Interesaj ciferoj en la ĉina lingvo

de ZHANG QICHENG

UNU el la specifaj kaj mirindaj fenomenoj de la ĉina lingvo estas, ke en ĝi troviĝas abundaj ciferoj ne kiel kalkulaj rimedoj sed kiel lingvaj elementoj por riĉigi la esprimon a?emfazi la efikon de la parolo.

Iu ĉina aŭtoro skribis, ke la civilizacio komenciĝis de skriba lingvo, la skriba lingvo de ciferoj kaj la ciferoj de "1". En pratempo ĉinaj filozofoj konsideris, ke "1" estas la origino de ĉiuj estaĵoj, kaj donis al ĝi tre imponan nomon "Taiji", kiu signifas "la plej granda kaj senlima". Fakte, ĝi estis ia nenomebla primitiva elemento, kiu formis la universon. Kaj dank' al "Taiji", estiĝis la ĉielo kaj tero, suno kaj luno kaj samtempe la t.n. "Yin" kaj "Yang" (femalo kaj masklo), kaj anka?la homoj, animaloj kaj vegetaloj. Laŭdire, ĉu en oriento ĉu en okcidento, la prahomoj rigardis la neparan ciferon maskla kaj la paran femala. Mi ne scias, ĉu estas sama opinio en aliaj partoj de la terglobo, tamen mi povas aserti, ke almena?en Ĉinio. Oni dividis la ciferojn en femalajn kaj masklajn, e?nun oni ankora?aplikis tiun koncepton en ia okazo, ekz., sur la identeca karto por ĉiu ĉina civitano estas presita longa vico da ciferoj, kaj se la lasta cifero estas nepara, tio indikas ke la koncerna persono estas viro. Kompreneble, la nuntempaj ĉinoj ĝenerale ne havas tiun koncepton.

Ĉar "1" estas la unua nepara cifero, ĝi estas pli favorata de ĉinoj. En la ĉina lingvo multaj idiomaĵoj kaj proverboj komenciĝas per "1", ekz., "unuigi la tutan landon", "unu movo, du gajnoj" kaj "je la unua vido ili enamiĝas". Anka?"1" enhavas la signifon de tuto, ekz., "unu korpo plenas de kuraĝo", tio signifas ke "la tuta korpo estas kuraĝoplena"; "li unu vivon malfeliĉis" signifas ke dum la tuta vivo li havis diversajn malfeliĉojn.

Eble pro tio, ke ĉinoj ŝatas unuiĝon kaj ne disiĝon, oni pli ŝatas "1" ol "2", ĉar "2" signifas ke "1" dividiĝas en "2". Sed, se "2" kuniĝas en "1", oni multe ŝatas tiun "2". Ekz., kiam du personoj (gejunuloj) fariĝas geedza paro, tio estas ege ĝojinda kaj duoble gratulinda. En la ĉina lingvo troviĝas la ideogramo "xi" (feliĉa a?ĝojinda), kaj okaze de la geedziĝa ceremonio oni ofte skribas tiun ideogramon duope kaj nomas ĝin "shuang-xi" (duobla ĝojo).

Fama ĉina historiisto Sima Qian (? 145 a.K. ??) skribis jene en sia verko pri ciferoj: La ciferoj komenciĝas de "1", finiĝas per "10" kaj plenkreskas ĉe "3". Tio signifas, ke nur dank' al "3", la ciferoj maturiĝas. La?la esploro de fakuloj, en la plena ĉinlingva vortaro troviĝas proksimume ducent vortoj kaj vortogrupoj, kiuj komenciĝas per la ciferoj "3", kaj multaj el ili havas la signifon "pluraj". Ekz., en la idiomaĵo "vi devas agi post trifoja pripensado," la esprimo "trifoja" ja havas la sencon "plurfoja". Kaj kiam Majstro Konfuceo troviĝis en malfacila situacio, li e?en tri monatoj ne konis la guston de viando, tio signifas ke li ne havis viandon dum longa tempo.

La cifero "4" estas ne multe ŝatata ĉefe pro tio, ke en la ĉina lingvo ĝia elparolo estas sama kiel la vorto "morti". Tamen oni tute ne evitas ĝin, ĉar tiu cifero tre utilas por la ĉiutaga vivo. Anta?ĉio, ĉiu jaro konsistas el kvar sezonoj, kaj la meteologiaj ŝanĝiĝoj dum la kvar sezonoj tre gravas por la agrikultura lando Ĉinio. Geografie, oni havas kvar direktojn, nome, oriento, sudo, okcidento kaj nordo, kaj anka?kvar angulojn de la direkto, nome, sudoriento, sudokcidento, nordokcidento kaj nordoriento. Por la homoj tiuj "kvar" estas tute neeviteblaj.

