Respektata doktorino

de ZHANG WEI

FARI la mondon senlepra estis temo de la Internacia Kontraŭlepra Konferenco en Pekino pasintjare. La temo montris bonan deziron de la homoj, kiun la homaro penas realigi en la estonta jarcento. Por tiu celo ĉinino Li Hengying atingis grandan sukceson kaj estis honorita de la konferenco.

S-ino Li antaŭe studis en Usono kaj laboris kiel oficistino en la Monda San-Organizo. Sed anta?40 jaroj ŝi forlasis siajn gepatrojn, kiuj jam fiksloĝiĝis en Usono, kaj revenis hejmlanden. Poste ŝi fariĝis lepro-preventa fakulino.

Lepro atakis ĉefe la provincojn Yunnan, Guizhou kaj Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Antaŭe lepro estis rigardata kiel nekuracebla malsano pro manko de preventaj kaj kuracaj rimedoj. La lepruloj suferis ne nur fizike, sed anka?psike. Tiam kiu lepruliĝis, tiu estis forpelita el la vilaĝo a?e?brulmortigita a?enterigita vive. Post longa tempo aperis pluraj leprulaj vilaĝoj en profundaj montoj. Kvankam la registaro asignis grandan monsumon por kuraci la leprulojn kaj multaj el ili komplete resaniĝis, tamen oni daŭre timas lepron.

En 1970 s-ino Li ekkontaktis lepron. Ŝi enloĝiĝis en leprula vilaĝo malproksima kaj tie faris esploradon, kaj poste veturis alilanden kaj tie faris esploradon unu jaron. Komence de la 80-aj jaroj la ĉina registaro promesis fundamente likvidi lepron anta?2000. Por trovi leprulojn en malproksima montaro ŝi longe vivis tie kaj agis kiel ilia amikino. Ŝi etendis sian nudan manon al ili kaj manpremis ilin. Ŝi atente faris al ili fizikan ekzamenon. Iu maljunulo rifuzis medicinaĵon, ŝi donis al li akvon kaj petis lin gluti la medicinaĵon. La lepruloj estis kortuŝitaj kaj nomis ŝin "Nia amata doktorino".

Dum la pasintaj 20 jaroj ŝi postlasis siajn piedsignojn en 59 gubernioj kun alta morbokvanto de lepro. Pro longa vojaĝo diversaj danĝeroj ofte atakis ŝin. Foje ŝi ŝipe veturis al vilaĝo, sed la ŝipo renversiĝis. Oni streĉiĝis, tamen ŝi ridegis: "Ne maltrankviliĝu! Mi, dika kiel pilko, povas flosi sur la akvo." Alifoje pro trafika akcidento rompiĝis ŝiaj klaviklo kaj tri ripoj. Reveninte Pekinon, ŝi enhospitaliĝis, sed ŝi ofte englitis en sian kabineton por analizi la pli ol 200 sango-specimenojn, kiujn ŝi akiris en la leprulaj gubernioj kaj tajpis per la mano nevundita. Poste, kiam aliaj menciis la danĝerojn, ŝi diris: "Fortuno akompanas min, ĉar mia kuraco estas bonfara."

Ŝi ne nur resanigis leprulojn en la korpo, sed anka?savis plurajn familiojn el dismembriĝo. Dao Jianxin lepruliĝis tiel, ke liaj membroj misformiĝis kaj lia edzino forlasis lin. S-ino Li komplete resanigis lin. Nun Dao jam reedziĝis kaj havas filon. Li ofte diris: "Lepro ŝanĝis min en fantomon, sed d-ino Li faris min normala homo."

La enketo en 1985-1995 montris, ke en la 59 gubernioj helpitaj de la Monda San-Organizo, 8?07 lepruloj estis resanigitaj. Nun la nombro de lepruloj en Ĉinio estas nur ? dek miloj. Ŝia kuracmetodo jam disvastiĝis tra la mondo.

20 jaroj pasis. S-ino Li diris: "Antaŭe mi vizitis leprulajn vilaĝojn pro kuracista devo, sed nun ŝajnas al mi, ke la lepruloj estas intimaj por mi. Mi donas al ili sciojn pri prevento kaj kuraco de la malsano kaj ili plene subtenas min." Por sia kariero la 77-jara d-ino daŭre laboras senlace.