Landlima urbeto Erenhot

Fotoj de ZHAO XI

Situante en la nordo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en Ĉinio, Erenhot estas la nepre trairata loko de la internacia fervojo Pekino-Ulanbatoro-Moskvo.

Kun 9 kvadrataj kilometroj kaj 13 mil loĝantoj, Erenhot ne havas aŭtobuson. Tie funkcias nur tricikloj, kiuj ĉiufoje pagigas unu juanon. Tie ne estas bruego nek polucio kaj ĉie vidiĝas arboj kaj floroj.

En- kaj ekster-landaj komercistoj ofte vizitas la lokon. Ĝi jam fariĝis prospera komerca urbeto ĉe la landlimo. Tie funkcias fama ĉina-mongola foiro kun 1?00 standoj, kiuj ampleksas 42 mil kvadratajn metrojn. Ĉiutage ? 30 mil ĉinaj kaj alilandaj turistoj vizitas la urbon, kies jara komerca valoro estas 130 milionoj da juanoj. Vestoj, ĉapoj, ŝuoj kaj aliaj ĉiutagaj bezonaĵoj estas ŝatataj de mogolaj kaj rusaj komercistoj.