Oni supozis, ke antikve oni kalkulis per sia mano, per la kvin fingroj de unu mano li kalkulis de 1 ĝis 5, kaj per du manoj la ciferoj finiĝis per "10". Sekve, aperis la decimala nombrosistemo. En tiu sistemo la cifero "5" estas kvaza?ronda nombro kaj valoras por la ĉinoj. En Ĉinio oni kutime festas jubileon okaze de kvinjariĝo (dekkvin, dudekkvin...) de la ŝtato, organizo, revuo ktp.

La antikvaj ĉinoj konsideris, ke ĉiuj estaĵoj en la mondo estas formitaj el kvin elementoj, nome, akvo, fajro, ligno, metalo kaj grundo, kiujn la ĉinoj nomas "wuxing". Oni kredis, ke tiuj kvin elementoj plus la genroj masklo kaj femalo funkcias en ĉio vivanta. Ili e?influas la sorton de homoj kaj la aŭguristoj kutime aplikis ilin en sia divenado.

Estas interese, ke la antikvaj ĉinoj konsideris, ke la kvar direktoj ne estas kompletaj, devas esti anka?la direkto "centro", kaj tiu "centro" estas tre grava por ĉinoj, ĉar oni asertis, ke Ĉinio ja situas ĝuste en la centra parto de la tero. Tiel aperis kvin direktoj, kaj el tio oni havas la idiomaĵon "homoj el kvin direktoj miksiĝe loĝas kune."

Ĉar en la ĉina lingvo la cifero "6" prononciĝas simile al la vorto "lu", kiu signifas altrangan postenon, bonan salajron kaj noblan socian statuson, la antikvaj ĉinaj kleruloj ja ege ŝatis tiun ciferon. Aliflanke, la ordinaraj ĉinoj ŝatis ĝin ĉefe pro tio, ke ĝi enhavas la sencon "bonŝanco" a?"favoro".

Por la ĉinaj kamparanoj la ciferoj "5" kaj "6" gravas pro tio, ke la riĉa rikolto de la 5 grenoj (rizo, milio, maizo, tritiko kaj fabo) kaj la abunda plenkreskado de la 6 brutoj (porko, bovo, ŝafo, ĉevalo, koko kaj hundo) signifas belan kaj feliĉan vivon, kiun ili deziras.

Parolante pri la cifero "7", mi unue prezentas la interesan kaj popularan miton pri du steloj: ĉe la orienta flanko de galaksio loĝis teksistino, filino de la ĉiela suvereno. Ŝi sin okupis pri teksado kaj ne havis tempon por sin ornami. Ŝia patro kompatis ŝin pro ŝia soleco kaj permesis al ŝi edziniĝi al juna bovisto, kiu loĝis ĉe la okcidenta flanko. Post la edziniĝo ŝi tute ĉesigis teksadon, kaj tio kolerigis la patron. Li ordonis, ke ŝi revenu al la orienta flanko, sed promesis, ke la geedzoj renkontiĝu unufoje ĉiujare en la sepa nokto de la sepa monato la?la ĉina luna kalendaro. Tiu teksistino tre lertis ne nur en teksado, sed anka?en ĉiuj artoj de kudrado. Do, la virinoj kultis ŝin en tiu nokto, por ke ŝi donu al ili lertecon. Kaj tiun aktivadon ili nomis Festo de Lerteco-peto.

La valoro de la cifero "7" montriĝis anka?en tio, ke antikve la ĉinoj, en sia observado de astronomiaj fenomenoj, trovis ke la Granda Ursino formiĝas el sep steloj, kaj la?la direkto de la Granda Ursino oni povas trovi la Polusan Stelon, kie situas la trono de la ĉiela suvereno. Tio montras, ke estas tre prestiĝa la Granda Ursino en la okuloj de antikvaj ĉinoj.

En pratempo "8" estis rigardata de ĉinoj kiel magia cifero, ĉar jam tiam estis la t.n. "ok diagramoj" formitaj el strekoj longaj kaj mallongaj por indiki masklon kaj femalon respektive. Laŭdire, per ili oni povas aŭguri diversajn okazontaĵojn.

