Eminentaj konstruistoj de Hancunhe

de FANG SHAN

ANTA?nelonge mi veturis al Hancunhe-vilaĝo en antaŭurbo de Pekino. Gvidate de la vilaĝestro, mi piediris al la grenkampo. Tie mi vidis 70 grandajn forcejojn el plasta membrano. Ja estis sezono de reverdiĝo de tritiko semita en la pasinta jaro, sed la 30 terkulturistoj atentis ĉefe kulturadon en la forcejoj. En iu grandega forcejo mi vidis ruĝan miniaturan tomaton enkondukitan el Izraelio.

Mi forlasis la grenkampon. Mia aŭto kuregis sur ebena asfaltita vojo kaj post nelonge atingis la Instruan Centron konstruitan per 25 milionoj da juanoj. Tio estas 4-etaĝa domo kun infanĝardeno, elementa lernejo, mezlernejo, laborista gimnazio kaj instituto. En iu klasĉambro estas 20 komputiloj.

En la loĝkvartalo de la vilaĝo staras 578 duetaĝaj domoj. Tie loĝas la vilaĝanoj de Hancunhe. Mi eniris en la hejmon de Li Dejiang. Lia domo konsistas el salono, dormejoj, kuirejo, manĝejo k.a. Banejo troviĝas en ĉiu etaĝo. En lia hejmo estas ledaj sofoj, hejmaj elektraj aparatoj, kiaj televidilo, video-aŭdia aparato, faksimila telefono, mikroonda forno, elektra marmito, fridujo kaj klimatizilo. En la hejmo estas anka?kranakvo kaj radiatoro. El tio vidiĝas, ke la vilaĝanoj vivas vivon kompare bonan en norda Ĉinio.

Kiamaniere la vilaĝo bonhaviĝis? Pri tio la vilaĝestro emfazis la historion de domkonstruado. Antaŭe, samkiel aliaj ĉinaj vilaĝoj, Hancunhe estis malriĉa. Ĉu ĝia ekonomio povis rapide disvolviĝi? Dank' al la reformado kaj pordmalfermo, la Hancunhe-anoj rimarkis sian avantaĝon: en la vilaĝo estas multe da masonistoj. 30 el ili formis konstruan grupon kaj veturis en la urbon por domkonstruado.

La?kutima opinio kamparaj masonistoj taŭgas nur por fari kokneston, porkstalon a?maksimume kabanojn. Sed ekster ĉies atendo tiuj masonistoj lernis multe en la urbo kaj konstruis altan hotelon modernan kaj antikvagustan. De tiam inaŭguriĝis la granda kariero de la 30 masonistoj.

Forpasis 20 jaroj kaj la konstrua grupo nun havas pli ol 30 000 personojn. Ili fondis Ĝeneralan Konstruan Kompanion (grupo) Hancunhe kun 22 kompanioj kaj fiksa kapitalo de 450 milionoj da juanoj. Nun ĝi estas la unuaklasa konstrua kompanio (grupo) kaj modelo de kamparanaj entreprenoj. En pluraj konstruejoj de Pekino vidiĝas la ŝildo kun la nomo Hancunhe. Kun disvolviĝo de la kolektiva ekonomio, la totala produktovaloro de industrio kaj agrikulturo de la vilaĝo en 1998 atingis 1.13 miliardojn da juanoj, sed en 1978 ĝi estis nur 910 000 juanoj. La konstruistaj kompanioj ludas ĉefan rolon en la vilaĝa ekonomio, kaj krome, en la vilaĝo aperis fabrikoj de ŝtalaj tuboj kaj aluminia alojo. La vilaĝo asignas parton de la enspezo de la konstruado al la vilaĝanoj kaj la grandan parton al la komunaj bonstatigaj aferoj kaj aliaj entreprenoj. Oni konstruis en la vilaĝo hotelon, kinejon, turisman agentejon, komercan centron, naĝejon, akvan parkon k.a. En 1998 la jara enspezo de ĉiu vilaĝano estis 7 600 juanoj kaj la averaĝa ŝparkaso de ĉiuj familioj superis 20 000 juanojn. Mi demandis la vilaĝestron: "Kio estas la maksimuma kaj minimuma enspezo de la vilaĝanoj?" Li respondis: "La minimuma jara enspezo estis 6 000 juanoj, dum la maksimuma ?200 000 juanoj. Teknikistoj kaj direktoroj enspezas multe. Ĉi-kampe ni observas la principon: Permesi al parto da homoj riĉiĝi unue kaj poste ĉiuj homoj suriros la vojon de komuna riĉiĝo."

KURANTAJ AFEROJ

La 10 grandaj komercaj kompanoj de Ĉinio en 1998 (kalkulate la?doganaj regionoj) havis kompare grandan ŝanĝiĝon en la vico kompare kun 1997. La lokoj de la Sudorienta Azio malleviĝis dum tiuj de eŭropaj kaj amerikaj landoj leviĝis. Juĝate la?la komerca valoro ili estas: Japanio, Usono, Eŭropa Unio, la Speciala Administra Regiono Hongkong, Sudorient-azia Komunumo, Korea Respubliko, Taiwan-provinco, Rusio, Aŭstralio kaj Kanado. En 1998 la totala valoro de importo kaj eksporto kun tiuj landoj estis 278.24 miliardoj da usonaj dolaroj, kiuj konsistigas 88.7% de tiuj de Ĉinio en la tuto.

En 1998 Ĉinion vizitis multaj eksterlandanoj, kiuj atingis 63.478 milionojn da homfojoj, je 10.23% pli multe ol tiuj en 1997. En 1998 Ĉinio gajnis 12.602 miliardojn da usonaj dolaroj el turismaj aferoj. Ĉi-kampe ĝi okupas la 7-an lokon en la mondo kaj la unuaj 6 lokoj estis okupitaj de Usono, Italio, Francio, Hispanio, Britio kaj Germanio.

Ĉinio konstruis sian unuan ŝipon por likvigita etileno kun kapacito de 22 000 kubmetroj. Oni diris, ke tio estas la plej granda etilen-likvaĵa ŝipo en la mondo. Anta?nelonge ĝi estis surakvigita.

Anta?nelonge, post Rusio, Francio, Japanio kaj Usono Ĉinio difinis sian marfundan min-ekspluatan regionon, kiu ampleksas 75?00 kvadratajn kilometrojn egale al la areo de Bohai-maro. La?la nunaj teknikaj kondiĉoj de Ĉinio tiu regiono estas taŭga por ekspluato en 20 jaroj kaj ĝia jara ekspluata kvanto de metalaj tuberoj estos 3 milionoj da tunoj. Tio iagrade mildigos la streĉitecon de la bezono de Ĉinio je raraj metaloj en la 21-a jc.

En 1998 Ĉinio emisiis sociajn bonstatigajn loteriajn biletojn je 11 miliardoj da juanoj en la tuto per du manieroj: A. aktuala premio, t.e. tuja premiado. B. publikigo de la premio per TV-elsendo. Per la kolektita mono Ĉinio jam fondis kaj helpis 69 000 bonstatigajn establaĵojn.