Medito ĉe finiĝo de la 20-a jarcento

de PANG NAIYING

ĈE la sojlo de la nova jarcento iuj atendas ĝin esperplene, tamen aliaj zorgoplene: "Ĉu la terglobo detruiĝus iun tagon en la estonteco?" Iu erudito konjektis, ke la homaro eble pereos pro tri kialoj: 1. nuklea milito; 2. morto de mikroboj, kiuj grave influas la naturon kaj la homaron; 3. kolizio de la terglobo kun astroj. Tamen mediologoj opinias, ke malboniĝo de la medio estas pli danĝera ol nuklea milito.

"KANCERO" DE LA TERGLOBO

Oni rigardas loĝantaran eksplodon kiel "akmean kanceron" de la terglobo. En la komenco de la unua jarcento, la tutmonda loĝantaro nur estis 0.3 miliardo, kaj en la 20-a jarcento tiu rapide ekspansiiĝis la?geometria progresio, kaj atingis 6 miliardojn en 1999. Kvankam nun averaĝe unu virino naskas tri bebojn, jam je 3 malpli multe ol antaŭe, kaj post 20 jaroj la loĝantaro de Norda Ameriko kaj Orienta Azio stabiliĝos, kaj en la sekvantaj 50 jaroj tiu de Eŭropo malmultiĝos, tamen tio neniel solvos la problemon de loĝantara eksplodo, ĉar 95% de la nove kreskinta nombro de la loĝantaro en la venontaj 30 jaroj estos en disvolviĝantaj landoj, precipe en la malriĉaj landoj en la regiono sude de Saharo: nun la nombro de la loĝantoj en tiu regiono estas malpli ol 0.7 miliardo, sed en la jaro 2050 tiu atingos 1.7 miliardojn.

Kio sekvas "loĝantaran eksplodon"? Manko de greno kaj loĝdomoj, malfacilo de trafiko, senlaboreco?Pro la limigo de terspaco kaj riĉfontoj konfliktoj okazos neeviteble por ekzistado. Ĉio ĉi tio por la homaro estas bedaŭrinda kaj tragedia.

Sciencistoj taksis, ke la terglobo povas vivteni 8 miliardojn da homoj, maksimume 12 miliardojn. Kiam la loĝantaro atingus la akmeon, preska?5 miliardoj da homoj malsatus pro manko de greno, kaj la medio grave malboniĝus. Fakte nun la tro granda loĝantaro jam kaŭzis seriozan ekologian krizon.

ŜRUMPANTA "PULMO" DE LA TERGLOBO

Arbaro, kiu konservas teron kaj akvon, reguligas la klimaton kaj estigas oksigenon, estas nomata "pulmo" de la terglobo. Sed en la 20-a jarcento, la areo de arbaroj rapide reduktiĝis de 8 miliardoj da hektaroj al 2.8 miliardoj da hektaroj.

Ĉiujare la homaro ellasas 6 miliardojn da tunoj da karbona dioksido kaj sulfurilo. Julie de 1995 iu televizia stacio raportis, ke en iu lando ĉiujare 11 mil homoj mortas pro aera poluo. Super la norda mezvarma zono difuziĝas 20 milionoj da tunoj da freono, tio grave detruas la ozonon, tial multobliĝis la nombro de suferantoj de haŭta kancero. La sciencistoj, kiuj esploris sur Antarkto, rimarkis ke la "forceja fenomeno" kaŭzita de area poluo degeligas glacion kaj neĝon dike tegantan insulon Ross, kaj tie 4 200 kvadrataj kilometroj da glacio rompiĝas, kaj la temperaturo estas je 2.5°C pli alta ol antaŭe. Se tiu situacio ne ŝanĝiĝos, en la 21-a jarcento la temperaturo de la tuta mondo altiĝos je 3.5°C. Ne subtaksu tiun malgrandan ŝanĝiĝon, ĉar ĝuste tio estas lulilo de inundo, sekegeco, arbara brulego, e?altiĝo de maro, kio povas engluti insulojn kaj ĉemarajn vilaĝojn?

"LA KNABO" LUDAS LA TERGLOBON

Sud-Amerikaj fiŝistoj antaŭlonge rimarkis, ke en kristnaskaj tagoj je 3-6°C altiĝas la temperaturo de la akvo en la maro ĉe Ekvadoro kaj Peruo, kaj suden kuras varma oceana fluo. Tio kaŭzas, ke multaj maraj estaĵoj a?mortas a?ŝanĝas sian migradan vojon. La neoridinara metea fenomeno estas nomata de la lokanoj El Nino, signifanta en la hispana lingvo "la knabo".

