En tagoj kun japanaj esperantistoj (IV)

de WANG HANPING

INTERVJUO AL PROFESORO ABE KEN'YA

S-ro Lusin, granda moderna literaturisto de Ĉinio kaj subteninto de Esperanto, iam studis medicinon en Sendai, Japanio. Lia verko pri lia anatomia instruisto "S-ro Fuĵino" estis prenita en lernolibron de ĉinaj kaj japanaj mezlernejoj. Anta?mia vojaĝo al Japanio mi esperis koni la postsignojn de Lusin en Sendai, krom Esperantaj interŝanĝoj. Tion pensis anka?s-ro Nagase Yoshikatsu kaj zorgeme aranĝis la aferon.

En la sekvanta tago post kiam mi atingis Tokion, s-ro Kobayashi Tsukasa, esperantisto kaj verkisto, akompanis min fari intervjuon al profesoro Abe Ken'ya, fakulo pri studo de Lusin. Mi kaj s-ro Kobayashi Tsukasa interkonatiĝis en la 85-a Japana E-kongreso. Tiam li donacis al mi la de li kompilitan manlibron pri UK kun verda kovrilo. Estis interese, ke oni povos fari verdstelan flagon, se oni detondos kvinpintan stelon el interna paĝo kaj gluos ĝin sur la verdan kovrilon. En la interkonsentita horo ni alvenis al la literatura fakultato de la universitato Toyo, tie atendis nin prof. Abe Ken'ya kaj kelkaj liaj lernantoj. En la 70-aj jaroj prof. Abe Ken'ya komencis fari enketon pri kaj kolektadon de historiaj materialoj pri Lusin dum lia studado en Sendai. Li akiris ĝojigan sukceson. Li konigis al mi sian opinion dum studado pri Lusin. Dank' al tio mi pli profunde komprenis, kial Lusin sin turnis de medicina lernado al literatura verkado.

Anta?la adiaŭo prof. Abe Ken'ya petis Kobayashi kaj min rakonti iom pri Esperanto kaj E-movado al li kaj liaj lernantoj. Profitante de tiu okazo, s-ro Kobayashi Tsukasa propagandis Esperanton kaj donacis al prof. Abe Ken'ya la de li verkitan libron "Kio estas la 20-a jc. ?Marx, Freud kaj Zamenhof". Mi donacis al li "Ĉina Antologio", en kiu legiĝas verkoj de Lusin. Kaj prof. Abe Ken'ya reciprokis disertaĵaron "Memore al la 90-jariĝo de lernado de Lusin en Sendai". Reveninte en Pekinon, mi revidis prof. Abe Ken'ya en televida programero pri vizito de la ĉina prezidanto Jiang Zemin en Sendai.

PARTOPRENO EN KUNLOĜADO DE KANTO

Mi pasigis mian lastan nokton en Tokio ĉe s-ro Numata Ryokiti. Tio estas esperantista familio. En la pasinta somero s-ino Nakano Humiko kaj iliaj du infanoj partoprenis en la Montpeliera UK kaj s-ro Numata Ryokiti, tre okupita pro sia laboro, nur ilin sekvis pere de interreto. Tiuvespere, en interreto ni kune ĝuis E-programerojn dissenditajn de la Pola Radio kaj la plej novan numeron de EP? babilante ĝis profunda nokto.

En pluveto de la sekvanta mateno mi trajne veturis al Yatugatake por partopreni en la 18-a Kunloĝado de Esperanto-Ligo de Kanto. Irinte en Esperanto-Domon en Yatugatake, mi kvaza?hejmen revenis. Kiam mi atingis la domon, la aktivado jam komenciĝis. Malgra?malbona vetero, 20 esperantistoj ĉeestis la aktivadon.

