Proksimiĝi al Meili-neĝmonto

En junio 1995 iu turisto el Singapuro vizitis Diqing-altebenaĵon en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Li estis fascinita de la bela pejzaĝo: blanka neĝmonto, senlima herbejo, maro de floroj, pompaj kaj misteraj temploj, pitoreska valo, originalaj moroj de tibet-nacianoj. Ĉio ĉi rememorigas pri Shangrila, kiun en multaj jaroj oni serĉadis. Ĉiuj interesatoj pri Shangrila nun fiksas sian rigardon sur Diqing.

En la tibeta lingvo Shangrila signifas "sanktejon". En 1933 brita romanisto James Hilton menciis "Shangrila" en sia romano "La perdita horizonto" pri efektivaj okazaĵoj. Lia libro rakontas, ke tri amikoj de diplomato veturis per aviadilo, kiu pro akcidento devigite surteriĝis en mistera valo ĉirkaŭita de neĝmontoj. Helpe de lokanoj ili rekuniĝis kun siaj familianoj. Sed poste ili neniel povis retrovi la lokon kaj memoris nur ke la lokanoj nomis ĝin Shangrila. La libro tiel priskribas ĝin ?blua plataĵa lago, belaj temploj, viglaj urbetoj, harmoniaj popoloj, kunfanditaj religioj kaj diversaj kulturoj. Jen loko fora de profitemo kaj trompo, lando de kvieto kaj paco.

En la Dua Mondmilito usona aviadilo falis en Diqing, la pilotoj estis savitaj de lokanoj kaj kuracitaj en templo. Ili restis en Diqing pli ol unu semajnon kaj estis fascinitaj de la religia etoso, bela pejzaĝo kaj kvieta vivo. Ŝajne ili retrovis la "perditan horizonton".

De ĉi tiu numero, kune kun la legantoj ni eniros Diqing-altebenaĵon por viziti la neĝmontojn, valojn kaj templojn, sperti la naciajn morojn, sanktecon kaj misteron kaj serĉi la sopiratan Shangrila.

La Red.

de CHENG WEIDONG

ĈE la limo de Yunnan kaj Tibeto majestas Meili-neĝmonto, kiu estas la ĉefa el la 8 diaj montoj en la tibet-nacia regiono. Ĝi estas la unua celloko de nia karavano por serĉi Shangrila.

MISTERA NEĜMONTO

Meili-neĝmonto nomiĝas anka?Monto Princo. Ĝi altas super la marnivelo je 6?40 metroj. Ĝia ĉefa pinto Kagebo estas ankora?ne surgrimpita de homoj. Najbare de ĝi staras alia neĝmonto Miancimu, kiun la lokanoj rigardas kiel edzinon de Kagebo. Ĉiujare venas tien amasoj da homoj, inter kiuj multas religiuloj de la tibeta budhismo.

Tamen, ŝajne Meili-neĝmonto estas ĉiam kaŝita de nebulo, nur malmultaj vidis ŝian vizaĝon. Iu loka tibet-naciano diris, ke en 1989 Banĉen Erdini la 10-a venis tien. Je la komenco la neĝmonto kaŝiĝis en nebulo kaj nuboj, sed kiam Banĉen-lamao komencis preĝi, forflugis la nebulo kaj nuboj kaj Kagebo montris sian aspekton. Dekkelkajn minutojn poste, ĝi refoje kaŝiĝis.

Ju pli ĝi aspektas mistera, des pli oni deziras koni ĝin. En 1991 la Komuna Montgrimpa Teamo de Ĉinio kaj Japanio kun 17 membroj intencis surgrimpi Meili-neĝmonton. Granda lavango atakis ilin. Iliaj revoj kaj korpoj restas ĉiam sur Meili-neĝmonto, kaj ĉi tiu en la koroj de homoj estas iom emocia.

