Antologio Latina

de GERRIT BERVELING (Nederlando)

Antaux nelonge aperis cxe Fonto (Brazilo) la unuaj 2 volumoj de mia Antologio Latina. La unua volumo donas skizan prezentadon pri la frua romia historio kaj liveras bildon pri la unua periodo de la latina literaturo.

En la Antologio mi klopodas por liveri fidindan impreson pri la tiuepoka latina literaturo, sed ne nur tion: mi komencas per historia kadro gxenerala, poste mi donas cxe la tradukoj multajn klarigajn piednotojn pri historiaj, sociaj kaj religiaj apartajxoj.

Kaj volumo 3, kiu atingas gxis la jaro 200 p.K., estas komputile preskaux preta. Pri postaj volumoj tute sensisteme mi de jaroj jam ekverkis. La tuto eble povos farigxi 10-voluma.

Por doni certan impreson, jen el volumo 3 la enkondukon kaj tekston el tiu volumo. Post tio sekvas eta fragmento el la unua latina romano.

Enkonduko

Fedro (Phaedrus) verkis kvin librojn da fabloj. Li naskigxis en Tracio, inter 15 a.K. kaj la jaro "nul". Laux la aserto en la plimultaj manuskriptoj, li estis liberigito de Auxgusto. Do komence li estis sklavo. En sia junagxo supozeble li ricevis bonan trejnigxon, cxar en liaj versoj oni malkovris citojn aux duoncitojn el Enio, Pakuvio, Lukrecio, Katulo, Vergilio, Horacio, Ovidio, Publilio Siro. Li devas esti mortinta cxirkaux 55-65 p.K.

Estas tre strange kaj fakte ne jam klarigite, ke en sia "Konsolo al Polibio" (8.3) Seneko ja parolas pri fabloj, sed nur menciante la grekan Ezopon ? Seneko ecx asertas ke tiun cxi gxenron en la latina oni ankoraux ne elprovis! Cxu tio implicas, ke Seneko ne konis Fedron? Aux cxu intence li prisilentas lin? Aux cxu la plebano Fedro por la aristokrata Seneko ne estis suficxe serioza por mencii?? ? Alia eblo estas, ke Fedro publikigis nur post 43 p.K., la dato de la menciita "Konsolo".

Aviano parolas pri kvin libroj. Fakte tiuj ja konservigxis, sed minimume la libroj 2 kun nur 8, kaj 5 kun nur 10 fabloj origine devas esti estintaj pli ampleksaj. Do nepre perdigxis parto el la verkoj de Fedro. Tamen tiuj, kiuj postrestas, kvankam forme kaj stile ege simplaj, havis grandegan influon.

Kiel sian grandan ekzemplon plurfoje Fedro mencias la grekon Ezopo. Sed fakuloj konvinke sciis pruvi, ke estas krom tio pluraj aliaj fontoj, kiujn li utiligis.

Supozeble la plej fama auxtoro de ? forme ege rafinitaj ? fabloj estas la franco Jean de la Fontaine. En Esperanto, krome, estas fama la rusa fablisto Krilov. Kaj fakte, cxar ni ja menciis pri Esperanto: nialingve la gxenro fablo jam tre frue trovis sian kultivanton: jam en 1891 aperis "50 elektitaj fabloj de Ezopo" (tradukis Iv. Lojko). En 1932 rerakontis tiajn fablojn Ossaka Kenjxi ("Fabloj laux Ezopo"). Ankaux alia japano, Nakagaki Kojxiro, en 1954 aperigis parencan tradukajxon: "50 fabloj de Ezopo", kaj en 1955 sekvis vere brila reverkajxo, ne tiom traduko, de Kálmán Kalocsay: "Ezopa Sagxo".

