Hejmloko de grandaj pandoj

Teksto kaj fotoj de GUO SHI

Grandaj pandoj estas raraj mamuloj, kiuj vivas en arbaroj de ĉinaj provincoj Sichuan, Shaanxi kaj Gansu. Nun troviĝas nur 1?00 sovaĝaj grandaj pandoj. Por eviti pereon de tiuj "vivaj fosilioj" oni ne nur protektas la arbarojn, sed anka?esploras regulojn de ilia reproduktiĝo.

En la 80-aj jaroj, pro tio, ke periode velkadis bambuoj de Wolong-Naturparko de Grandaj Pandoj en Fengtong-vilaĝo, Sichuan-provinco, malsataj grandaj pandoj iris en vilaĝojn por serĉi manĝaĵojn. Tiaokaze vilaĝanoj ĝoje manĝigis ilin kaj portis la malsanajn al la Ĉina Esplora Centro por Protekto de Grandaj Pandoj. La loĝantoj pace vivas kun la grandaj pandoj.

En la centro nun vivas 26 grandaj pandoj, naskitaj ĉefe en ĝardenoj. Sciencistoj faras ĉion eblan por akomodi ilin al sovaĝa vivmedio por ke ili kiel eble plej balda?revenu en la naturon.