Al geamikoj esperantistaj

de LU JIXIN (Ĉinio)

Sopiras jen vi

ĦŞAl s-ro Günther Becker en Germanio

Sopiras jen vi verd-kamparon,
Sur kiu helas esper-ondo,
Zefiro kisas foliaron,
Sur kiu trilas birda ton' do.

Sopiras jen vi verd-arbaron
Sed sen milita sanga fronto.
Arĝenta luno plukas harpon
Ĉe kio trilas birda rondo.

Verŝante ĉien la teneron
Vi vadas tra nebul' kaj ondo,
Dissemas verdan la esperon:
Printempu, pacu nia mondo!

Bela renkontiĝo dramas

ĦŞAl s-ro Tom Arbo Hieg en Norvegio

Eble prujno sur-vang-hara
Jam forlekis pimpan junon,
La rigard' ne plu disverŝas
Jam romancon kiel luno.

Eble longe vi kutimas
Mute stari en vespero
Per rigardo sperta kombi
Ĝoj-malĝojojn sur la tero.

Sed amikon akceptante,
Via koro ree flamas,
Brilas la junec' denove.
Bela renkontiĝo dramas.

Suno nokte kaj matene

ĦŞAkrostike al s-ino Anna Joonas en Svedio

la ĉielo Altas, luno ekrigardas.
Naĝas mi en dolĉa gamo,
Nokta suno ?nobla amo.
ruĝa lumo Aldas, min zorgeme vartas.

Kiel ruĝa Artas! kiam tago startas,
Nubo flugas kun aklamo.
Nova suno ?viva flamo.
Bona koro Ardas, mi do bone fartas.

Vespera arieto

ĦŞPromeni kampe de s-ino Britta en Svedio

Kiom longas pado el ĝardeno?
Ni mezuru kune per promeno!

Pajloj disaromas en zefiro,
El spaliro glitas birda trilo.

Rampas jam obskur' sur kampo onda,
Pin' rimiĝas kun murmuro fonta.

Okcidente laca suno sinkas,
Sed la lasta flam' sin sorĉe svingas.

Oriente helas lun' ?spegulo,
Sur ĝi flosas jen nia figuro.

Oh, la svelta pado kiel kordo,
Mi leĝere plukas ĝin per kor' do.

Britta, en vespero poezia
Ravas min jam spaco idilia.