomo de la urbeto kaj malkovris la misteron de la mil-jara naturdotita paper-urbeto. Gxuste tiu smeralda rivero kun travidebla akvo nutras la tieajn bambuojn, materialojn de papero. Pro tio oni nomas la paperon produktitan en Jiajiang ankaux bambua papero.

Antaux pli ol 2?400 jaroj cxinoj skribis sur bambuaj slipoj. Kiam Konfuceo legis "Yi Jing", rompigxis en tri partojn la bova tendeno, kiu kunligis la bambuajn slipojn, pro sencxesa turnigxado de pezaj pagxoj. Kaj la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-206 a.K.) legis cxiutage oficialajn dokumentojn pezajn je 60 kg... Kia mirinda evoluo de bambuaj slipoj al papero el bambuo! Jiajiang-anoj diris, ke ilia majstro estis Cai Lun. Antaux li, oni skribis sur silkajxo, kiu estas multe pli malpeza kaj oportuna ol bambuaj slipoj kaj multekosta. Poste oni inventis malkaran paperon el lino, sed tia papero estas tre kruda kun multe da neapartigitaj fibroj kaj ne tauxgas por skribado. Antaux 1?800 jaroj Cai Lun renovigis la teknologion de kirlado de pasto kaj farado de papero el uzitaj lino, tolo kaj fisxreto. Li inventis paperon ankaux el arbosxelo tre tauxgan por skribado. La papero estis bonkvalita kaj malmultekosta. 400 jarojn post tio, Jiajiang-anoj faris paperon el bambuo kun fibroj malmolaj kaj rompigxemaj, postulantan pli altan teknikon. Pro tio la naskigxo de la papero el bambuo markis alian gravan evoluon en paperfarado de Cxinio. En la 17-a jc., Jiajiang-papero kun bona kvalito ja servis kiel tributo por kortegaj ekzamenoj. Kaj Jiajiang-anoj sxuldas tion al siaj prapatroj. Cxiujare ili kultas siajn prapatrojn sur la Milbudha Roko. En la difinita tempo tie kolektigxas miloj da paperfarantoj kun paperoj el bambuo. Post la kultado ili intersxangxas la teknikon de paperfarado. Tiam okazas ankaux komercado de papero. Jiajiang-paperon foren transportas auxtoj sur sxoseo, bambuaj flosoj sur rivero kaj cxevalaj karavanoj en monto...

Pli ol 2?000 Jiajiang-aj paperfarantoj logxas en montaro nordokcidente de la urbeto. Hodiaux ili faras paperon ankoraux per simplaj antikvaj iloj el sxtono, ekz., sxtonaj pistujoj, kirlujoj kaj ecx marmito alta je du metroj por kuiri bambuon. Lauxdire la antikvaj marmitoj estis trioble pli grandaj ol la hodiauxaj. De lokanoj mi informigxis pri la procedo de paperfarado el bambuo: Somere kaj auxtune oni kolektas bambuojn de nur tri monatoj, trempas ilin en akvo por ses monatoj, trancxas ilin en pecojn kaj kuiras ilin en marmito por duonmonato, poste oni batas ilin por ricevi bambuajn fibrojn, lavas ilin kaj pistas ilin en paston, fine elprenas la paston per bambua kribrilo por formi paperon...

Tiutage mi venis laux zigzaga vojeto en bambuaro en Macun-vilagxon kun pli ol cent familioj, kiuj okupas sin pri paperfarado. Tiu, kiu logxas cxe la enirejo de la vilagxo, estis prenanta paperon: li metis en ujon bambuan kribrilon en rektangula formo, malforte trempis gxin en pasto, levis gxin, balancis gxin kaj en palpebruma dauxro aperis papero sur gxi. Li diris al mi: "Oni faras paperon per balancado. Se oni ne bone balancos la kribrilon, la papero ne estos egale dika." Li stakigis malsekajn paperfoliojn kaj elpremis akvon per kriko. Vespere, li transportis ilin hejmen kaj disigis ilin unu de alia. En la sekvanta tago, lia edzino sekigis ilin po dek sur ligna tabulo aux sur muro. Se la suno brilas, 1-2 tagoj suficxas; se estas sinsekvaj nubaj tagoj, la paperfolioj sximas, kaj oni devas meti ilin al refarado. En la sezono sekigi paperfoliojn, cxiuj familioj deziras bonan veteron.

