Diskuti ĉi tie, pri tutmondiĝo kaj paco

DE la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto, en Berlino okazos la 84-a Universala Kongreso de Esperanto. Frue ĝis la 31-a de januaro, al ĝi aliĝis 1?30 personoj el 54 landoj.

Kiam, Berlino festis en 1987 sian 750-an naskiĝtagon, la urbo spertis du solenaĵojn, unu en la okcidento kaj la alian en la oriento, kaj inter amba?oficiale okazis neniu kontakto dum tiu festo. Nur du jarojn poste, la muro disdividinta la festantojn, falis, kaj Berlino ekvidis sian ĝis nun lastan epizodon: tiun de la nova, reunuiĝinta ĉefurbo.

Kvankam en malnovaj dokumentoj la "duobla urbo" Berlino kaj Coelln unuafoje estis menciita en 1237, ĝi verŝajne ekzistas iom pli longe. Rapide ĝi kreskis al komerca kaj merkata loko. En la 17-a jarcento, sub la regado de princo Frederiko Vilhelmo, la urbo spertis antaŭe ne viditan ekonomian kaj kulturan prosperon.

En la fino de la 19-a jarcento (depost 1871), Berlino fariĝis la ĉefurbo de Germanio, kaj en 1900 vivis ĉi tie jam du milionoj da homoj.

En 1920 la "Granda Berlino" estis formita, kunmetita el sep urboj, 59 vilaĝoj kaj 27 bienaj distriktoj.

Evidente estas la detruo de la du mondmilitoj al ne nur la berlinanoj. Kaj la posta tiel nomata "malvarma milito" postlasis la faman muron 165 kilometrojn longan ĉirka?la okcidenta parto de la urbo. Nun la "muro" videblas nur en kelkaj lokoj, memorige, kaj por turistoj; la homoj miksiĝas, kvankam la diferencaj vivospertoj en la iamaj du partoj de la urbo ankora?longe havos efikojn.

La mezo de Berlino dum la 30-aj jaroj estis la placo Potsdamer Platz. Ĝi estis la placo kun la plej densa trafiko en Eŭropo, kaj sur ĝi staris la unuaj trafiklumoj. Dum la ekzisto de du germanaj ŝtatoj, ĝi dezertiĝis. Post la reunuiĝo de la urbo, estis vokitaj la plej famaj arkitektoj de la mondo, por denove havigi al Potsdamer Platz gravecon kaj lokon en la nova berlina centro. La Universala Kongreso trafos al bona tempo, ĉar multaj konstruaĵoj de la placo estos finkonstruitaj, kaj la unua vivo sperteblos. Pli okcidente, proksime de la lago Halensee estas nia kongresejo.

De multaj lokoj en la urbo videblas la 365 metrojn alta televida turo sur la placo Aleksanderplatz, kie vi ankora?renkontos la "ĉarmon" de la socialisma arkitekturo. Tamen Berlino ne nur konsistas el ŝtonoj kaj brikoj. Tute kontraŭe: ĝi estas la plej verda urbo de Germanio. En neniu alia urbo troviĝas tiom da enurbaj arbaroj, parkoj kaj lagoj. Preska?triono de Berlino estas verdo kaj akvo.

La urbo posedas okdek muzeojn, tri operejojn, plurajn koncertejojn kaj multajn aliajn interesajn lokojn por turistoj.

Frue en 1903, en Berlino fondiĝis la unua esperantista grupo. La preska?centjara historio de la Esperanto-movado de Berlino estis forte ligita al la politika kaj kultura evoluo de la urbo. Hodia?pluraj grupoj, diskonigaj iniciativoj kaj kursoj konsistigas la vervan esperantistan vivon en la germana ĉefurbo.

La temo de la kongreso "Tutmondiĝo: ŝancoj por paco?" certe en neniu alia loko estas pli taŭga por diskuto ol ĉi tie: pro la historio de Berlino kaj pro ĝia geografia situo, en la koro de Eŭropo, ĉe la iama limo inter la politikaj oriento kaj okcidento.

El la "Unua Bulteno"
de 84-a UK