INTER NI

Legante la indekson de cxi tiu numero vi trovos frapajn titolojn "La 7-a de majo, tago neforgesebla por la cxinoj", "Oni memoros iliajn nomojn" kaj "Esperantistoj alvokas pacon". La unuaj du raportas pri la bombado de NATO estrata de Usono al la cxina ambasadorejo en Jugoslavio. Sendube vi, bonkoraj kaj pacamaj samideanoj, ne sxatas legi sangajn raportajxojn, cxar vi rifuzas tiajn sangajn barbarajxojn. Fakte ankaux ni havas la saman koron kiel vi. Ni ne povas reteni nian indignon vizagxe al la atenco al la suvereneco de nia patrolando kaj sangado kaj morto de niaj samlandanoj. Pere de aliaj kanaloj vi certe informigxis, ke la cxina popolo protestis per diversaj manieroj por defendi la dignon de la nacio, kaj ankaux la popoloj de multaj landoj, inkluzive de Usono kaj aliaj membrolandoj de NATO, manifestaciis por oponi kontraux milito kaj subteni la cxinan popolon.

Niaj mallongaj raportajxoj celas helpi vin pli bone informigxi pri la afero, cxar bruadis multaj mensogoj. Oficistoj de NATO aux atribuis "misbombadon" al malgxusta informo, aux mensogis, ke ekarte funkciis la pafsistemo. Sed la tri misiloj trafis la saman celon de diversaj direktoj! Kiel do ili povas pravigi sian argumenton? Tio estas nenio alia ol preteksto por sin ekskuzi. Cxu oni ne vidis, ke ili bombadis logxejojn, hospitalojn, veturilojn de ordinaraj homoj pretekstante "misbombadon"? Kriante "defendi homajn rajtojn", ili senigis la senkulpajn popolojn je minimumaj rajtoj de ekzisto.

Lastatempe ni ricevis multajn leterojn kaj retmesagxojn de niaj legantoj argumentantajn pri la milito en Jugoslavio, inkluzive artilokon de UEA-prezidanto s-ro Kep Enderby aperantan en cxi tiu numero. "Cxesu la milito" kaj "redonu la pacon al la tero" estas ilia kaj ankaux nia komuna deziro.

La Red.