ĈINIO REVIZIOS SIAN EDZECAN LEĜON

En la pasintaj 20 jaroj Ĉinio sukcese praktikis reformadon, pordmalfermon kaj merkatan ekonomion, dume en la kampo de edzeco kaj familioj aperis multe da novaj fenomenoj. El ili estas ja elstaraj la ŝanĝiĝo de la koncepto pri edzeco, tiu de ĝiaj formoj kaj familia funkcio, sed la nuna edzeca leĝo estas pli principeca ol praktikeca kaj ne plu taŭgas por komplete reguligi la edzecajn kaj familiajn rilatojn. Ĝuste pro tio Ĉinio decidis revizii ĝin por kompletigi la sistemon pri edzeco kaj familioj en la leĝa sfero.

La ĉifoja revizio ampleksas multajn enhavojn de la leĝo, sed la publiko atentas ĉefe du el ili: Ĉu la reviziota leĝo plimalfaciligos la divorcon? Ĉu ĝi prenos la reciprokan fidelecon de la geedzoj kiel ilian devon? Anta?nelonge iuj fakuloj montris sian opinion ĉikampe.

Multaj fakuloj ne aprobis plimalfaciligon de divorco. Oni diris, ke ekde 1980, kiam Ĉinio ekpraktikis la nunan edzecan leĝon, multe kreskis la nombro de la eksedziĝintoj, sed tio estas neevitebla. Hodia?oni esperas pli multe de la geedziĝo ol iam antaŭe, sed en la reala vivo vere estas edzeco nefortike starigita. Kvankam la kazo pri divorco pro malvirteco ne estas neglektebla, tamen ĝi ne estas la ĉefa kaŭzo, tial troa malhelpo de divorco per leĝaj rimedoj ne estas aprobinda.

Koncerne la reciprokan fidelecon de la geedzoj, iu fakulino opinias, ke la edzeco mem montras socian pozicion kaj personecon, kaj fideleco ja estas ĝia grava konsistiga parto. Amo estas premiso de edzeco. Ĝi estas rajto kaj anka?devo. Se la geedzoj ne plu amas unu la alian, do malaperas la amo, kaj tiaokaze divorco estas prudenta prefero. En Ĉinio praktikiĝas monogamio kaj la reciproka fideleco ja estas postulata de monogamio. La?tiu principo kaj la publika kaj la kaŝita malobservo de monogamio estas kontraŭleĝa. Profesoro de jura instituto opinias, ke juĝate la?moralo estas ja ĝusta la reciproka fidelo de la geedzoj, sed se oni punas tiun konduton, la puno estas malfacile praktikebla. Sed kia estos la edzeca leĝo post revizio? Ni atendas ĝian publikiĝon.

ENKETO DE ĈINAJ FAMILIOJ MONTRAS...

La specimena enketo pri 1?44 familioj en Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono montras, ke hodia? kiam la urbanaj familioj fariĝas pli kaj pli malgrandaj, iliaj enspezoj devenas ĉefe de la juna a?mezaĝa patro. La familioj akiras loĝejon de la entrepreno, kie ili laboras. Kaj sekve de tio ili estas rigardataj kiel familiestroj, tamen multaj el ili ne estas la decida figuro pri la familia kaso, kaj ĉiflanke ilia edzino ludas la ĉefan rolon, dum iliaj infanoj elspezigas plej multe, precipe gefiloj de malpli ol 18 jaroj. Legu la jenan tabelon:

Praktikanto de la familia ago

speco

ĉefaj praktikantoj

 

familiestran kunvenonjuna partoprenas juna k. mezaĝa patrino 38.6%  juna k.mezaĝa patro 37.5% avo  5.5% Aliaj membroj  5.2%
akiras loĝejon por la fam. juna a?  mezaĝa patro 48.2% avo 23.7% juna a? mezaĝa patrino  11.6%   avino   7.1%
laŭvole elektas program.de TV gefiloj 18.5%   juna k. mezaĝa patr. 18.5% juna k. mezaĝa patrino 14.2%   avino 2.3% 
preparas man? por gastoj juna k.mezaĝa patrino 19.3% avino 19.3% juna k. mezaĝa patro  18.3% aliaj  membroj 6.8%
lej multe elspezigas junaj gefiloj 21.1% juna a?mezaĝa   patro  21.1% juna a?mezaĝa patrino 19.5% avino 7.5%
malplej decidopova junaj gefiloj 8.4% juna a?mezaĝa patro  8.4% juna a?mezaĝa patrino  6% aliaj membr.  4.7%

