Cxjang-oj sxatas kapveston

Fotoj de XUE CHAO kaj LADU

Cxjang-oj plejparte logxas en montregionoj de la Maowen-a Cxjang-nacia Auxtonoma Gubernio de Sichuan-provinco. Sen propra lingvo, ili uzas la han-an.

La vestoj de cxjang-oj estas originalaj, simplaj kaj belaj. Cxu viroj cxu virinoj, cxiuj portas longan veston faritan el katuno kaj longan vesxton el sxaffelo aux kotona teksajxo, kun kapvesto kaj krurzonoj.

Virinoj amas borderi veston per brodajxo kaj inkrusti kolumon per argxentaj ornamajxoj similaj al umefloro. Ili plejparte portas broditajn zonon kaj sxuojn kun elstara pinto, orel- kaj kolringojn, harpinglojn kaj aliajn argxentajn ornamajxojn.

Cxiuj cxjang-oj, cxu viroj cxu virinoj, portas kapveston nigran aux blankan. La kapvestoj de virinoj estas ankaux buntaj, ofte kun koloraj brodajxoj.