INTER NI

En junio oni festas la Internacian Infanan Tagon. Okaze de tio, ni publikigas raportojn, kiuj helpos niajn legantojn koni la vivon de ĉinaj infanoj. La Infana Tago estas grava festo por ĉinaj infanoj ?en tiu tago infanaj organizoj kaj elementaj lernejoj aranĝas interesajn aktivadojn kaj amaskomunikiloj prezentas koncernajn raportojn. Tio celas ne nur festi tiun tagon, sed anka?veki la atenton kaj helpon de la tuta socio al la infanoj.

Ekde ĉi tiu numero ni aperigas serion da raportoj "Serĉo de Shangrila", kiu gvidos niajn legantojn eniri Diqing-altebenaĵon en la suda parto de Ĉinio, ĝui tie la belajn neĝmontojn, senlimajn stepojn kaj maron da floroj kaj rigardi originalajn morojn de tibet-nacianoj, misterajn valojn kaj templojn. Dum multaj jaroj oni serĉadis la sanktan kaj misteran lokon.

Kian alian utilon havas la cifero krom kalkuli? Leginda estas la artikolo "Interesaj ciferoj en la ĉina lingvo", kiu rakontas specifajn funkciojn de ciferoj en la ĉina lingvo.

1999 estas la 50-jara jubileo de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. 50-jariĝas anka?la ĉina eldonado en pluraj fremdaj lingvoj. Tiuj eldonaĵoj konigas Ĉinion al la tuta mondo kaj helpas interŝanĝon kaj amikiĝon inter Ĉinio kaj diversaj landoj. Al tio kontribuas anka?nia revuo "El Popola Ĉinio". S-ro Zhang Qicheng, unu el la fondintoj de EP?kaj ĝia eksa ĉefredaktoro, verkis artikolon por rememori la fondiĝon de EP?kaj ĝian iritan vojon.

ĦĦ

La Red.