Kiam Oriento renkontas Okcidenton?

de REN YING

Ren Ying estas vicĉefredaktorino de ĉina revuo eldonata en multaj lingvoj. Ŝi laboras por interkomunikado de Oriento kaj Okcidento, tamen anta?kelkaj jaroj , kiam ŝi ekstudis en Usono, ŝi multe suferis de kultura ŝoko. Leginte ŝian artikolon, mi ekpensis pri nia revuo "El Popola Ĉinio", pri nia lingvo Esperanto. Fakte EP?ne nur konigas Ĉinion, sed anka?kunligas la mondon. Ĉiu esperantisto estas anka?ponto inter diversaj kulturoj. Kiam Oriento renkontas Okcidenton, ili certe komprenos unu la alian.

Yu Tao

EN aŭgusto 1994 mi iris al Usono por studi en la komunika fakultato de Universitato de Ilinojso. En Usono mi ofte pensis, kial Dio dividis la mondon en du partojn ?Oriento kaj Okcidento, kaj donis al ili tiom da diferencoj.

Mi loĝis en la Internacia Domo en la universitato. Mia samĉambrano estis Paula Kern, svelta usona junulino kun blonda hararo kaj grandaj okuloj. Ŝi venis de Springfield, ĉefurbo de Ilinojso. Mi enloĝiĝis anta?ŝi. Poste ŝi venis kaj diris, ke ŝi estas malsocietema kaj deziras kvietan medion por lernado. Tio estis anka?mia deziro. Montrante la liberan liton kontra?la pordo, ŝi demandis min: "Ĉu vere vi ne ŝatas tiun liton?" Mi jesis, ĉar mi ŝatis la lokon malanta?la pordo. Mi pensis, ke certe ŝi preferas mian liton.

Ni kunvivis harmonie. Mi ofte demandis ŝin pri iuj usonaj slangoj. Kiel rekompenco, mi instruis al ŝi ĉinajn frazojn. Dum telefonado al sia amato ŝi ofte diris la ĵus lernitajn ĉinajn vortojn kaj petis lin diveni la signifon, kaj ŝi mem ridegis.

Foje ŝi demandis min: "Ying, ĉu vi sentas kulturan ŝokon?"

Mi scivolemis: "Kiel vi rimarkis tion?"

"Antaŭe mia samĉambrano estis japana junulino, kiu multe suferis de kultura ŝoko en siaj unuaj tagoj en Usono. Mi rimarkis, ke vi ofte siestas. La?psikologio, kultura ŝoko kaŭzas deprimon, kaj dormo estas vojo por eviti ĝin." Ja ŝi studis en la psikologia fakultato.

Jes, la nova kultura medio ŝokis min. Ekz. en Usono la kunlernantoj loĝis dise, en postleciona tempo ni ne estis kune, kaj estis tre malfacile amikiĝi kun ili. Sed en Ĉinio la studentoj kune studas ne nur dum lecionoj sed anka?en libera tempo. Ili facile interkonatiĝas, iuj e?fariĝas amikoj por la tuta vivo. Dum lecionoj en Usono iafoje studentoj trinkas, interrompas la parolon de la instruisto kaj e?metas siajn piedojn sur la tablon. Ĉio ĉi estas neimagebla por ĉinoj.

En la dormoĉambro usonaj studentoj ŝatas legi a?babili, sidante sur la planko en akompano de brua muziko. Anka?mia samĉambrano tiel faris. Kvankam ŝi mallaŭtigis la sonon, tamen mi ankora?ne povis toleri. Mi devis iri al biblioteko. Anka?mia stomako ne ŝatis la usonajn manĝaĵojn, ĉiuvespere ĝi doloris?Estis tre multaj aferoj, kiujn mi ne ŝatis a?komprenis. Mi nur ŝatis mediti en vespera krepusko en direkto al Ĉinio. Mi estis hejmsopira.

Eble estas nekredeble por vi ?brakumo ŝanĝis min. Mia amikino Jennie Tostch invitis min al la hejmo de sia avino por la Dankofesto. Nun mi ankora?memoras la meleagron rostitan de ili ?ĝi estis la plej granda, kiun mi vidis ĝis nun. La avo kaj avino de Jennie demandis min pri miaj familio kaj laboro, pri vidindejoj kaj famuloj de Ĉinio. Parolante pri tio, mi havis humoron pli bonan. Antaŭvespere de la Dankofesto ili gvidis min al preĝejo. Kiam oni starante kantis la psalmon, mi estis metita en kvietan, pacan kaj harmonian etoson. Post la ceremonio oni salutis unu alian. Iu afabla maljunulino salutis Jennie. Kiam ŝi aŭdis de Jennie pri mi, ŝi tuj brakumis min dirante: "Knabino el Ĉinio, ĉu vi hejmsopiras?" Ŝiaj vortoj larmigis min. Mi sentis varmon trakurantan mian korpon. Mi pensis, kial mi ne povas malfermi mian koron al la novaj amikoj. Kial mi ne povas brakumi aliajn?

