Mi komercas per Esperanto
Antaŭe, kiam ni prezentis ĉinajn esperantistojn en tiu rubriko, ni senescepte tuŝis ilian studadon kaj uzadon de Esperanto. Ĉi-foje ni konigas alian ĉinan esperantiston Ĉielismo Von (Wang Tianyi) kiel sukcesan ekzemplon fari Esperanton profitiga. La?nia peto li rakontis al ni sian Esperanta karieron. Eble lia historio donos al ni edifon.
La Red.
de Ĉielismo Von
EN 1957 mi naskiĝis en laborista familio en la orienta antaŭurbo de Xi'an, Shaanxi-provinco. Mia patro estis ĉarpentisto. En 1974 mi finis lernadon en mezlernejo kaj eniris en fabrikon, kie mi laboris preska?20 jarojn. Dum tiu tempo mi edziĝis kaj ekhavis filinon. Anka?mia edzino estas laboristino kaj nia filino vizitas mezlernejon. Nun mi estas respondeculo de la Esperanto-Asocioj de Shaanxi-provinco kaj Xi'an, estrarano de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo kaj delegito de SAT en Ĉinio. En mia juneco Esperanto donis al mi multajn belajn rememorojn.
KONTAKTIĜO KUN ESPERANTO
Vizaĝe al la historia turnopunkto de la reformado kaj pordomalfermo en Ĉinio en 1978, mi sentis kaj ĝojon kaj konfuzon. Mi estas idealisto kaj ĉiam plena de fido al la vivo. Mi amis literaturon kaj lingvojn, do mi memlernis dum laboro.
Iutage mia kuzino diris al mi, ke ŝian malgrandan librovendejon vizitis maljunulo, propagandanta Esperanton. Post nelonge la maljunulo funkciigis Esperantan kurson apud la librovendejo. Multaj homoj aliĝis al la kurso, anka?mi konsilis al du el miaj kolegoj lerni kune kun mi. Ni estis fervoraj por la lernado, sed rifuzitaj de la instruisto pro la limigiteco de la klasĉambro.
Ni insistis. Komence ni lernis starante ekster la ĉambro ĉe fenestroj. Poste iuj forlasis la lernadon, kaj ni povis lerni starante malantaŭe en la ĉambro. Post nelonge ni havis sidlokojn. Venis frosta vintro, restis nur dekkelkaj kursanoj. Anka?miaj kolegoj ĉesis lerni, sed mi ne.
Mi finlernis elementan lernolibron post unu monato. Mi ne havis Esperantan vortaron, mi do prunteprenis kaj mane kopiis ĝin. La instruisto laŭdis min. Li diris, ke oni povas bone lerni Esperanton, nur se oni prenas ĝin kiel karieron. Tiam mi ne tute komprenis liajn vortojn, ĉar mi estis ankora?juna kaj Esperanto ne estis sola elekto por mi.
UNUA RENKONTIĜO KUN FREMDLANDA ESPERANTISTO
Ĉu Esperanto havas praktikan valoron? Por esperantistoj, kiuj vivas en fabriko a?vilaĝo, kiel mi, tio ĉiam estas reala problemo. Kompreneble estas preska?neeble, ke oni plibonigas la vivon nur per Esperanto. Tiam mi nur deziras interparoli kun alilandaj samideanoj en Esperanto. Kiam mi parolis kun Geoffrey Sutton, la unua fremdlanda samideano, kiun mi renkontis, mi kvaza?surdulo nenion komprenis, kvankam mi flue parolis. La kaŭzo estis, ke mi nur parkere lernis, sed ne praktikis la lingvon en la ĉiutaga vivo.
GVIDI ESPERANTAJN KURSOJN
Mi lernis Esperanton pli frue ol miaj samaĝuloj, sed nur en 1983 mi komencis senpage instrui Esperanton en teknika lernejo de la fabriko. Tiam estis nur iom pli ol 30 kursanoj. Mi prenis Esperanton kiel mian ĉefan karieron. Mi gvidis multajn kursojn kun preska?1?00 lernantoj.
