JUDOJ EN SxANHAJO DUM LA DUA MONDMILITO

de JIN LING

SINJORO Chen Yifei estas fama cxina pentristo enmigrinta en Usonon. Sinjoro Hammer, mastro de la Internacia Galerio Hammer de Usono alte taksis lian talenton kaj farigxis lia unua makleristo. Hammer estas judo, sekve multaj ricxaj judoj farigxis klientoj de Chen. Tiu, kiu instigis Chen Yifei al sercxo de la "sxanhajaj judoj", estis neniu alia ol sinjorino Aisad, onklino de s-ro Hammer.

Foje s-ino Aisad gastigis Chen Yifei. S-ro Chen estis surprizita, ke la mastrino salutis lin en pura sxanhaja dialekto: "Vi estas sxanhajano, kaj ankaux mi estas sxanhajano." Tio estis la unua fojo por li, ke usonano sen cxina sango parolis en sxanhaja dialekto ekster Cxinio. S-ino Aisad rakontis al li sian sperton antaux 60 jaroj.

Tio okazis komence de la Dua Mondmilito. Tiam nazioj brutale persekutis la judojn kaj cxiuj judoj estis en dangxero. La pasportoj de la judoj surhavis rugxan literon J. Brito, Usono, Auxstralio kaj Francio ne akceptis fugxantajn judojn, kaj Nederlando akceptis nur infanojn, do cxirkaux 30?000 judoj migris surtere aux surmare al Sxanhajo, "mistera urbo en Oriento". Poste parto el ili revenis al sia naskigxloko, aliaj migris en Sud-Amerikon kaj Kanadon, kaj triaj restis en Sxanhajo...

Sinjoro Chen diris, ke la agitigxo en lia koro estis neesprimebla, kiam li auxdis la fugxadon de la judoj al Sxanhajo. Li subite eksentis, ke li estis fremda al la urbo, kie li iam vivis, ke la urbo havas tiom imponan pagxon en sia historio. Li decidis registri kaj reaperigi la pecon de la historio. Poste li akiris sxancon fari filmon. Li uzis la monon akiritan de auxkcio de liaj pentrajxoj kaj faris dokumentan filmon "Fugxo al Sxanhajo" kaj televidan filmon "Arkeo de Sxanhajo", kiuj rakontas pri la 30?000 judoj protektataj en Sxanhajo dum la Dua Mondmilito.

Ekde l995 s-ro Chen kaj lia filmista grupo vizitis multajn lokojn por intervjui judojn fugxintajn al Sxanhajo aux iliajn posteulojn. Inter ili estis s-roj Isaac Stern kaj Greenberg, la unuaj violonistoj de la Berlina Filharmonia Orkestro kaj la Viena Simfonia Orkestro.

La judoj enmigrintaj en Sxanhajon starigis siajn plansetlejon kaj lernejon, kaj la lokanoj nomis ilian lokon "mikro-Vieno". Multaj el la enmigrintoj estis muzikistoj, l5 estis dirigentoj kaj pli ol 200 muzikilludistoj. Stern kaj Greenberg ja kreskis en tiu medio. S-ro Chen diris: "Stern venis al Sxanhajo en knabeco kaj poste iris al Harbin, Nordoriento de Cxinio. Li estis obstina. En Germanio li insultas cxiun, kiu sintenas malamike al Cxinio."

10 membroj el la familio de Greenberg rifugxis en Sxanhajo kaj eskapis de la fatalajxo, dum aliaj 40 membroj de la familio estis pereigitaj de nazioj. Greenberg venis al Sxanhajo en la agxo de 5 jaroj. Lia patro estis komercisto de sxtofoj. Sed en la unuaj tagoj de lia vivo en Sxanhajo li laboris kiel farunotransportisto, kaj la patrino ? tajlorino. 8-jara, Greenberg suferis de poliomjelito kaj post lecionoj li cxiam auxskultis muzikojn hejme. Li adoris Jascha Heifetz, do la gepatroj acxetis por li violonon. Li ofte ludis violonon kune kun najbara violonisto en restoracioj por perlabori panon. Post kelkaj jaroj li farigxis discxiplo de majstro Widenberg, judo enmigrinta en Sxanhajon.

S-ro Chen legis multajn rememorajxojn kaj vizitis multajn etnologiajn institutojn. Por kompletigi siajn filmojn "Fugxo al Sxanhajo" kaj "Arkeo de Sxanhajo", por ke la postvivantaj judoj povu refoje viziti Sxanhajon, s-ro Chen decidis inviti postvivantajn judojn aux iliajn posteulojn reviziti la urbon.

La vizitgrupo konsistis el 20 personoj. Tiuj judoj nomis la viziton "hejmenreveno". Ili kunportis fotilojn, sercxis la konatajn domnumerojn, sxtuparojn kaj pordojn. Foje kaj foje ili parolis kelkajn vortojn en sxanhaja dialekto kaj larme rememoris la pasintajxojn. Usona entreprenisto s-ro Dudney revenis kune kun filino. En la domo de la mastro li rimarkis, ke la mastro ankoraux konservas lian segxon kun ajxura apogilo. En emociigxo li petis, ke li povu reporti la segxon hejmen. La dommastro diris: "Certe vi rajtas, gxi ja estas via proprietajxo." Malsuprenirante el la domo, li renkontis konatan barbiron. La 77-jara barbiro interparolis kun Dudney en flua angla lingvo, kio multe emociis la cxeestantojn.

S-ro Blumen Seil siatempe logxis en numero 67, Zhoushan-strato. Lia laboro estis porti panon al klientoj kaj la rekompenco al li estis duono da kruda pano. Sed li domagxis mangxi kaj sxangxis gxin kontraux cxiutagaj bezonajxoj. Li diris: "Kvankam ni estis malricxaj, tamen ni trovis la unikan rifugxejon. Tiam neniu loko en la mondo estis malfermita al ni, sed Sxanhajo akceptis nin, kvankam gxi mem estis en grandaj malfaciloj."

75-jara s-ino Rena Clas logxis en Sxanhajo en la agxo de l0 jaroj. Vizitante Sxanhajon sxi kunportis la foton de la gepatroj, por ke ankaux ili povu "reviziti" la "hejmlokon". Sxi diris: "Sxanhajo savis judojn, kaj tio sxangxis mian komprenon pri la mondo. Tiam la sxanhajanoj estis pli malricxaj ol ni, sed ili neniam ekskluzivis judojn. Tio ja estis eksterordinara bonfaro."

Multaj kaj multaj valoraj scenoj estis filmitaj. S-ro Chen jam neglektis la problemon de superelspezo, cxar li bone sciis, ke pli kaj pli malmultigxas la postvivantaj judoj, kiuj iam vivis en Sxanhajo. La tempo jam ne permesas al li sin malstrecxi, kaj krome li tre volis restigi al Sxanhajo ion valoran kaj fierindan. Fakte tio jam ne estas lia persona konduto, cxar tiu peco de la historio de Sxanhajo estas cxiam memorenda ne nur por Cxinio, sed ankaux por la tuta mondo.