Paula kaj mi ofte parolis pri diferencoj inter Oriento kaj Okcidento. Mi diris al ŝi, ke pro influo de konfuceanismo en miloj da jaroj, ĉinoj havas karakteron enfermiĝeman. Ekz. en kvadrata korto ĉirkaŭe kun loĝdomoj en Pekino, tuj post la pordo estas ekranmuro por bari la enrigardon de preterpasantoj. Jen kial mi elektis la liton malanta?la pordo. Paula diris, ke ŝi tre ĝojis ricevi la liton rigardantan al la pordo, ĉar la lito estis hela, kiam la pordo estis malfermita.

Ĉe la Kristnasko de 1994 nia universitato aranĝis viziton de alilandaj studentoj al Harrisburg, ĉefurbo de Pensilvanio. Ĉiuj studentoj vivis en usonaj familioj por sperti kiel oni festas la Kristnaskon. Tiutage mi ricevis multajn festajn donacojn, kiaj pulovero, sonbendoj kaj ludilo. La najbaroj ofte diris, ke se mi deziras ion aĉeti, ili volontas veturigi min per aŭto. La gastiganta familio varme akceptis min, gaston el malproksima lando. Ĉe la adiaŭo mi brakumis ĉiujn familianojn. De tiam mi ne plu sentis solecon en Usono.

Ja estas multaj diferencoj inter Oriento kaj Okcidento. Ĉe adiaŭo usonanoj diras "Bye-bye" al gasto ĉe la pordo, kaj tiam ĉinoj kutime akompanas gaston al la busohaltejo a?taksiostacio. Mia usona amiko rakontis, ke foje li gastis ĉe ĉino, kiu post manĝo akompanis lin tre longe dum lia hejmeniro. Li ne povis ne demandi humure: "Ĉu vi akompanos min al la doganejo?"

En Usono mi vidis multajn knabinojn fumantajn a?parolantajn pri sekso. Ĉinaj knaboj certe ne ŝatas tiajn knabinojn.

Mi trovis anka? ke usonanoj malmulte konas la eksteran mondon. La usonaj studentoj havas multe malpli da scioj pri la mondo ol la ĉinaj studentoj. Foje en restoracio ni menciis Laoson, kaj usonaj studentoj tute ne konis: "Kie ĝi estas? Ĉu ĝi estas lando?" "Mi neniam aŭdis pri ĝi." Ĉinaj studentoj konas multajn usonajn ŝtatojn, dum la usonaj nur Pekinon kaj Ŝanhajon.

Iom post iom mi ekŝatis la rapidritman muzikon. Mi anka?komprenis, ke usonanoj ŝatas tian muzikon ĝuste pro la rapidritma vivo. Paula rimarkis mian ŝanĝiĝon: "Ying, antaŭe vi fuĝis al biblioteko, kiam mi aŭdigis muzikon. Kaj nun vi e?kantetas kun ĝi." Mi diris: "Se vi loĝos iom da tempo en Ĉinio, certe vi ekŝatos la muzikon de ĉinaj instrumentoj, kiaj erhu-o kaj ĝeng-o."

Anta?reveno al Ĉinio mi aĉetis laserdiskojn de kantoj de "Boys II Men", Madonna kaj Michael Jackson. Iuvespere, kiam mi estis aŭskultanta ilin en mia hejmo en Ĉinio, najbaro venis plendi pri la "bruego". Tian muzikon malŝatis anka?miaj gepatroj, kiuj diris: "Nur Enya estas akceptebla por ni."

En Ĉinio mi ofte ricevas leterojn de usonaj amikoj, kiuj diras, ke post konatiĝo kun mi, ili pli kaj pli atentas Ĉinion kaj deziras viziti ĝin. Estas ĝuste la diferencoj, kiuj proksimigas nin, kaj mi kredas, ke Oriento kaj Okcidento certe komprenos unu la alian en interkomunikado.