ESPERANTO NE RESTU SURBUŜE
Mi tre atentas praktikadon de Esperanto en la socio, kiu profundigas amikecon, riĉigas sciojn kaj etendas propagandon de nia lingvo. En 1984 Esperanto konatigis min kun s-ro Nomura Tadacuna de akvoproduktaĵa instituto en Kumamoto, Japanio. Kiam li vizitis Ĉinion en 1987, ni petis lin rigardi fiŝejon por interŝanĝi spertojn pri fiŝbredado. En la sekvanta jaro mi skribis al li, ke li liveru avangardan teknikon tiurilate. Pro la abundeco de termofontoj ĉe montoj en Xi'an-regiono, oni enkondukis teknikon kulturi molŝelajn ĥeloniojn en varmeta akvo, kiu tiutempe estis avangarda kaj altiris la atenton de akvoproduktejoj en kaj ekster la provinco. Krom doni teknikajn informojn al konsultantaj entreprenoj, mi anka?helpis la registaron de Chang'an-gubernio en Shaanxi-provinco investi konstruadon de eksperimentejo de molŝelaj ĥelonioj en la termofonto Beida norde de Qinling-montaro. S-ro Nomura Tadacuna tri fojojn venis al Xi'an por tiu esplorado. Dum lia vizito ni aranĝis aliajn fakajn interŝanĝojn, ekzemple kiel solvi la problemon de maskliĝo de tilapio (Tilapia Mossambica). Nun la eksperimentejo multe pli grandiĝis. Kiam ni denove vizitis ĝin, la veteranaj laborantoj ankora?memoras tion, kion ni esperantistoj faris por ili.
TURNOPUNKTO EN LA VIVOVOJO
La jaro 1994 estis turnopunkto de mia vivovojo. Post pli-ol-dek-jara praktikado de Esperanto mi konsciis, ke Esperanto restos utopio, se ĝi ne estos aplikata en tiu a?alia fako. Ĉu Esperanto havas praktikan valoron? Jes. Do mi senhezite eksiĝis por efektivigi ĝian praktikan valoron. Tiam mi ne havis monon, nur profundan amon al Esperanto. Mi bone konis la Esperantan movadon en kaj ekster Ĉinio. Mi ne memoris, kun kiom da esperantistoj en- kaj eksterlandaj mi korespondis. Tre multajn leterojn mi ricevis ĉiujare! Mi uzis ŝparitan monon por korespondado. Mi kredis, ke mi povas bone vivi en Esperantujo.
PROVO EN ESPERANTA TURISMO
Xi'an, faman antikvan urbon de Ĉinio, ĉiujare vizitis multaj en- kaj eksterlandaj esperantistoj. Mi aranĝis viziton de esperantistoj de Xi'an al aliaj lokoj por turismo a?Esperanto-kunveno. Foje mi aranĝis en Xi'an ĉinan simpozion pri Esperanto-turismo. Post 1994 mi vivtenis min per Esperanto-ĉiĉeronado. Mi akompanis eksterlandajn esperantistojn al diversaj lokoj de Ĉinio, inkl. gastigi ilin ĉe nacimalplimultanoj en Tibeto kaj Yunnan a?ĉe laboristoj kaj kamparanoj. Mi faris aliajn servojn por esperantistoj. La praktiko pruvis, ke mi povas tute vivteni min per Esperanto, kvankam mi vivas ne riĉe. Kompreneble oni ne povas fariĝi riĉega per iuj servoj por esperantistoj, kaj Esperanto-turismo nun ankora?ne estas tiom prospera. Foje ŝanco puŝis min sur la vojon komerci per Esperanto.
MI KOMERCAS PER ESPERANTO
Delonge mi faris internaciajn komercojn per Esperanto, kaj kelkaj el ili estis sukcesaj, sed ne grandaj. La?la nuna vidpunkto, anka?komerco per Esperanto devas iri profesie. Se oni profesie komercas per Esperanto, apliko de Esperanto en la internacia komerco sukcesos kaj disvolviĝos, kaj Esperanto ludos gravan rolon en la internacia komerco. Ekzemple mi negocis kun bulgara esperantisto-komercisto. Aŭtune de 1998 mi ekscitiĝis, kiam mi forsendis la okan 40-futan konteneron. La negoco estis plenumita tute per Esperanto. Mi volus demandi tiujn, kiuj opinias Esperanton sentaŭga: Kion signifas ilia "taŭgeco"? Antaŭe iu demandis min, ĉu oni povas fari negocon per Esperanto? Mi kapjesis. Kaj kiom da monsumo estis por negoco? Kelkdek mil juanoj (fakte mi troigis la sumon). Li kuntiris la nazon. Kaj nun mi pensas, ke 2 milionoj da juanoj certe meritas ilian atenton.
En 1998, kiam la ĉina internacia komerco sin trovis ne en tiel bona stato, miaj kunlaborantoj pri internacia komerco en Tongchuan estis laŭditaj de siaj superuloj. Oni diris, ke ili devas danki min, sed mi pensis, ke ili devas danki Esperanton. Nun ni komercas per Esperanto ne sole por vivtenado, sed anka?por disvolviĝo.