Teksto: Vidvino kaj soldato
Virino perdis l' edzon, kiun amis sxi
dum pluraj jaroj, kaj sxi entombigis lin.
Cxar forsxirigxi de l' mortint' ne povis sxi
kaj en lament' sxi vivis en la tombkavern',
sxi baldaux famis kvazaux cxasta virgulin'.
Samtempe do rabistoj de la Jova templ'
apude krucumigxis: estis justa pun'.
Por ke ne malaperu ilia restajx',
kadavrojn jen ekgardis vigla do tacxment',
apud la tombo, kien sin ensxlosis sxi.
Sofia foje, unu el la gardistar'
meznokte petis akvon de la servistin',
kiu hazarde jxus priservis al mastrin'
ironta dormi; cxar gxis en profunda nokt'
la longan vigiladon plilongigis sxi.
Tra fendon de l' aperta pordo la soldat'
rimarkis l' elcxerpitan: belas ho vizagx'!
Ekflamis lia koro tuj en fajra am'
kaj brulis cxiam pli malcxasta cxi dezir'.
Lia spirita lerto trovis kauxzojn mil
por oftaj renkontigxoj kun vidvino cxi.
Iom post iom kaptis sxin la kutimigx'
kaj la fremdulon cxiam pli eksxatis sxi;
per lig' pli forta baldaux ili ligis sin.
La noktojn diligente pasas la gardist',
sed mankas jen subite korp' de unu kruc'!
Panike al la in' klarigas gxin soldat'.
Sed diras sanktulino cxi: "Ne timu vi",
kadavron edzan sxi pendigas je la kruc',
por ke li ne punigxu pro la neglektem'.
Hontindo tiel prenas lokon de la virt'.

Por komparo do jen la aludita cxapitro de Gajo Petronio Arbitro, el lia romano Satirikono:

Fragmento el la unua latina romano: la matrono de Efezo

Certa matrono en Efezo estis tiel fama pro sia cxasto, ke ecx el najbaraj gentoj sxi logis la virinojn al si por spekti sxin.

Kiam sian edzon sxi entombigis, ne kontenta per la vulgara kutimo, sekvi la funebran procesion kun malligitaj haroj kaj vee frapadi la nudan bruston antaux la okuloj de l' tuta cxeestantaro, sxi ecx sekvis la mortinton en la tombon mem kaj komencis prigardi kaj priplori lin tie tage kaj nokte, post kiam lia korpo estis metita en grekstilan hipogeon.

El sxia afliktigxo kaj el sxia intencita malsatmortado ne povos delogi sxin la gepatroj, nek la parencoj; la magistratanoj finfine sensukcese foriris, kaj la senekzempla virino, kiun cxiuj kompatis, jam pasigis la kvinan tagon sen iu ajn mangxajxo.

Cxe la kompatinda sidis unu plej fidela servistino, sxi akordigis siajn larmojn al tiuj de la funebrantino kaj cxiufoje, kiam la lampo, kiu staris en la tombo, ekmalfunkciis, sxi renovigis gxin.

En la tuta urbo do estis nur unu sola temo: nur tio brilis kiel vera ekzemplo de pudoro kaj amo, konsentis cxiuj homoj.

Samtempe la imperatoro de la provinco krucumigis kelkajn rabistojn en la proksimeco de la ejo, en kiu la matrono priploris la jxusan mortinton. Sekvanokte do la soldato, kiu prigardis la krucojn, por ke neniu deprenu la kadavrojn por enterigo, rimarkis, ke inter la tombomonumentoj brilas iom hela lumo, kaj li perceptis gxemadon; pro homa malforto li deziris sciigxi, kiu aux kio tion kauxzas. Tial li descendis en la kasxejon kaj kiam li rimarkis la belegan virinon, li rigidigxis, kvazaux trafite de monstro aux inferaj aperajxoj. Poste, kiam li rimarkis la kusxantan kadavron kaj konsideris la larmojn kaj la unge fositan vizagxon, prave komprenante kio estas, ke la virino ne povas elteni la mankon de l' mortinto, li portis sian modestan mangxeton en la ejon kaj ekprovis konvinki la funebrantinon, ke sxi ne obstinu en sensenca cxagreno, ke sxi ne dissxiru sian bruston sub gxemado, kiu ja neniom utilos: cxies fino estas ja identa kaj cxies finfina restadejo, ktp, per kio la lezitajn animojn oni rekondukas al sano.

