POR KOMENCANTOJ

Historio pri Nijxnevartovsk

En 1909 sur bordo de la rivero Obo en la norda parto de Toboljska regiono de Siberio aperis 3 familioj. Ili konstruis malgrandajn logxejojn en arbaro kun multaj birdoj kaj bestoj kaj vivtenis sin per fisxkaptado. La urbo Nijxnevartovsk evoluis ja el tiu trifamilia vilagxo.

Dum la periodo de 1911 gxis 1918 al tiu vilagxo aligxis ankoraux dekoj da novaj malsamnaciaj familioj. Krom kapti fisxojn kaj cxasi bestojn, ili ankaux rikoltis agrikulturajxojn, produktadis el arboj lignon kaj vendadis malgrandegajn lignajn pecojn al preternavigantaj vaporsxipoj. Poste ili sxangxis tion kontraux pano, sukero kaj vestoj en specialaj kooperativaj vendejoj. Estis ankaux konstruitaj lernejo, medicinejo kaj biblioteko.

Fine de junio 1941 paca vivo de la vilagxanoj estis rompita. Ili eksciis pri la milito kontraux la fasxisma Germanio. Cxiuj sanaj viroj kaj virinoj forlasis la vilagxon. Ili forveturis per sxipoj al la batalejoj.

En Nijxnevartovsk malsanaj geviroj kaj infanoj laboris tage kaj nokte kaj sendadis sekigitajn fisxojn, berojn kaj aliajn produktojn al fronta zono. Ili ankaux vizitis hospitalojn por helpado al gevunditoj. Ilia devizo estis: "Cxio por fronto, cxio por venko!"

Triono de la vilagxanoj revenis hejmen post la venko en la jaro 1945. Ili denove kaj plue evoluigis la pacan vivon en la vilagxo.

En 1960 en la vilagxo, kiu havis pli ol 1?550 logxantojn, oni trovis multe da lokoj kun nafto kaj natura gaso.

La vilagxo rapide kreskis en urbeton, kaj en gxi aperis 16 etagxaj domoj. Je la fino de 1971 en la urbo laboris pli ol 50 oficejoj kaj entreprenoj kaj logxis pli ol 30?000 homoj.

En 1977 jam estis pli ol 200 mil logxantoj. La Nijxnevartovska regiono okupis gravan lokon en la lando per nafto.

Komence de 1997 la urbo okupis 270 kvadratajn kilometrojn kaj havis 238 mil logxantojn de diversaj nacioj.

Nun la urbo estas bela, oportuna kaj komforta. Sur la stratoj estas abundaj arboj kaj floroj. Estas multaj lernejoj, bibliotekoj kaj magazenoj, kaj estas ankaux palaco de kulturo, altlernejoj kaj teknikaj lernejoj. Por junularo funkcias diskotekoj.

En la urbo estas flughaveno, fervoja stacio, rivera sxipstacio. Cxirkaux la urbo trovigxas, kiel antauxe, grandega arbarego.