Urbo de legemuloj

de PANG NAIYING

MEISHAN estas malgranda urbo ne impona, sed spiranta antikvecon kaj klerecon. Tie estas dense vicigitaj butikoj kaj malnovaj domoj, el kiuj multaj estas familiaj librobutikoj. Vizitantoj senescepte sentas densan etoson de legemo.

Fakte de antikveco tiu urbeto en la sudo de Sichuan-baseno estis paradizo de intelektuloj. La saĝaj prapatroj de la lokanoj ŝatis ne nur legi, sed anka?konservi librojn. En la 8-a jarcento intelektulo Sun Changru, kiu posedis grandan kolekton da libroj, konstruis domon speciale por teni sian kolekton kaj instalis instruiston por doni lecionojn. Oni diris, ke ĝi estis la plej granda privata biblioteko siatempe en Ĉinio. Dank' al la aparta akcento de studo, aperis en la loko pli kaj pli multaj eruditaj familioj. En centoj da jaroj de la feŭdismaj dinastioj, kiam la kortegoj praktikis la ekzamenan oficistiĝan politikon, pli ol 880 homoj de la loko sukcese trapasis la kortegan vid-al-vidan ekzamenon de imperiestroj kaj fariĝis ŝtatoficistoj. Ege fama literaturista trio el la sama familio, nome Su Xun (patro), Su Shi (filo) kaj Su Zhe (filo), kreskis en tia kultura medio. Dank' al tio la loko estis honorita kiel "miljara urbo de poezio kaj literaturo".

La lokanoj de Meishan fieras pro tio. Malgra?sturmo de la tajdo de la merkata ekonomio, la intelektuloj de Meishan ankora?konservis la karakteron de antikvaj kleruloj, kiuj restis apatiaj al vanta famo kaj profito, kaj sin tenis for de utilismo. Tion eksplikis versparo en la sidejo de la Leganto-Societo Unu Animo: "Post rigardo de ĉiuj pejzaĝoj en la mondo oni sentas legadon plej plezura; post gustumo de ĉiuj frandaĵoj de la homaro oni rigardas ankora?legomojn plej bongustaj." La fondinto de la societo estas junulo Wang Hualin, kiu de infaneco ŝatas legi. Foje li ŝtele aĉetis libron kontra?la arakidoj, kiujn lia patrino rezervis kiel semojn. Kaj printempe lia patrino devis kulturi alian specon. Librolegado donis al li multe da scioj kaj li ĉiam estas elstara lernanto kaj en elementa lernejo kaj en la pli supraj. Post diplomiĝo li fariĝis instruisto kaj poste lernejestro. Tiam lia enspezo jam sufiĉis por lia bezono en libroaĉetado. Sed li trovis, ke pro leviĝo de prezo de libroj, iuj homoj, kiuj enspezis malmulte, ne povis laŭbezone havigi al si librojn, dum aliaj homoj, kiuj enspezis multe, perdis ŝaton de legado, sed ensorbiĝis en hazardludo. Wang Hualin pensis, ke oni devas pli multe akcenti kulturan klerecon por nobligi la spiriton, kaj la tradicio de legemo de la urbo ne devas esti ŝanĝita. Li eksiĝis kaj fondis leganto-societon per la tuta mono de la ŝparkaso, por ke oni povu legi laŭeble plej multajn librojn kontra?malgranda pago.

Ĉe la komenco la malgranda legoĉambro de la societo estis malofte vizitata, ĉar la libroj estis malmultaj. Fakte en tiu urbo preska?ĉiu erudita familio posedas pli ol mil librojn, do kompreneble la centoj da libroj de la societo ne povis altiri al si legantojn.

Li do prunteprenis monon kaj aĉetis milojn da libroj. Krome li kaptis ĉiajn ŝancojn por diskonigi sian societon. Sur lia biciklo estis tabulo kun teksto "Leganto-societo Unu Animo pruntedonas librojn je malgranda pago". Li vaste disdonadis flugfoliojn, sur kiuj estas anonco: "Kiu pagos 30 juanojn, tiu povos pruntepreni librojn en unu jaro; kiu antaŭpagos 48 juanojn por sia aĉeto de novaj libroj, tiu povos senpage pruntepreni librojn en unu jaro..." Por ŝpari monon, li ĉiam prenis plej malluksan hotelon kaj plej malmultekostan manĝon, kiam li iris al aliaj lokoj por aĉeti librojn. Anstata?dungi portiston, li ĉiam mem portis la pezajn sakojn plenajn de libroj al la fervoja kaj aŭtobusa stacioj. Li anka?peris libroaĉetadon kontra?pago, por aĉeti pli da libroj per la lukrita mono. Amiko demandis lin kun miro: "Por kio vi forlasis la postenon de lernejestro kaj prenis sur vin tiel lacigan aferon?" Sed Wang Hualin neniom ŝanceliĝis, ĉar li e?volontos esti almozulo por kelka tempo, nur se li spirite estos riĉa.

Lia originala administrado kaj unuanima servado al la legantoj disportis la famon de la societo kaj lia legoĉambro estas frekventata de multaj homoj. Foje kelkaj sinjoroj de pli ol 80 jaroj kune venis al la societo kaj eklaŭdis Wang tuj enpaŝinte en la ĉambron: "Brave, brave! Vi faris meritoplenan aferon por nia urbo!" Juna Wang estis profunde emociita kaj plifirmiĝis lia decido pli bone prizorgi la societon.

Post unu jaro la sidejo de la societo dekoble pligrandiĝis, kaj la societo nombris pli ol 30?00 librojn kaj pli ol 300 specojn da gazetoj. Lia societo servis 8:00-22:00 kaj estis senĉese frekventata. La vizitantoj povas trovi bezonatajn librojn en la kolekto sur la dekoj da librobretaroj. Mastroj de entreprenoj ŝatas legi librojn riĉajn je ekonomiaj informoj, studentoj interesiĝas pri kulturaj kaj filozofiaj libroj, iu pentristo trovis ŝatatan "Skulpturon de la mondo"... Wang Hualin multe atentis iun hazardludemulon. Li ofte rekomendis al tiu legindajn librojn kaj fine sukcesis turni lin en legemulon. Tiu diris al siaj kunludantoj, ke li adiaŭis hazardludon kaj trovis legadon plej plezura. Wang Hualin prizorgas anka?kamparanojn en foraj montoj. Li ofte sendas al ili librojn pri agrikulturo.

Lian legoĉambron frekventis geknaboj en vintraj kaj someraj ferioj. Wang estis ĝoja kunesti kun la infanoj. Li rigardis sin ankora?instruisto kaj respondis ĉiujn iliajn demandojn. Li aranĝis kunsidon por ke la infanoj povu interkomuniki. La lernantoj tre amis la lokon kaj skribis en la not-kajero: "Mi volas legi 'Elementlernejan Matematikan Konkurson'." "Bonvolu havigi pli da gazetoj pri pilkoludo!" Wang Hualin ĉiamaniere kontentigis iliajn postulojn . Li neniom tediĝis de tio kaj diris, ke lia celo estas: Unuanime servi al la legantoj, por ke ili unuanime legu. Li planis, ke en la 2000-a jaro lia legoĉambro grandiĝos ĝis l?00-kvadratmetra kaj lia librokolekto nombros 300?00 ekzemplerojn. Krome li planis anka?apliki mikrokomputeran administradon kaj establi surretan legadon, por ke la loĝantoj de Meishan pli multe sciu la eksteran mondon.