Macun-aj viroj plejparte faras po 600-700 paperfoliojn tage kaj vendas po 100 mil unuaklasajn paperfoliojn jare. Ilia pokapa jara enspezo superas 15 mil juanojn. "Se vi laboros per masxino, vi akiros pli multe." La paperfarantoj kapneis: "Se ni farus paperon per masxino, ne plu estus heredita arto de la cxinaj pentrado kaj kaligrafado, kiuj postulas bonan paperon, netralaseblan, sed elteneblan por inko, tio ebligas al pentristo lauxvole superregi la densecon kaj ricevi tavolojn de inko, ekz., la pentrajxo pri kokido kaj tiu pri lotusfloro, cxiuj estas versimilaj. Lokanoj diris, ke ili povas fari tian paperon dank' al majstro Zhang Daqian. En la meza periodo de la 40-aj jaroj, Zhang Daqian logxis en Chengdu. Siatempe li uzis nur Xuan-paperon produktitan en Anhui. Poste, Xuan-papero elvendigxis pro milito. Anstataux gxi li ekuzis Jiajiang-paperon, tamen li trovis, ke la lasta estas ne tiel eltenebla por inko kiel la antauxa, tio malhelpis la pentradon. Li petis faman paperfaranton refari la ingrediencojn kaj speciale venis en Macun-vilagxon por peti majstro-paperfariston Shi Ziqing provfari novan paperon. Du monatojn poste, naskigxis la nova papero, kiu multe placxis al la pentristo. De tiam Jiajiang-papero portas alian nomon Daqian-papero. Por memori lin, la lokanoj pendigis super la pordo de la metiejo de Shi Ziqing grandan tabulon kun la vortoj "Daqian-paperfarejo".

Vintre en Macun-vilagxo ankoraux prosperas antikvaj arboj kaj bambuoj. Sxtonaj sxtuparoj abundas je musko. Sub la alero de la antikvaj domoj kun nigra tegmento estas blankaj papersekigaj tabuloj. La vilagxo estas tiel kvieta, ke auxdigxas nur kantado de birdoj kaj lirlado de akvo. Fakte, cxiuj vilagxanoj estas tre okupitaj. La silenta laborado estas vidata en paperfarejo. Tamen la tagoj, kiam oni pistas bambuajn fibrojn, estas bruoplenaj. La viroj tutkorpe sxvitantaj pistas, kantante. Ili kantas pri cxio, kio flugas en la cxielo, pri cxio, kio kuras sur la tero, pri cxio, kio sidas en la koro, kaj pri cxio, kio okazis en la familio aux en la lando. Ili diris, ke ju pli ili lacigxas, des pli ili kantas. Kiam ili kantas, ili pli energie laboras. La plej gxojaj estas tiuj, kiuj sin okupas pri lavado de bambuaj fibroj. Sxercante, ili lavas bambuajn fibrojn, kaj ilia gaja rido flugas foren...

Pli foren flugas la paperfara arto de Macun. Laux invito la 61-jara Shi Fuli kvarfoje prezentis sian paperfaran teknikon en Usono. En Cxikago iu pli-ol-30-jara kamparanino venis spekti cxiutage. Ankaux sxi funkciigas papermetiejon. Balancinte paperpaston per sxtala reto, sxi ne sukcesis fari paperfolion egale dikan. Sxi miris, ke la maljuna cxino disigas la paperfoliojn unu de alia post premado, per kriko, de po 500-600 malsekaj paperfolioj en dikeco de 30-40 cm, sed sxi stakigis ilin po unu sur felta tapisxo kaj dekoj da paperfolioj ja altis je pli ol 170 cm. Sxi petis Shi fari demonstron en sxia metiejo. Dum interparolo kun li sxi informigxis, ke li enmetis specialan sukon de folioj de arboj kreskantaj sur monto de Macun-vilagxo, gxuste pro tio la malsekaj paperfolioj stakigitaj ne adheris.

Kun lerteco en paperfarado, la tri filoj de Shi faris kulturajn intersxangxojn en Usono, Britio, Svislando, Germanio kaj Belgio; nun ili sin okupas pri komercado de papero. Menciinte sian edzinon, Shi diris, ke sxi transportis sterkon sur monton, kie verdis malgranda legomgxardeno de la familio. Antauxe oni kultivis grenplantojn sur la monto, sed neniom rikoltis. Poste, oni komprenis, ke estas pli bone planti bambuojn por fari paperon. Nun la ricxigxintaj paperfarantoj acxetas grenon, uzas elektron en kuirejo kaj kulturas forston. La montoj reverdigxis, sovagxaj floroj kaj fruktoj altiris al si denove fazanojn, leporojn, ibeksojn... Auxdigxis de paperpistujo lirlanta akvo. Shi diris: "Ni ne bezonas puton, cxar el sxtonaj fendoj sur montoj fluas akvo tutjare. Cxiuj familioj de la vilagxo kondukas montakvon al siaj metiejo kaj kuirejo per bambuaj tuboj." Sur rokoj lauxlonge de la sxtonaj vojetoj zigzagas kanaloj kondukantaj al la hejmoj de la vilagxanoj malproksimaj de la montoj. Lauxdire, ilin postlasis la prapatroj de Macun-anoj.