El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Fremdlingva
Eldona kaj Distribua Buroo

de ZHANG QICHENG

NIA popola respubliko naskiĝis en 1949. En tiu jaro fondiĝis anka?la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo. Ĉi-jare estos la 50-a datreveno de la naskiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj anka?la 50-a datreveno de la fondiĝo de la buroo.

Efektive, jam anta?la naskiĝo de la nova Ĉinio komenciĝis la preparado por fondi fremdlingvan eldonan kaj distribuan buroon. Tiam fama raportisto Liu Zunqi respondecis pri tiu laboro. Ĉar la buroo estis destinita por eldoni librojn kaj revuojn en diversaj fremdaj lingvoj, s-ro Liu donis grandan atenton al varbo de tradukistoj. Mi ja ne estis kapabla je fremda lingvo, tamen mi aliĝis al la personaro de la buroo kiel redaktoro. Delonge mi estas esperantisto kaj jam en la 30-aj jaroj faris iujn laborojn per Esperanto inspirate de la slogano "Per Esperanto por la liberigo de Ĉinio". Tiam mi kredis, ke post naskiĝo de la nova Ĉinio Esperanto-movado certe rapide disvolviĝos kaj Esperanto ludos gravan rolon. Do, post kiam mi eklaboris en la buroo, tute nature venis al mi ideo fari eldonadon en Esperanto. Anta?ĉio mi volis eldoni Esperantan revuon por raporti ĉinajn aferojn al alilandaj legantoj. Subtenate de la altprestiĝa veterana esperantisto s-ro Hujucz, mi letere proponis tion al s-ro Liu Zunqi. Liu konsultis s-ron Hu Qiaomu, altrangan funkciulon en ĉina eldona instanco. Jam en la 30-aj jaroj Hu Qiaomu konatiĝis kun mi kaj aliaj esperantistoj kaj havis profundan konon pri nia lingvo. Dank' al liaj favoraj opinioj pri Esperanto kaj Esperantaj laboroj, s-ro Liu Zunqi akceptis mian proponon. Tiel nia revuo El Popola Ĉinio naskiĝis maje de 1950.

Nelonge post naskiĝo de nia revuo ni publikigis rakonton "Almozulo fariĝas distriktestro" tradukitan el iu anglalingva revuo. Balda?ni ricevis leteron de bulgara samideano, kiu skribis, ke lin tre interesis la artikolo kaj pro tio li tradukis ĝin en la bulgaran lingvon kaj publikigis ĝin en aŭtoritata bulgara ĵurnalo. Tio ege ĝojigis nin, ĉar tio montris almena? ke Esperanto iagrade povas ludi pli gravan rolon ol la angla lingvo.

Ĉe sia naskiĝo nia redakcio anoncis, ke alilandaj legantoj povos utiligi la materialojn en nia revuo, kondiĉe ke tiuj montru la originon kaj informu nin pri la publikigo. Tial en la pasintaj jardekoj multaj el niaj legantoj tradukis niajn artikolojn kaj publikigis ilin en sialandaj ĵurnaloj kaj revuoj kaj krome helpis iujn revuojn fari utilajn aktivadojn. En la pasinta jaro bulgara leganto skribis al ni, ke li tradukis la artikolon de nia revuo "Gajaj kanceruloj" en la bulgaran lingvon kaj publikigis ĝin en la bulgara pensiula gazeto "Tria Aĝo" kaj diris, ke ekde la venonta numero la redakcio de "Tria Aĝo" kondukos la aktivadon "kunvivado kuracas" la?materialoj publikigitaj de nia revuo.

Krom tio, la legantoj utiligas la materialojn de nia revuo alimaniere. Ili cirkuligis nian revuon inter membroj de E-societo, kolektive legis ĝin, prenis artikolojn de la revuo kiel lernomaterialojn en E-kursoj a?montris ĝin en ekspozicioj... Unuvorte, ili volas ĉiamaniere montri El Popola Ĉinio al pli da homoj.

El Popola Ĉinio estis multe ŝatata de la esperantistoj precipe de tiuj en Sovetunio kaj Orienta Eŭropo en la komenca periodo. Ili alte taksis nian revuon kaj profunde amis ĝin, kio estis tute ekster nia atendo. Rusa leganto skribis al ni, ke nia revuo konigas la tutan homaron pri la vivo de la granda ĉina popolo surbaze de la vera internacia starpunkto.

Multaj el niaj pollandaj, ĉeĥaj, bulgaraj, jugoslavaj kaj hungaraj legantoj diris, ke El Popola Ĉinio estas la ĉefa kanalo por ilia konado de Ĉinio, ĉar la tieaj gazetaroj malofte raportis pri Ĉinio. Ĝenerala sekretario de Hungara E-asocio letere esprimis sian dankon al ni kaj deziris al nia revuo pli grandan sukceson.

Kompreneble, El Popola Ĉinio estas legata ne nur en Rusio kaj Orienta Eŭropo, ĝiaj fervoraj legantoj troviĝas anka?en Okcidenta kaj Norda Eŭropo, Norda Ameriko, Latin-ameriko, Japanio kaj aliaj aziaj landoj. En UK de ĉiu jaro, ni okazigas kunsidon de EP?legantoj kaj ĉiufoje la atmosfero de la kunsido estas tre varma kaj la kunvenejo estas plenplena kaj multaj el la gastoj venis el la landoj ekster Orienta Eŭropo. Ĉiufoje la kunsido forte kuraĝigas niajn laborantojn kaj ili sentas grandan feliĉon kaj honoron.

Fine mi devas montri mian dankon al la belga samideano Charles Ghiselin, kiu faris testamenton por heredigi sian bienon al El Popola Ĉinio cele al disvolvo de Esperanto. El tio ni vidis, kiom varme li amis Esperanton kaj nian revuon El Popola Ĉinio.

Okaze de la 50-a datreveno de la naskiĝo de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, kiu dum duonjarcento kreis kelkajn fremdlingvajn revuojn kaj eldonis milojn da specoj da libroj en ĉefaj lingvoj de la mondo, mi volas esprimi al ĝi ne nur gratulon, sed anka?mian koran dankon, ĉar mi opinias, ke se ne estus la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, ne estus El Popola Ĉinio. Apartan dankon mi volas diri precipe al ĝiaj estroj pro ilia forta subteno. Ĉar, nur dank' al ilia subteno, EP?povas daŭre aperi kaj fariĝi pli kaj pli kontentiga por la legantoj. Estas menciinde ke ĝiaj estroj Liu Zunqi, Luo Jun, Yang Zhengquan kaj aliaj e?fariĝis membroj de la ĉina societo "Amikoj de Esperanto".