Maljunuloj de Ĉinio

Fotoj de WANG ENPU

Enketo montras, ke averaĝa vivdaŭro de la ĉinoj pli kaj pli longiĝas. Stabileco de la vivo estas unu el la faktoroj longigantaj vivdaŭron. Nun Ĉinio havas 120 milionojn da pli-ol-60-jaraj maljunuloj. La maljuniĝo de la socio estas multe atentata de la instancoj.

Granda parto de la ĉinaj maljunuloj estas prizorgataj de siaj gefiloj. Lastajn jarojn oni establis multajn maljunulejojn kaj maljunulajn apartamentojn. Ilia vivtenado estas pagata de ili mem, iliaj posteuloj kaj la socia asekuro.

Registaraj instancoj kaj entreprenoj establis amuzejojn por emeritoj, kie maljunuloj povas la?siaj gustoj fari pentraĵojn, kaligrafaĵojn kaj metiartaĵojn, ludi ŝakon, tablotenison, bilardon ktp. La ĉinaj maljunuloj ne bezonas zorgi pri sia vivtenado, sed multkolorigi sian maljunecon.