VILAĜO ĈE LA NEĜMONTO

Sub Kagebo estas senlima glacikampo, kiu estas tre rara nuntempa glacikampo en loko ne alta super la marnivelo, en ne alta latitudo kaj kun iom alta temperaturo. Ĝia "neĝlango" etendiĝas ĝis loko je 2?00 m super la marnivelo. La?mito, Kagebo estis loka dio de Deqin-gubernio en Diqing, poste ĝi sin turnis al tibeta reĝo Gesar kaj iĝis protekta dio de la regiono.

Meili-neĝmonto apartenas al Deqin-gubernio. Por proksimiĝi al la monto, ni ekveturis al Deqin de Zhongdian, ĉefurbo de Diqing. La distanco de 180 km postulis 5 horojn da aŭtoveturo ?estis zigzaga montvojo kaj neĝmonta pasejo je 4?00 m super la marnivelo. Ni gaje babilis, ĝuante belajn pejzaĝojn kaj freŝan aeron, kaj neniu el ni sentis lacon.

Nia aŭto forlasis la gubernian urbon Deqin kaj ni jam vidis la neĝmonton, sed la distanco estis sufiĉe longa. Ĉina proverbo diras: "Monto videbla estas ŝajne proksima, sed post kurado al ĝi ĉevalo mortas pro lacego." Ni veturis per aŭto, sed ne per ĉevalo, tamen iom ekster la gubernia urbo ne plu estis aŭtovojo, do la aŭto fariĝis senutila.

Ni ĉiuj devis piediri. Apude fluas Lancang-rivero, tre fama en suda Ĉinio. Tondras la kota fluo kun ŝtonoj kaj arbobranĉoj. Ni spiregante grimpis la?la montvojeto ĉe la rivero. La tagmeza suno kruelis por montri al ni, kio estas transviolaj radioj sur la altebenaĵo. Kvar horojn poste, ĉe la sunsubiro ni venis al la vilaĝo Yongming piede de Meili-neĝmonto.

Ĉiuj vilaĝanoj estas tibet-nacianoj. Ili loĝas en lignaj domoj. Ni ekscitiĝis pro la klara kaj malvarma akvo el la neĝmonto kaj multe trinkis. Post iom da ripozo ni promenis en la vilaĝo kaj vidis fruktarbojn. Estis aŭtuno, sezono de rikolto, la afablaj kaj gastamaj tibet-nacianoj ĉirkaŭis nin, donacis al ni ĵus rikoltitajn pomojn, granatojn?

Nokte, la vilaĝanoj prezentis al ni naciajn dancojn kaj kantojn ĉe la tendarfajro. En belaj tibetaj roboj ili bonvenigis nin. Ili gaje ludis kiel en festaj tagoj ĝis la noktomezo.

Ni dormis en hejmoj de la vilaĝanoj. Mi kuŝis sub varma litkovrilo, flarante la aromon de pomoj apud la lito, rigardante la lunon kaj stelojn tra la fenestro. Mi unuafoje spertis tian pastoralan vivon.

MI VIDIS LA DIAN MONTON

En la sekva mateno ni ekiris kun steloj.

Ni marŝis en primitiva arbaro. Ju pli alten ni grimpis, des pli mallarĝiĝis la vojo. Mi prenis branĉon kiel apogilon. Je la 10-a horo matene, ni atingis la templon Princo ĉe la piedo de Kagebo. Kvankam malgranda, ĝi estas nepre vizitata de la piaj religiuloj, pilgrimantaj al la dia monto.

Post ripozeto en la templo, ni ekiris al la glacikampo. En bruego de lavango kaj glacisplitiĝo, ni singardeme surgrimpis la glacikampon, kun multaj truoj, fendoj kaj sulkoj, iuj e?tre profundaj. Por plua grimpado necesis taŭgaj iloj.

Por garantii nian sekurecon, la lokanoj admonis nin ĉesigi la grimpadon. Kun bedaŭro ni retiriĝis. Tamen ni estis tre kontentaj. Ni ne surgrimpis la neĝmonton, sed Kagebo kaj Miancimu montris sian imponecon ?tiam foriris nebulo kaj nuboj. En la okuloj de la lokanoj ni estis la plej feliĉaj.