Pentraĵo ?esprimo de amo en la koro

de PANG NAIYING

SINJORO Zhang Pu instruas pentradon en la pekina infanĝardeno Lantian (blua ĉielo). La infanoj vokas lin ne "instruisto", sed "avo". La intima voko tiel ĝojigis kaj tiklis lian koron, ke li fariĝis duoble pli tolerema kaj afabla. Do lia toleremo ofte kaŭzis petolaĵojn de la infanoj: kiam li estis telefonanta, petolaj knaboj a?metis en mineralan akvon diverskolorajn farbojn, por ke la akvo fariĝu "suko" de oranĝo, kokoso a?kratago, a?pentraĉis sur pordo, fenestro, planko kaj pura muro. Tiam anstata?koleri li nur ridetis, kaj atentigis la vartistinojn, ke anka?ili ne koleru. Li opinias, ke ĉiuj infanoj estas petolaj, kaj ilia naturdotita talento ofte naskiĝas dum ilia petolado.

Li tre amas tiujn infanojn. Parolante pri la "sukofarinto", li diris, ke li ekŝatis tiun jam je la unua vido, ĉar la knabo petis lin seriozmiene: "Avo Zhang, memoru min, mia nomo estas Wang Yichen." La knabo povas bone esprimi sin kaj havas belan voĉon. Li plej ŝatas pentradon kaj ĉiam pentras kun pasio.

Sed la same petola Malgranda Drako estis "malakceptita" de la avo. Li diris, ke li akceptos nur unu el la du ĝemeloj. Granda Drako naskiĝis je unu minuto pli frue ol la frato. La "pliaĝa frato" tre amis sian frateton. Amba?estis fervoraj helpi la instruiston, sed ili ofte fariĝis "terurknaboj", kiam ili "alianciĝis". Jen pro tio la avo akceptis nur unu el la fratoj. Do Malgranda Drako ofte venis enrigardi en la pentroĉambron kun envio: "Avo Zhang, mi volas rigardi, kiel iras la pentrado de mia frato." Fakte li tre ŝatis pentri. S-ro Zhang ridis, ĉar li "malakceptis" Malgrandan Drakon ĝuste por altiri lin al pentrado. Malgranda Drako eniris en la pentroĉambron, jen ĝustigis la pentroplaton de la frato, jen helpis lin en farbouzado, kaj fine li mem ensorbiĝis en pentradon. Same kiel la pliaĝa frato, Malgranda Drako tre ŝatis bestetojn. Lia pentraĵo "Elefanto" impresis per forta tridimensia dispozicio kaj infana imago. Anka?Granda Drako estis talenta en pentrado. Li pentris "Semi sunojn" inspirite de infana kanto: "Mi havas belan deziron, ke mi povos semi sunojn post plenkresko. Unu semo jam sufiĉas, ĉar multajn fruktojn ĝi donos. Unu el ili mi donacos al Antarkto, la duan al Arkto, la trian ni uzos en vintro, kaj la kvaran en nokto, tiel ke ĉie kaj ĉiam en la mondo estos varme kaj hele..." La infanoj tre ŝatis la kanton, kaj precipe Granda Drako. Li diris, ke sunlumo estas sepkolora, tial la suno sur lia papero estis sepkolora.

Knabineto Lin Mi ne estas parolema, sed kiam ŝi ekprenis plumon, ŝi ĉiam penis rakonti sian intencon al vartistino kaj kamaradoj. Aprile de l998 El Popola Ĉinio okazigis la Unuan Internacian Konkurson "Verd-stela Pokalo" pri Infanaj Pentraĵoj kaj Fotografaĵoj" kaj ŝia pentraĵo "Unuiĝu ĉirka?la verda stelo" akiris oran premion. Anta?pentrado s-ro Zhang diris al la infanoj, ke verda stelo estas simbolo de Esperanto kaj de vivo. Esperantistoj amas pacon kaj deziras amikiĝi al ĉiuj popoloj de la mondo por kune progresi. Kaj la knabineto pentris grupon da blankaj kolomboj kaj verdajn stelojn ĉirkaŭantajn grandan verdan birdon. La birdo flugas kun olivbranĉo en la beko kaj knaboj sur la dorso. Ŝi diris al la avo, ke oni povas rigardi la grandan birdon kolombo de la paco a?Ĉinio, ĉar la teritorio de Ĉinio similas al birdo. Ĉe tio s-ro Zhang rememoris, ke antaŭe ŝi pentris "Tri kokojn" kaj li demandis ŝin, kial ŝi pentris tion. Ŝi respondis, ke ŝi ŝatas tion kaj ŝi naskiĝis en koko-jaro. Nun Lin Mi havas pli vastan spacon por sia imagipovo. S-ro Zhang demandis ŝin: "Kien flugas la verda birdo?" Post momenta pripenso ŝi pentris sunon supre dekstre sur la papero: "Ĝi flugas al la suno por vojaĝi en la kosmo." "Ĉu ĝi portas nur ĉinajn infanojn?" "Kune flugu la tutmondaj infanoj!" Ĉe tio aperis sur la birdo geknaboj en diversaj haŭtkoloroj. Kaj ŝi diris, ke la flavhaŭta knabineto estas ŝi.