Sed sxi, kvankam tusxita de la konsolo de l' nekonato, ankoraux pli forte sxiris al si la bruston kaj tiris la harojn, kiujn sxi kusxigis sur la kusxantan kadavron.

Sed la soldato ne delasis, sed admonis la virinon per cxiam la samaj argumentoj tamen akcepti iom mangxi, gxis fine la servistino, sendube logite de la vina odoro, kiel unua sin donis venkita kaj etendis la manon por akcepti la malavaran donacon, kiun li prezentis al sxi. Post tio, fortigita de trinko kaj mangxo, sxi ekatakis la persistemon de l' mastrino kaj diris: "Kiom utilas elcxerpi vin per fastado, viva enterigi vin, senkulpe sendi vian animon en la morton antaux ol venis via tempo?

Cxu la Manesoj, cxu cindro entomba tion rimarkos?

Cxu vi volas returnigxi en la vivon? Forskuu do vian inan malforton kaj gxuu la taglumon, gxis tio ankoraux estos ebla! Jen tiu kadavro tie kusxanta mem admonas vin, por ke vi vivu!"

Neniu povas fermi la orelojn kontraux insista invito preni mangxon kaj vivi. Tial la virino, kiu malsatis pro abstino kelktaga, lasis sin konvinki, kaj ne malpli avide sxi satigis sin per la nutrajxo ol la servistino, kiu unua estis konvinkita. Vi ja scias, kio kutime delogas la homojn kun satigita stomako. Per la samaj cxarmaj argumentoj, per kiuj la soldato atingis, ke la matrono deziru vivi, li nun atakis sxian cxaston. Kaj vere li sxajnis al la cxastulino ne malbela nek sensprita junulo, kaj ankaux la servistino provis favorigi sxin pri li kaj foje citis:

Cxu ecx al placxa am' vi rezistas?

Cxu vi neniam pripensas, kies landon vi logxas?

Kial mi tardus? Ankaux tiu korpoparto ne plu vivis en abstino, kaj nia soldato ambauxfronte venke persvadis. Ili do kunkusxis ne nur tiun nokton, en kiu ili faris sian nupton, sed ankaux la sekvan kaj la trian, kompreneble bone sxlosinte la pordon de l' tombo, por ke se iu konato aux nekonato hazarde alproksimigxus al la monumento, li kredu ke la cxastega virino mortis super la kadavro de sia edzo.

La soldato, kiun delektis la belo de l' virino kaj la sekreteco, cxiutage acxetis cxiujn bonajxojn kiujn permesis liaj rimedoj, kaj tuj post noktigxo li ilin portis en la tombomonumenton. Tiel okazis, ke parencoj de unu el la krucumitoj, kiam ili rimarkis ke la gardostaro ne plu tiel severas, dumnokte dekrucigis la pendigiton kaj prizorgis liajn lastajn honorojn. Sed la soldato, trompita dum li malzorgis sian taskon, kiam la postan tagon li vidis unu krucon senkadavra, timante punegon, klarigis al la virino, kio okazis: li ne atendos la verdikton de l' jugxisto, sed propraglave kondamnos sian malzorgemon. Do sxi ordigu lokon por lia kadavro kaj uzu la tombon ne nur por sia edzo, sed ankaux por la amato. Sed la virino, ne malpli molkora ol cxasta, diris: "Ke tion malpermesu la Dioj, ke en sama tempo mi perdos du amatajn virojn. Prefere la mortinton mi igu utila, ol ke mi mortigus la vivanton."

Konforme al tiuj vortoj, sxi ordonis levi la kadavron de sia edzo el la kesto kaj fiksi al tiu kruco, kiu estis malplena. La soldato obeis la prudentan ideon de cxi virino, kaj la sekvan tagon la popolo miris, kiel do la mortinto suriris la krucon?