ĦĦ

MODERNA LERNEJO DE KLASIKA KULTURO

"Origine la homoj estis bonkoraj kun similaj karakteroj kaj malsamaj kutimoj", laŭte recitas geknaboj de la Eksperimenta Elementa Lernejo Shengtao la tekston de la klasika lernolibro "Triideogramaj devizoj", kiuj cirkulis preska?mil jarojn.

La lernejo estas starigita memore al fama ĉina edukisto Ye Shengtao, kaj plie shengtao en la ĉina lingvo havas profundan signifon, t.e. la granda tradicio elbakos eminentajn personojn.

Krom kursoj difinitaj en la instrua programo, la geknaboj de tiu ĉi lernejo lernas pli da klasikaj artikoloj en la ĉina lingvo. Kaj krome, ili lernas anka?goon, jogon, elementajn artojn de lokaj operoj, sigelilan gravuron, artmetion, ĉinmedicinajn sciojn, kaligrafion, ludon de naciaj muzikiloj k.a. kiuj ampleksas multajn sferojn de la ĉina tradicia kulturo.

"Triideogramaj devizoj", "Milideograma artikolo", "Kolekto da familiaj nomoj" kaj aliaj famaj klasikaj legaĵoj estis inicaj lernolibroj en la antikva Ĉinio. La lernejo postulas, ke ĉiu lernanto povu reciti ilin kaj la lernantoj de la klasoj 2a kaj pli altaj povu legi simplajn klasikajn verkojn kaj la geknaboj diplomitaj el la elementa lernejo povu parkere reciti almena?300 antikvajn literaturajn verkojn, ekspliki la verkojn kaj prezenti siajn proprajn opiniojn pri tiuj verkoj.

La gepatroj donas grandan atenton al perspektivo de siaj infanoj. Patro de iu lernanto diris: "Mi iam laboris eksterlande kaj rimarkis, ke multaj eksterlandanoj interesiĝas pri la tradicia kulturo de Ĉinio. Se ni mem malbone konas ĝin, ili malestimas nin." Informiĝinte pri la instrua kvalito, kotizo kaj aliaj faktoroj, li sendis sian filon al la elementa lernejo Shengtao por ke tiu altigu lian sintezan kvaliton.

108 STUPAOJ

En la meza baseno de la Flava Rivero situas la urbo Qingtongxia, kie sur kruta montodeklivo estas triangula formacio el 108 stupaoj.

La stupaoj rigardas orienten al la rivero. Ili sidas sur ŝtonaj ŝtupoj kaj formas egallateran triangulon.

La stupaoj, el teraj adoboj kun ligna kolono meze interne kaj brikoj ekstere, estas blanke kalkitaj. Ili imponas sur montodeklivo. Nun oni ne scias, en kiu jaro oni konstruis la unuan stupaon tie, tamen el la silka letero trovita en la stupaa bazo en 1960 oni scias, ke en la Okcidenta Xiaregno (fondita en 1038) furoris budhismo kaj tiam budhismaj temploj troviĝis preska?sur ĉiuj famaj montoj. Tiam en la regno furoris anka?lamaismo. Oni supozis, ke la stupaoj eble aperis ĝuste en la Okcidenta Xia-regno. Budhisma sutro asertas, ke estas 108 homaj ĉagrenoj kaj la 108 stupaoj kun budhismaj karakteroj estis konstruitaj por memorado. Por forpeli la ĉagrenojn la bonzoj devas porti rozarion el 108 bidoj kaj ĉiutage murmuri la budhan nomon 108 fojojn kaj ĉiumatene bati 108 fojojn sonorilegon. La nomita stupaa formacio estas prenata kiel grava protektata historia objekto de la ŝtato.