Kie la mono plej valoras?

de XIE WEN

EN Ĉinio la ekonomiaj kondiĉoj en diversaj lokoj estas malsamaj, tial diferencas la prezo de varo. Enketo pri konsumado en 9 urboj diras, ke por aĉeti ion saman, oni elspezas 100 juanojn en Ŝanhajo, 84.1 juanojn en Pekino kaj 119.5 juanojn en Kantono.

La?statistiko, en Kantono, ĉemara suda urbo, la prezo estas la plej alta, kaj evidente la valoro de mono estas malpli granda ol tiu en la aliaj urboj. Por sama vivbezono en Kantono oni konsumas 100 juanojn, en Ŝanhajo 84 juanojn kaj en Harbin nur 64 juanojn. La prezo en Ŝanhajo estas iom malpli alta ol tiu en Kantono.

La prezo en Pekino, Xi'an kaj aliaj 3 urboj estas mezgranda. Konsumi 70-75 juanojn en tiuj urboj signifas konsumi 100 juanojn en Kantono, konsumi 84-90 juanojn en tiuj urboj signifas konsumi 100 juanojn en Ŝanhajo. La prezo en Shenyang kaj Harbin estas la plej malalta kaj la valoro de ilia mono estas pli granda. Konsumi 100 juanojn en Shenyang signifas konsumi 148 juanojn en Kantono kaj 124 juanojn en Ŝanhajo; Konsumi 100 juanojn en Harbin signifas konsumi 157 juanojn en Kantono kaj 131 juanojn en Ŝanhajo.

Malsamaj urboj havas malsamajn prezojn, tial la efektiva enspezo de urbaj loĝantoj ne estas egalvalora kiel ilia nominala enspezo. La prezo en Pekino estas relative malalta, tial la efektiva enspezo de ĝiaj loĝantoj estas la plej alta en la 9 urboj. Tamen la prezo en Kantono estas la plej alta, tial la enspezoj en Ŝanhajo kaj Kantono diferencas per 10%, sed ne per 20% kiel oni opinias.