Kreski kun ludiloj

de XIANG HONG

ĈIUJ infanoj ŝatas ludilojn. En la Internacia Infana Tago (la unua de junio) la infanoj facile akiras de siaj gepatroj a?glitŝuojn, kiujn ili deziras unu jaron, a?baterian konkursoĉaron nove fabrikitan, ĉar en tiu tago oni ne devas rifuzi al ili.

Ludiloj akompanas la infanojn dum ilia kreskado kaj ludas por ili gravan rolon. Iuj diris, ke ludiloj estas anĝelo por la infanoj; aliaj opinias, ke ludiloj estas la unua lernolibro por ili; triaj trovis, ke en ludiloj sentiĝas estonteco de la infanoj. Kiu povas diri, ke la homoj kreskas ne dum ludado, nek kun ludiloj?

EN LA MONDO DE LUDILOJ

Irinte en la mondon de ludiloj, oni rimarkis, ke tie fakte estas miniaturo de tiu de plenkreskuloj.

Knabinoj ege amas Babi-pupon pro ĝiaj interesaj vivmanieroj ?ĝi portas bankostumon dum naĝado kaj ceremonian veston por vespera renkontiĝo; oni devas prepari por ĝi arĝentan servicon dum bankedo; kompreneble, fridujo kaj tualeta tablo estas nemankigeblaj; adoleskinte, ŝi devas fianĉiniĝi kaj finfine, oni lasas ĝin naski idon. Tiu ludo ebligas al la knabinoj sperti la homan vivon de kreskado.

Iu 8-jara knabo scias la nomon de preska?ĉiuj aŭtoj cirkulantaj en Pekino: Hongqi, Audi, Benz ... ĉar en ŝranko de liaj ludiloj estas multe da modeloj de malmunteblaj aŭtoj kaj konkursoĉaroj. Kiam lia patrino ankora?ne eliris el la emocio de la amrakonto "Titanic", li jam komencis munti sian luksan "Titanic". Hodia?lin tiklas skotero kaj akumulatora ĉaro, kiujn li povas mem konduki. Li neniam pripensis, ĉu lia ĉambro estas sufiĉe granda por tiuj ludiloj.

Vilao, aŭto, kato, hundo, ŝranko por instrumentoj... Infanoj posedas ĉion, kion havas adoltoj kaj e?tion, kion adoltoj ne povas havigi al si. En la mondo de ludiloj infanoj ludas la rolon de lokomotivestro, policano, kuracisto, flegistino k.a.

KUNE LUDAS INFANOJ DE LA MONDO

Ĉina infano eble ne scias, ke en la mondo estas anka?aliaj landoj, krom la urbo, kie li vivas, sed probable, li estas plektanta beston el miriga ŝnureto fabrikita en Britio, a?muntanta Lego-ludobrikoj fabrikitaj en Danlando; infanoj vivantaj en Usono kaj Eŭropo, kiuj neniam vizitis Azion, eble ne scias, kie estas Ĉinio kaj Japanio, sed probable ili iam ludis kun eletronaj bestoj kaj pluŝaj ludiloj, sur kiuj eble troviĝas la vortoj "Fabrikita en Ĉinio".

La integriĝo de la terglobo interese kaj vivece enkorpiĝas en la mondo de ludiloj. Infanoj kun flava haŭto estas nedisigeblaj de pupoj kun blondaj haroj, verdaj okuloj, bruna haŭto kaj alta nazo; infanoj en diversaj lokoj de la mondo eble sopiras pri dinosaŭro-ludilo, transformeblaj ludiloj kaj robotoj. Estas multe pli facile por la infanoj el diversaj landoj ol por adoltoj trovi komunan lingvon kaj amikiĝi pro ludiloj en la manoj. En la aĝo de ses jaroj Yingying, naskiĝinta en Britio, venis en Pekinon kune kun siaj gepatroj. Mallerta en parolo en la ĉina lingvo, ŝi multe sopiris pri britaj amiketoj dum longa tempo. Poste, ŝi rimarkis en la hejmo de Gege la ludilon "Hoki fiŝon sur glacio" vaste konatan en Britio. Dum ludado Yingying amikiĝis kun Gege kaj dank' al la lasta ŝi amikiĝis kun multaj infanoj.

KRESKI KUNE KUN LUDILOJ

Anka?por ni estas neforgeseblaj iuj ludiloj, eble tio estis pupo ne tiel bela a?papera aviadilo farita de la patro... kiu aspektis multe pli simpla kaj kruda ol la hodiaŭaj multekostaj, tamen ĝi alportis ĝojon al ni. Sendube la ludiloj fabrikitaj en la 21-a jc. multe pli diversos kun altaj sciencoj kaj tekniko utilaj al ekspluatado de intelekto de infanoj, sed por la infanoj la signifo de ludiloj estas neŝanĝebla, t.e. ludiloj akompanas ilin en la kreskado.

Ĝuste pro tio la gepatroj ĉiam elektas por la infano ludilojn, kiuj alportas ne nur plezuron, sed anka?pli da utiloj. Do, pli kaj pli multas la ludiloj karakterizitaj de inspiro al cerbumado kaj intelekto. Ekz., kun la lignobriketoj el pli ol 600 pecoj infanoj povas komponi la?siaj imago kaj volo diversajn objektojn, kiaj buldozo, ronda kastelo kaj homfiguroj, kiuj povas sidi kaj stari sur la genuoj. Iuj gepatroj donacis ludilojn al la infano kun espero konduki tiun al la vojo, kiun ili deziras. Tio eblas. Kiu povas diri, ke la infano, kiu faris per la malgrandaj manoj bestojn el mastiko, ne povos krei eksterordinarajn artaĵojn en la estonteco? Kiu povas certigi, ke la hodiaŭaj piano kaj desegnotabulo ne kulturos estontajn Beethoven kaj Picasso? Plie, la ĉarmaj projektoj de la gepatroj ne malhelpas al la infano sin distri kaj kreski dum ludado.

EMBARASO DE LA GEPATROJ

Kiam ludiloj pli kaj pli diversas kaj multe kostas, nemalmultaj gepatroj ofte falas en embarason anta?la rigardo de la infano plena de aspiro: Ĉu ili aĉetu a?ne? Se ne, malĝojos la infano; se jes, mono ne sufiĉas.

Enketo montras, ke en grandaj ĉinaj urboj la elspezo por malpli-ol-12-jaraj infanoj konsistigas 30% de la totala enspezo de la familio. Tiu por ludiloj okupas la duan lokon nur post tiu por manĝo kaj vestoj. La infanoj en Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Chengdu kaj Xi'an konsumis en unu jaro kvar miliardojn da juanoj sole por ludiloj.

La gepatroj opinias, ke sur la nuna ĉina merkato la malmultekostaj ludiloj, ĝenerale dirite, ne estas preferindaj, dum la preferindaj ludiloj estas tro valoraj. Por ili, la idealaj ludiloj devas esti interesaj, utilaj al inteligenteco kaj ne tro valoraj. Havigi al infanoj altklasajn ludilojn, kia aŭto-ludilo kun marko Benz, kiu vendiĝas je 600 juanoj, fakte estas super pagipovo de multaj gepatroj.