En la lastaj jaroj, "la knabo" foje refoje petolis: 1982-1983 la Norda Ameriko suferis neordinaran varmegan someron kaj neĝegan vintron; sekegeco daŭre senbridis en Afriko, Oceanio kaj la Suda Azio. 1997-1998 diluvo, uragano, pluvego, hajlo kaj neĝego detruis sennombrajn domojn de Ekvadoro, Peruo kaj Ĉilio; daŭris kelkajn monatojn la arbara incendio de Indonezio; en Aŭstralio la areo de arbaro detruita en incendio estis duobla de tiu de Anglio; kamparanoj de Filipinoj sur la seka kampo surgenue preĝis al Dio; en Ĉinio la riveroj Yangzi, Nenjiang, Songhuajiang englutis multajn kampojn kaj vilaĝojn. En 1998 preska?32 000 homoj de la mondo perdis sian vivon kaj 0.3 miliardoj da homoj senhejmiĝis pro naturaj katastrofoj. La ekonomia perdo jam atingis 89 miliardojn da usonaj dolaroj.

Estas ne juste, ke oni atribuis tiujn katastrofojn al "la knabo". Ni prenas Ĉinion kiel ekzemplon. antikve ĉe la supra baseno de Yangzi-rivero prosperis arbaroj, tamen meze de la 19-a jarcento pro rapida multiĝo de loĝantaro, la grandareaj arbaroj malaperis. Forhakinte la arbojn multaj enmigrantoj ekspluatis virgan teron, tamen post 4-5 jaroj pro tio, ke arboj mankas kaj tero estas facile forigebla, nur ŝtonoj restis, do ili refoje migris al nova regiono, denove forhakis arbojn kaj ekspluatis virgan teron. Sabloj kaj tero fluis de la supra baseno al la meza kaj kolektiĝis tie formante malprofundaĵojn a?insulojn, sur kiuj kamparanoj terkulturis kaj loĝis. Kiam la rivero inundis, la vilaĝoj sur la rivervojo fariĝis "subakva Pompejo".

Tia tragedio ne estas sola: sude de Saharo sekego longe regas pro senbrida hako de arbaroj. En la pasintaj 20 jaroj la dezerto etendiĝas je 350 kilometroj antaŭen, kaj sennombraj vilaĝoj fariĝis "subsabla Pompejo".

"La knabo" ja estas satano kulturata de la homaro mem, kaj la sinsekvaj katastrofoj estas alarmo al la homaro.

DRASTA REDUKTIĜO DE SPECOJ DE ESTAĴOJ

En la mondo vivas miloj kaj miloj da specoj da animaloj kaj kreskaĵoj, kiuj formas stabilan biosferon. Malaperiĝo de ajna speco kaŭzas pereon de sennombraj koncernaj specoj, tia maligna cirkulado estas ne bridebla. Estas timinde, ke nun perea rapideco de specoj similas al tiu en la perea tempo de dinosaŭroj anta?65 milionoj da jaroj.

Duono de la animaloj vivas en arbaro. Ĉiujare kun reduktiĝo de 10 milionoj da hektaroj da tropika arbaro, 27 mil specoj da animaloj malaperas sur la terglobo. Koncerna internacia organizo publikigis, ke en la lastaj 41 jaroj la rapideco de pereo de animaloj estas 1000-oble pli granda ol la ordinara, ekzemple anta?la 19-a jarcento pereis averaĝe unu speco de vertebruloj en unu jarcento, tamen de la 20-a jarcento ĉiujare unu speco de animaloj.

Hodia?la homaro fariĝis detruanto de la naturo: detrui arbaron, ĉasi animalojn, polui la medion?En antikva Afriko, miloj kaj miloj da elefantoj estis breditaj de homoj, sed nun homoj mortigis ilin nur por eburoj. Anka?rinocera korno, tigra osto k.s. estas avidataj de homoj. Nun en la mondo restas nur 12 500 rinoceroj de 5 specoj, kaj tigroj ?malpli ol 6 000.

Anta?200 jaroj oni kredis, ke fiŝoj estas neelĉerpeblaj. Sed nun e?perkoj en la maro de Antarkto jam estis elĉerpitaj de modernaj fiŝŝipoj de diversaj landoj. Meze de la 90-aj jaroj 13 el la 15 fiŝoriĉaj areoj dezertiĝis.

Riveroj estas lulilo de homa civilizacio, sed tiuj "patrinaj riveroj" jam fariĝis plago, ĉar en la riverojn ĉiujare oni verŝis 450 kub-kilometroj da malpura akvo, kio mortigis estaĵojn en la riveroj. En stomako de marbirdoj oni e?trovis fajrilon kaj plastajn pecetojn. Monda San-organizo konigis, ke en la mondo po 8 sekundoj unu infano perdis sian vivon pro malsano kaŭzita de malpura trinkakvo. Kaj 40% da homoj estas en la situacio de manko de akvo. Tial specialistoj antaŭdiris, ke en la 20-a jarcento oni faris militojn pro petrolo, kaj en la venonta jarcento pro trinkakvo.

Rapida multiĝo de homoj, drasta reduktiĝo de arboj kaj animaloj kaj manko de trinkebla akvo ?kion oni devas fari anta?tiuj problemoj?