Mi unue sekvis la kurson gvidatan de s-ro Reza Kheir-khah el Irano. Plurajn jarojn antaŭe li disvastigis Esperanton en suda Ĉinio kaj mi iam publikigis lian koncernan artikolon. Poste li venis en Japanion, daŭre aktivas en E-movado kaj eldonis son-gazeton "Najtingalo". Pasintjare li partoprenis en farado de Esperanta filmo "En somera vilao". Liaj kursanoj plejparte estis maljunuloj, kiuj lernis diligente kaj serioze. Kvankam ili lernis Esperanton nelonge, tamen ili ĉiuj scipovis konversacii Esperante. Funkciis anka?studa kaj diskuta E-kurso gvidata de s-roj Hori Jasuo kaj Mizuno Yoshiaki spertoplenaj en instruado. La kursanoj preparis artikolon anta?la aktivado kaj en la kurso ili faris studon kaj diskuton.

La vespera renkontiĝo estis enhavoriĉa kaj ĝojoplena. Talenta s-ro Hori Jasuo ludis ŝakuhaĉon kaj elmontris siajn fotojn faritajn en Francio. Liaj mirinda prezentado kaj humuraj paroloj vekis de tempo al tempo aplaŭdadon de la ĉeestantoj. Kaj ĉiuj kune kantis Esperantajn kantojn. La plej interesa estis diveno de famaj floroj de la mondo, mi 3-foje havigis al mi ŝancon kapti premion. Mi ege ŝatas la telefonan magnetan karton faritan memore al la 100-jariĝo de Esperanto. En la vespera renkontiĝo oni anoncis la aranĝojn por la 48-a E-Kongreso de Kanto kaj la 33-a E-Festo en Meguro, Tokio. Bedaŭrinde, tempo ne permesis al mi partopreni en tiuj aktivadoj.

VIZITO AL LA IAMA LERNEJO DE LUSIN

Post la 85-a Japana E-kongreso okazinta en Kanazawa s-roj Nagase Ikai kaj Aoki kondukis min al Fukui por viziti la antaŭan loĝejon kaj memorhalon de s-ro Fuĵino. S-ro Fuĵino naskiĝis kaj pasigis sian lastan temponen Fukui. En 1981, Fukui kaj Shaoxing, hejmloko de Lusin, fariĝis ĝemelaj urboj. En la memorhalo oni ekspoziciis grandan kvanton da fotoj kaj materialoj. Laboranto de la halo rakontis al mi multajn kortuŝajn aferojn en amika interkomunikiĝo inter la du urboj.

Post la Kunloĝado de Kanto mi forlasis Esperanto-Domon en Yatugatake kaj vojaĝis per ekspreso Shinkansen al Sendai, centra urbo en nordorienta Japanio. De 1904 ĝis 1906 Lusin lernis en la tiea medicina kolegio. La 19-an de oktobro, kiam mi atingis Sendai, ĝuste estis la 52-a datreveno de forpaso de Lusin. En la stacidomo de Sendai s-ro Gotou Humihiko min atendis kun la revuo EP?en la mano. Vidinte s-ron Gotou Humihiko, mi rememoris, ke li estis vigla en la 17-a Komuna Seminario de ĉinaj, japanaj kaj koreaj junuloj en Pekino pasintsomere. Ni venis en lian loĝejon, kaj li tuj ekokupis sin per aranĝo por la vespera renkontiĝo kun lokaj esperantistoj, post tio li funkciigis sian komputilon kaj prezentis al mi sian esploradon de Esperanto.

En la sekvanta tago mi, s-ro Gotou kaj prof. Matumoto Takasi, prezidanto de Sendai E-Societo, kune venis en la universitaton Tohoku kaj vizitis la ŝtuparan klasĉambron, en kiu Lusin sekvis la anatomian kurson gvidatan de s-ro Fuĵino. La antaŭa medicina kolegio ja fariĝis antaŭlonge parto de la universitato Tohoku. Tie staras monumento de la medicina kolegio kaj statuo de Lusin. En la universitata domo de historiaj materialoj kaj objektoj konserviĝas iuj objektoj kaj dokumentoj pri la restado de Lusin en la lernejo.

Posttagmeze ni vizitis la unuan loĝejon de Lusin en Sendai kaj la monumenton pri li ĉe la muzeo Sendai. La monumento konstruita en 1961 estis ĉirkaŭita de verdaj pinoj kaj sur la ŝtuparo anta?ĝi aromis freŝaj floroj, kiuj esprimis la karmemoron de Sendai-anoj pri Lusin kaj ilian sinceran amikecon al la ĉina popolo.