Vizito en la regiono de la ĉinaj kore-nacianoj

de DU DIANWEN

EN Yanji, ĉefurbo de la Yanbian-a Kore-nacia Aŭtonoma Subprovino en Jilin en la nordoriento de Ĉinio, oni ofte vidas afiŝojn en la korea lingvo kaj restoraciojn de koreaj gustoj, kaj en vendejoj oni povas trovi kore-naciajn kostumojn kaj objektojn. Tie mi forte perceptis, ke la loko draste diferencas de aliaj lokoj de Ĉinio.

KORE-NACIA VILAĜO XINTUN

La nunaj koreoj plejparte estas posteuloj de elmigrintoj el la Korea Duoninsulo. Historia libro notis, ke en la lastaj jaroj de la l7-a jarcento loĝantoj de Koreio elmigris en Ĉinion kaj sin okupis per terkulturado. En la mezo de la l9-a jarcento, la registaro de Qing-imperio abolis la malpermeson de transmigro kaj praktikis la politikon "prosperigi limregionon per transmigrintoj", kaj krome sinsekvaj naturaj katastrofoj okazis kaj imperiismaj potencoj invadis, sekve multaj koreoj translimiĝis kaj enloĝiĝis en Ĉinio. Ili ja estas la ĉefa parto de la prapatroj de la nuna korea nacio en Ĉinio kaj en l952 la ĉina registaro fondis la Yanbian-an Kore-nacian Aŭtonoman Subprovincon en Jilin. Tie loĝas plejparto de la kore-nacianoj de Ĉinio, sume 890 mil.

La enmigrintaj koreoj plejparte loĝis en la basenoj de la riveroj Tumen kaj Yalu. La koncentra loĝado kaj relative longa sinfermo al la ekstero bone konservis la tradician kulturon de kore-nacio.

En la vilaĝo Xintun de Antu-gubernio grandaĝulo Jiang Yonghong diris al mi, ke ilia vilaĝo formiĝis en l938 el enmigrintoj de la suda Koreio. Li diris, ke la skalo de la vilaĝo estas preska?sama kiel antaŭe. La vilaĝanoj ne havas evidentajn ŝanĝojn en produktado, ĉiutaga vivo kaj moro. Ĉu antaŭe, ĉu nun, ilia vivo dependas de rizo. La pajlaj tegmentoj estas anstataŭigitaj per la tegolaj, sed la formo de la domoj kaj internaj dispozicioj restas preska?samaj kiel antaŭe, kaj la brika-ŝtona lito estas tute sama kiel antaŭe, malmulte ŝanĝiĝis la moro kaj kutimoj en la ĉiutaga vivo. S-ro Jiang aĝas 75 jarojn. Li forlasis hejmlokon en la aĝo de l5 jaroj. Li povas skribi la adreson de sia hejmloko per ĉinaj ideogramoj, ĉar li lernis ilin en sia knabeco. En la lastaj jaroj nemalmultaj vilaĝanoj vizitis siajn parencojn en Koreio.

SESDEK-JARIĜA FESTO

Multaj kore-nacianoj ĝuas longan vivon kaj tie oni havas Sesdek-jariĝan Feston.

En mia vizitado mi ĉeestis celebradon de Sesdek-jariĝa Festo de paro da maljunaj geedzoj. La maljunulo Cui Longshan estas emeritiĝinta instruisto kaj lia edzino ?dommastrino. Amba?aĝas 67 jarojn. Sed anta?7 jaroj, kiam ili estis 60-jaraj, la familio ne havis sufiĉan monon por festeni. Nun la familio havas pli kaj pli grandan enspezon kaj la gefiloj de Cui decidis aranĝi celebradon por esprimi amon kaj respekton al siaj gepatroj. Tiutage, akompanate de la gefiloj, la maljunuloj venis al la urbocentro. Ili faris rondiron ĉirka?la drako-puto fosita de la unua generacio de enmigrintoj por simboli sopiron kaj oferon al la prapatroj. Poste ili venis al luksa restoracio, kies vestiblo estis feste ornamita kaj iluminata. Sur tabloj estis diversaj manĝaĵoj, fruktoj kaj anka?dolĉaĵoj el pufigita rizo, ĉar kore-nacio estas nacio dumlonge kulturanta rizon. La geedzoj sidis sur la honoraj lokoj kaj ambaŭflanke akompanis la plej respektataj parencoj kaj grandaĝuloj. Tiutage venis gratuli pli ol 200 parencoj kaj amikoj. Kiam la geedzoj iris en la vestiblon sekvate de la gefiloj kaj genepoj, oni disflugigis kolorajn konfetojn kaj eksplodigis petardojn. La gratulantoj varme aplaŭdis kaj ĉiuj ĝoje ekdancis. Dum festeno ili multfoje tostis por la sano kaj longa vivo de la geedzoj.

S-ro Cui diris al ni, ke nun kore-naciaj familioj prenas la sesdek-jariĝan feston kiel gravan konsistigan parton de la vivo.

PONTO INTER LA ĈINAJ KOREOJ KAJ KOREA RESPUBLIKO

Post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko, Yanji fariĝis frekventejo de turistoj kaj investantoj de la Korea Respubliko. Tie ni vidis turistajn grupojn, entreprenojn kaj tre abundajn komercaĵojn de la Korea Respubliko.

En Yanji estas sud-korea Towoo-kompanio limigita, kiu produktas vibromotoron de televokilo. La kompanio havas 6-etaĝan domon. La laborejoj estas grandaj, ekipaĵoj modernaj kaj la personaro bone trejnita. Ĉina respondeculo de la kompanio diris al mi, ke la kompanio establiĝis en l995 kaj la produktado iras tre bone, kaj nun ĝi produktas ĉiujare 2.4-3 milionojn da motoroj. Li diris al mi anka? ke la korea mastro ne ofte venas al la kompanio kaj rolas ĉefe ĉinaj kore-nacianoj. Pri la sukceso de la kompanio, li diris, ke la kompanio atribuas tion al la subteno de la lokaj instancoj kaj al la diligenteco de la tuta personaro, kaj anka?al la avangarda teknologio, scienca administrado kaj vigla sin-etendo al la internacia merkato. Mi informiĝis de li, ke en Yanji oni nombras pli ol 300 tiajn entreprenojn fonditajn en la pasintaj kelkaj jaroj. Efektive Yanji jam fariĝis fenestro por koni la vivon de la ĉina kore-nacio kaj ponto a?interligilo inter la ĉinaj koreoj, la Korea Respubliko kaj la Korea Popol-demokratia Respubliko.