Zhongguancun ?elektrona strato

Teksto de LI XIA

fotoj de HUO JIANYING

Anta?la 80-aj jaroj Zhongguancun estis ordinara strato en nordokcidento de Pekino. Ĉar la loko estas proksime al la Pekina Universitato kaj Qinghua-universitato, sciencistoj kaj teknikistoj ĝin frekventas kaj establiĝis aroj da altteknikaj kompanioj. Dank' al tio Zhongguancun ekhavis rudimentan formon de elektrona strato. Poste komputilaj vendejoj aperis unu post alia ambaŭflanke de la strato kaj la loko fariĝis vera elektrona strato.

En la 90-aj jaroj iuj mondfamaj komunikaj kompanioj, kiaj INTEL, MICROSOFT, IBM, COMPAQ kaj CHP, establis siajn filion, agentejon kaj trejnejon tie. Tio forte antaŭenpuŝis ĉinan komputilan industrion, kiu maturiĝis iom kaj iom kaj ekhavis siajn proprajn produktaĵojn kun famaj markoj, kiaj LEGEND, FOUNDER, GREAT WALL kaj STONE. Zhongguancun fariĝis la plej granda merkato de ĉinaj kaj alilandaj elektronaj produktaĵoj.