Agrikultura entreprenado

Teksto kaj fotoj de HAN HONG

Panxi, kiu sidas en Sichuan-provinco, sudokcidenta Cxinio, abundas je kampoj kaj akvo. Gxi havas subtropikan klimaton, kvazaux gxi estus natura forcejo.

Antauxe gxiaj kamparanoj vivis malricxe. Por bonigi ilian vivon, en 1994 la cxina registaro, per kredito el la Monda Banko kaj avangarda alilanda tekniko, starigis agrikulturan disvolvan regionon en Panxi. Post proksimume 5 jaroj konstruigxis la sukerkana, frukta kaj sekafrukta produktejoj, kie la kamparanoj povas fari lauxkontraktan entreprenadon. La agrikltura ekonomoio stabile progresis, ke ili iom post iom forpelis la malricxon.