Hejmloko de orharaj simioj

de CHENG WEIDONG

FORLASINTE Meili-negxmonton, ni devigite cxirkauxveturis al Weixi-gubernio pro tersxovigxo cxe la sxoseo, kiu kondukis rekte al la loko.

EL PLUVO KAJ EN NEGxON

Sur altebenajxo la vetero en auxtuno kapricas kaj malsamas en lokoj kelkajn kilometrojn distancaj inter si. Kiam ni ekveturis, pluvetis kaj la temperaturo evidente mallevigxis. Kvankam ni portis cxiujn vestojn, tamen ni ankoraux ne povis varmigi nin.

La auxto malrapide veturis kaj de tempo al tempo flankensxovigxis sur la zigzaga montsxoseo malseka, pro tio la sxoforo estis ege atentema. Kiam la auxto veturis pli ol 40 km., cxesis la pluveto, sed antaux ni densis blanka nebulo sur la monto. Kiam ni plue veturis, falis lanugaj negxflokoj. Ni tuj eniris kvazaux de pluva auxtuno en frostan vintron. La sxoforo diris al mi, ke tie estas forko de Baimang-negxmonto je kvar mil m. super la marnivelo, la plej alta loko dum nia vojagxo.

Pli kaj pli densis la negxo. Nia auxto solece veturis sur la senlima negx-altebenajxo ege glitiga. En negxo ni ne povis klare vidi la cxirkauxajxon. Ni devus halti por sate gxui la negxon tre raran en septembro, tamen neniu el ni havis tian humoron pro forta timo pri la dangxera vojo, malgraux ke neniu tion konfesis. Ni cxiuj povis fari nenion alian krom resti en la auxto, forte teni la apogon per ambaux manoj kaj largxe malfermi la okulojn kun la koro strecxita.

SEN SPURO DE ORHARAJ SIMIOJ

Unu el la tri auxtonomaj gubernioj sub la Diqing-a Tibet-nacia Auxtonoma Subprovinco portas la nomon Weixi. En Cxinio gxi estas unika auxtonoma gubernio kun lisu-oj kiel cxefa logxantaro. Laux historiaj notoj de la gubernio, gxi havas longan historion. Jam en neolitiko tie vivis kaj laboris homoj. Historie, oni multfoje sxangxis gxian apartenon. Nur en 1931 oni starigis Weixi-gubernion kaj en 1985 gxi farigxis la Weixi-a Lisu-nacia Auxtonoma Gubernio. En la malgranda guberniurbo de Weixi preskaux ne trovigxas ebenejo, cxar gxi sidas sur granda montdeklivo. Enurbigxante, nia auxto devis malrapide rampi supren kun granda peno.

Weixi renomigxis iagrade pro orharaj simioj. En la loko prosperas arbaroj kaj trafluas Lancang-rivero. Dank' al siaj verdaj riveroj, prosperaj montaroj kaj interkrucigxantaj valoj Weixi farigxis hejmloko de orharaj simioj viglaj, amindaj kaj grupigxemaj, kiuj estas primatoj propraj al Cxinio kaj estas rigardataj kiel raraj animaloj de la mondo tuj post grandaj pandoj. Ili troveblas en tre malmultaj lokoj. Kvankam Weixi estas cxefa vivloko de orharaj simioj, tamen tie tre malmultaj havis sxancon vidi ilin propraokule pro la tereno komplika kaj arbaroj densaj. Mi dufoje eniris en la montaron por sercxi ilin, sed vane. Mi nur acxetis kun bedauxro cxe lokano foton pri ili kiel memorajxon.

GASTADO EN LISU-A VILAGxO

Tongle de Yezhi-subgubernio estas tipa lisu-a vilagxo. Kvankam gxi estas nur ses km. for de la subgubernia urbeto, tamen por atingi gxin, ni devis fari grandan penon, cxar gxi kusxas sur monto. Cxirkaux gxi verdas arboj kaj sur la montdeklivo apud gxi staras stakoj de tritika pajlo. Enirinte en la vilagxon, mi tuj estis kaptita de tipaj naciaj moroj. La logxdomoj cxu altaj cxu malaltaj cxiuj estas konstruitaj el tabuloj aux arbotrunkoj. En la supra etagxo logxas homoj kaj en la malsupra ? brutoj.

En la vilagxo vivas pli ol cent familioj, el kiuj nur unu estas nasxi-a kaj la aliaj ? lisu-aj. La vilagxanoj estas afablaj kaj gastamaj. Informigxinte pri nia alveno, ili cxiuj sin vestis per naciaj vestoj, kiujn ili portis nur en festaj tagoj, sin beligis per ornamajxoj el konkoj kaj argxento. Kolektigxinte sur la ununura ebenejo antaux la vilagxa lernejo, ili dancis naciajn dancojn por nin bonvenigi. Kantante, ili dancis kun pli kaj pli granda gajeco. Varmigxintaj, ili demetis jakon, kaj soifantaj, ili trinkis iom da vino mem farita. Ili profunde impresis min per sengxeneco kaj libereco.

La subgubernia respondeculo, kiu akompanis nin, diris, ke la spektaklo videblas nur en festaj tagoj. De li mi informigxis, ke la plej grava festo de lisu-oj estas la Novjara Festo, kiu okazas cxirkaux la vintra solstico. Ili festas gxin per bucxado de porkoj kaj sxafoj, farado de vino kaj kukoj el glueca rizo. La festado dauxras tri tagojn, kaj la vilagxanoj cxu junaj cxu maljunaj gaje sin amuzas per kantado kaj dancado tra la tutaj noktoj. Mi estis profunde emociita de iliaj sincereco kaj honesteco. Por danki ilin, mi acxetis vinon, cigaredojn kaj bombonojn por regali ilin kaj fotis ilin.

Forlasinte la vilagxon, ni dauxre veturis suden laux Lancang-rivero. Pasante tra la vilagxo Fuchuan, ni vidis de malproksime homfluon kun centoj da brutoj cxe la rivero. Jen bazaro de brutoj multe konata en la loko. Sed ni ne sciis, kiel gxi formigxis kaj kiel iris gxia komerco. Lauxdire, en antikva Cxinio tie estis fama vojo por cxevalaj karavanoj kun teo, kiun oni nomis ankaux Silka Vojo en sudokcidenta Cxinio. Imageble, brutoj ludis gravan rolon en la tieaj terkulturado kaj trafiko.