Pli bona vivmaniero

Mi volus scii, kiel vivas kaj amuziĝas ĉinaj infanoj.

NOVIKOVA GALINA (Rusio)

de XIANG HONG

XINRAN saltadis jam 20 minutojn sur somiero kaj nevole foriris post foja-refoja urĝado de la patrino. La vintra suno estis ne tiom varma, sed ŝi jam ŝvitis tutkorpe kaj la patrino portis ĉiujn vestojn, kiujn ŝi demetis. La patrino helpis al ŝi ŝanĝi la veston malsekiĝintan, admonante al ŝi streĉi la atenton en la kurso. Malzorgeme kapjesante, Xinran unuspire eltrinkis duonskatolon da kokakolao. Poste ŝi eniris en la klasĉambron kun kontento.

Estis posttagmezo de sabato. Xinran vizitis duhoran kurson de kaligrafio en geknaba palaco. Ŝajnas, ke por la sesjara infano la saltado sur somiero estas multe pli altira ol kaligrafado. Ŝia patrino, staranta inter la gepatroj de la aliaj infanoj en la malantaŭo de la klasĉambro, vidis, ke la kapo de Xinran pli kaj pli malleviĝis e?ĝis la tablo kun peniko, tuĉo kaj papero. Kaj la instruisto estis montranta premiitajn verkojn de siaj antaŭaj lernantoj, sed la patrino de Xinran zorgis, ĉu Xinran povas persisti en la kurso duhora ĉiusemajne por du monatoj.

Xinran kreskas tute same kiel aliaj samaĝuloj. Kiel solinfanoj ili ekĝuis apartan prizorgon, kiam ili estis ankora?en la ventro de la patrino. Anta?la aĝo de 2-3 jaroj ili estas flegataj de la geavoj a?vartistino. En la aĝo de 3-5 jaroj ili vivas en infanĝardeno por ricevi klerecon kaj lerni, kiel vivi en kolektivo. La ĉinaj geknaboj plejparte ricevas unujaran propedeŭtikon anta?ol eniri en elementan lernejon. Tamen pli kaj pli multaj gepatroj ne plu kontentiĝas pri edukado nur en infanĝardeno kaj lernejo. Semajnfine la infanoj vizitas, krom amuzejo, anka?geknaban palacon a?lernas ĉe familia instruisto pri dancado, pentrado, komputorado kaj ludo de diversaj muzikiloj la?la volo de la gepatroj, kiuj pensas, ke en la 21-a jc. konkuro pli kaj pli intensiĝos, kaj volas, ke la infano penadu hodia?por posedi pli da fakaj scioj kaj kapabloj kaj havi pli da ŝancoj. Kiam plejparto de la familioj tiel faras, oni timas, ke perdiĝos la estonteco de la infano, se oni ne faras la samon. Tamen la patrino de Xinran preferis, ke ŝi senzorge vivas, ol ke ŝi pene lernas ian specialan kapablon. Pro tio, tuj kiam ŝi lernis en la unua klaso, la patrino partoprenigis ŝin en la kurso de kaligrafio, esperante, ke ŝi konservos ion tradician en la komputora epoko. Vidinte ŝian senviglecon en la kurso, la patrino timis, ke ŝia deziro malfacile realiĝos.

Poste, ŝajnis, ke Xinran trovis plezuron en la kurso de pentrado. Ŝi estis ĉiam ĝoja viziti la kurson kaj e?petis, ke oni konduku ŝin por pentri en la naturo.

Kian vivon bezonas la infanoj? "Ni ne volas la ĉielon malpurigitan de sciencaj ludoj, nek fariĝi komputoraj infanoj pro viaj inventoj", tio estas la kantoteksto, kiu multe plaĉis al la patrino de Xinran. Ŝi kaj ŝia edzo neniam devigis sian filinon lerni tion a?alion. Kvankam kullturi multflankajn talentojn estas bona afero, tamen se tio deŝiras la ĝojon de la filino en ludado, ili preferas forlasi tion. Anka?la ĉina eduka departemento alprenis rimedojn en la lastaj jaroj por malpezigi la ŝarĝon de la lernantoj de elementaj kaj mezgradaj lernejoj. Krom akompani la filinon sin distri en geknaba palaco kaj amuzejo, dum feriaj tagoj ili anka?ofte faras montogrimpadon en antaŭurbo. Vidante, ke la filino laŭplaĉe pentras sur la desegnotabulo, interparolante kun fazanoj kaj leporoj, kiujn ŝi imagis, la gepatroj pensis, ke la ĝojo de ses-jara infano devas esti tia.

Nun la ĉina registaro donas pli grandan atenton al la kreskado de la infanoj, la lokaj registaroj starigis komisionon pri laboro por virinoj kaj infanoj kaj la "Leĝo por protekti neplenaĝulojn" publikigita en 1991 defendas la rajtojn de la infanoj pri vivo, sano kaj disvolviĝo. Krome, la ĉina socio jam ellernis trakti per matura animstato tiun generacion de solinfanoj. Anta?dekkelkaj jaroj la solinfanoj rigardataj kiel malgrandaj reĝoj estis tro dorlotataj. Vidante, ke la elspezo de la infano konsistigas 1/3 de la totala enspezo de la familio, oni ekpensis, ke por la infanoj eble ne sufiĉas nur la posedo de materialoj kaj kapabloj, sed pli gravas la lernado de pli racia kaj sana vivmaniero. Sociologoj montris, ke oni devas havigi al la infanoj modernan konscion de egaleco, toleremo kaj kreado kaj komprenigi al ili, ke la homaro kaj la naturo devas kunekzisti.