La infanoj havas mirindan imagipovon, sed s-ro Zhang volas, ke ili pensu pli profunde, opiniante, ke iniciatemo estos utila al ili en multaj flankoj en la estonteco. S-ro Zhang diris, ke Lin Mi estas facile inspirebla, kio dependis de ŝia lernado de pianludo, danco kaj kanto. Ŝia patrino, kuracistino, faris antaŭnaskan edukadon ofte aŭskultante muzikon, vizitante galerion de pentraĵoj. Krome ŝi vizitis kurson de infana psikologio. Ŝi ricevis filinon kvietan sed viglan je aŭdo de muziko. Kiam la infano estis dujara, ŝi subite diris al la patrino: "Ĉu mi pentru por vi?" Ŝi pentris malgrandan homon, asertante, ke tio estas modelino. La patrino bone konservas la pentraĵon. Ŝi diris, ke ŝi ne devigas la filinon fariĝi pentristino, sed ŝi volas, ke la filino estos bone klerigita en ĉiuj flankoj kaj havos bonajn kvalitojn. Estas kruele tro frue puŝi la infanon sur profesian vojon. Ŝi diris anka? ke en ferioj ŝi sendos la filineton al kurso de uŝu-o, ĉar ŝi estas tre malforta.

Infanoj, kiuj aspiras al kreado, estas absorbiĝemaj en pentrado. Sed kiam ili ne trovas objektojn por pentri, ili ofte montras malpaciencon. Ekzemple knabo Wang Fan, kiu multe pentras, foje demandis: "Avo Zhang, kion mi pentru plu?" S-ro Zhang do diris al la infanoj, ke oni pentru ne sole la?imago, sed anka?la?observado de la konataj realaĵoj. Ĉiun lundon li postulas, ke la infanoj rakontu, kion ili vidis en la lastaj sabato kaj dimanĉo. La infanoj konkure rakontis kaj estis multe inspiritaj de tio. Knabo Cui Haofu diris, ke li televidis reklamon pri minaco de poluo de maro al la fiŝoj, li do pentris "Ĉe mi ne estas poluo". Por pruvi, ke lia akvo estas pura, li pentris multajn fiŝojn kaj balenon kun kelkaj idoj en la ventro. Li diris, ke anka?homoj, same kiel la fiŝoj, ne havos idojn, se ili vivos en poluita medio.

Temo pri poluado inspiris Wang Fan. Li diris, ke li tre abomenas fumadon de la patro, ke li kaj lia patrino ofte petas la patron eldomiĝi, kiam li estas fumanta. S-ro Zhang demandis: "Ĉu fumado ekstere ne poluas la medion?" Post momenta silento Wang Fan diris: "Fumado poluas la medion de ni ĉiuj." Li do pentris "Ne fumu plu", en kiu estas fumanta pipo, nigraj lipoj kaj gorĝo, ruĝaj manoj fariĝantaj grizaj, kaj supre estas fumanta plezurŝipo, kies fumo nigrigis la marakvon de Beidaihe, fama strando por somerumado. Apud la pipo estas granda boto, pri kiu Wang Fan diris, ke li volas surtreti cigaredojn de ĉiuj homoj. Multaj el la infanoj vizitis Beidaihe, kaj ili ĉiuj volas pentri pri ĝi. Kaj s-ro Zhang diris: "Vi povas pentri ĝin, sed pri malsamaj pejzaĝoj." Knabo Zhou Weihao pentris "Nian mondon": prosperaj arboj ombras vilaojn, multaj birdoj dancas kune kun infanoj. Li diris, ke estas birdoj, se estas arbaro. Ye Yan pentris marbordan pejzaĝon de Beidaihe: supre estas vigla trafiko kaj altaj domoj, sube estas blua maro, marfundo ornamita per ĉielarko, diversaj bestoj kaj vegetaloj en akvo... Li diris, ke sur la tero estas tro brue, ke nur sur marfundo estas kviete. Li diris anka? ke li konstruos infanan domon sur la marfundo, por ke la kamaradoj povu rigardi la belan marfundan pejzaĝon en kristale travidebla domo de la maro.

Pasio de kreado originas de amo. S-ro Zhang esperas, ke ĉiuj infanoj estos amoplenaj. Li opiniis, ke la solinfanoj estas superŝutitaj de amo, sed mankas al ili amo al la mondo kaj al la medio de la homaro. Oni devas fari al ili mediologian edukadon ĉe ilia infaneco, ke ili atentu bagatelaĵojn tuj ĉe si. Jen kial li ofte atentigis al la infanoj, ke ili ŝparu paperon kaj farbojn, ĉar paperfarado konsumas lignon kaj produkto de farboj poluas la medion. Li atentigis anka? ke la infanoj bone zorgu la veston dum pentrado, ĉar vestolavado bezonas akvon, dume al la tero jam minacas manko de akvo. Kaj la infanoj ĉiuj portis bluzon dum pentrado.

Bone efikis lia edukado. La infanoj montris sian amon al la naturo ne nur sur papero, sed anka?en ago. En iu ĵaŭdo la du Drakoj estis irantaj al zoo kune kun la patrino. Survoje Malgranda Drako subite rememoris, ke tiutage li estas deĵoranto, kaj petegis la patrinon porti lin al la infanĝardeno. Foje en buso kvietema knabineto Lin Mi akre kritikis iun plenkreskulon, kiu ĵetis ion eksteren tra la fenestro. Tiu hontiĝis kaj tuj petis pardonon.