Anka?la mito pri la ok feoj estas tre populara. La?tiu mito, tiuj feoj povis transpasi la maron ne per ŝipo, sed ĉiu per sia magia objekto. Ekz., la lama feo Li ĵetis sian lambastonon en la maron kaj trankvile staris sur ĝi kaj finfine sukcesis atingi la alian bordon. El tiu mito devenis la idiomaĵo: "La ok feoj ĉiu havas sian magian rimedon por transpasi la maron." Tiu idiomaĵo aludas, ke diversaj homoj ja povas per siaj propraj scioj kaj lerteco plenumi ian komunan taskon.

Rilate la ciferon "9", mi devas anta?ĉio mencii epizodon anta?4?00 jaroj: la unua reĝo Yu de Xia-dinastio (? 2?00-1?00 a.K) heredis la regpotencon de Shun pro sia merito bridi la superakvegon, kiu inundis la tutan landon. Li dividis Ĉinion en na?distriktojn kaj poste muldis na?grandajn ding-ojn (antikva vazo por kuiri) el bronzo kiel simbolojn de la na?distriktoj. Sekve, "Na?Distriktoj" fariĝis sinonimo de Ĉinio kaj la na?ding-oj ?simbolo de regpotenco.

"9" estis vere la sankta cifero en la antikva Ĉinio, ĉar ĝi estis rigardata kiel la ĉiela cifero kaj taŭgis por reprezenti la ĉielon. En la Ĉiela Altaro de Pekino estas ronda teraso, sur kiu la imperiestro kultis la ĉielon per solena ceremonio. Tiu teraso havas tri etaĝojn. Ĉiu etaĝo havas ŝtuparon el 9 ŝtupoj ĉirkaŭe. Meze de la supra etaĝo estas ronda ŝtonplato. La unua rondo ĉirka?ĝi havas 9 ŝtonplatojn, la dua ?18, la tria ?27, la kvara ?36, la kvina ?45, la sesa ?54, la sepa ?63, la oka ?72, kaj la naŭa ?81. Rimarkindas, ke la adiciitaj ciferoj senescepte estas "9". Rigardu: 1+8 = 9, 2+7 = 9, 3+6 = 9... 8+1 = 9. Tia projektado plene montras la ekstreman majestecon de la ĉielo kaj anka?tiun de la imperiestro. Eble multaj turistoj, fremdlandaj kaj enlandaj, vizitante la Ĉielan Altaron, ne rimarkis tiun mirindan projektadon.

"10" estas perfekta ronda nombro. Sendube ĝi estas aparte atentata de ĉinoj. La idiomaĵo "dek kompletecoj kaj dek beloj", kiu estas ofte uzata por laŭdi perfektan aferon a?estaĵon, sufiĉas por montri la valoron de tiu cifero.

En la ĉina lingvo troviĝas la speciala cifero "wan" (dekmil). Anstata?la vorton "Vivu!" la ĉinoj huraas "wansui" (dekmil-jariĝu). Kaj "wan-fen" estas uzata por esprimi "ege" a?"ekstreme", ekz., "wanfen xiaoxin" signifas "ege singardema". Alia ofte uzata vortogrupo "wanzhong-yixin" esprimas unuanimecon de la tuta popolo, ĉar "wanzhong" signifas dekmilojn da popolanoj kaj "yixin" (unukore) signifas "unuanimecon".

Por esprimi ian sencon, la ĉinoj ofte aplikas du diferencajn ciferojn kune, ekz., "du-tri vortoj" por esprimi tre mallongan parolon; "kvin-ses koloroj" signifas kolororiĉecon; "sep buŝoj kaj ok langoj" esprimas, ke multaj personoj konkure parolas por prezenti siajn opiniojn; kaj "unu haro el na?bovoj" estas uzata por figuri tre malgrandan sumon a?bagatelan aferon.

En tiu ĉi artikolo mi prezentas nur tre malmultajn ekzemplojn rilate la specialan rolon ludatan de ciferoj en la ĉina lingvo, ĝuste kiel la idiomaĵo diras, ili estas nur "unu grajno en vasta maro". Tamen mi pensas, ke ili sufiĉas por komprenigi la legantojn, ke la ĉinoj jam kelkmil jarojn vivis en la mondo de ciferoj.