En tagoj kun japanaj esperantistoj (III)

de WANG HANPING

EN la frua mateno de la 13-a de oktobro 1998 mi kaj s-ino Morita Yoko veturis de la Esperanto-Domo en Yatugatake al Tokio. En la stacidomo Sxinjxuku en Tokio nin akceptis geedzoj Takizawa. Jam en la E-Domo mi konatigxis kun s-ro Takizawa, emerita fotisto. Profitante de la tagmeza pauxzo, ili kondukis min al la magazeno Takasxima. Jen mia ununura pasumado dum miaj kvar tagoj en Tokio. Min estis atendanta la stafetkurado de Esperanto.

KONTRIBUINTO DE AMIKA INTERSxANGxO INTER
LA POPOLOJ JAPANA KAJ CxINA

La Japana E-instituto (JEI) sidas en 4-etagxa domo en Sxinjxuku, Tokio. Tuj post kiam mi venis en la domon, min kaptis la strecxa labor-atmosfero de japanaj samideanoj. S-ro Kitagawa intersxangxis kun mi kelkajn vortojn sen interrompi sian redaktan laboron. Ankaux s-ino Doi Cxieko, kiu multe helpis min por mia vojagxo en Japanio, estis tre okupita. Akompanate de s-ro Isino Yosio, sekretario de JEI, mi vizitis la E-bibliotekon de la instituto. Kaj mia cxefa tasko de la tago estis intervjui s-ron Kurisu Kei, prezidanton de la Societo por Japana-Cxina Korespondado, kaj auxskulti de li la 20-jaran pasintajxon de la societo.

Jam en la 30-40-aj jaroj s-ro Kurisu Kei havis multajn korespondajn amikojn el pluraj landoj, inter kiuj estis pioniroj de la cxina E-movado Jxelezo kaj Honfan. Li ankaux kompilis libron el leteroj titolitan per "La sama suno lumigas la mondon". Poste li perdis informojn pri la cxinaj E-amikoj. Nur en la jaro 1978, post kiam li legis en EPCx la rubrikon "Korespondi Deziras" refunkciintan, li kredis, ke samideanoj de la du landoj povas reciproki leterojn. Do, li kuragxe alvokis en jxurnaloj kaj kune kun aliaj fondis en 1979 la Societon por Japana-Cxina Korespondado. Nuntempe la societo havas 8 filiojn en diversaj lokoj de Japanio kaj 400 japanajn membrojn, kiuj cxiuj korespondas kun pluraj cxinaj e-istoj. S-ro Kurisu Kei opinias, ke ofta korespondado povas akceli interkomprenon inter la du popoloj kaj profundigi ilian amikecon. Krom sia organo "Amiko", la societo eldonas ankaux librojn el leteroj kaj okazigas diversajn aktivadojn.

La 88-jara s-ro Kurisu Kei neniam cxesis skribi por la amika intersxangxo inter la du popoloj. En 1995 li gajnis premion en la belarta konkurso de UEA kaj samtempe konatigxis kun s-ro Mao Zifu, alia premiito de la konkurso. Ekde tiam li havas plian E-amikon el Cxinio kaj multe helpas kaj kuragxigas lin. Nuntempe li estas kolektanta materialojn pri Verda Majo por verki pli detalan biografion pri sxi.

SUGINAMI E-RONDO KAJ E-KURSO EN LA SUPERLERNEJO NI'PA

Dum la unuaj 2 tagoj en Tokio mi logxis cxe s-ro Shirai Yasuo, kiu plurfoje akceptis cxinajn e-istojn hejme. S-ro Shirai Yasuo kaj lia filo iam vizitis Cxinion, akompanante s-ron Tokuda Rokuro. En Suginami, kie logxas s-ro Shirai Yasuo, fondigxis antaux 20 jaroj la E-rondo kaj viglas la E-movado. Menciindas ke s-ino Morita Yoko, geedzoj Takizawa kaj s-roj Inumaru Fumio kaj Shirai Yasuo estas aktivaj en la E-rondo, parto de kies membroj kaj mi gaje renkontigxis en la sama vespero de mia alveno al Tokio.

Cxio iris laux la plano. La 14-an de oktobro mi vizitis Toyo-universitaton kaj la 15-an ? E-kurson de la superlernejo Ni'pa en Kanagawa. Tio ebligis al mi multe sperti Esperanton en tre mallonga tempo.

Aprile de 1998 la superlernejo Ni'pa starigis E-kurson, kiun gvidas s-ino Kitagawa Ikuko. Diplomigxinte el universitato, sxi eklaboris kiel anglalingva instruistino en mezlernejo kaj samtempe gvidis E-klubon. En 1997, post kiam sxi eklaboris en la superlernejo Ni'pa, sxi tuj klopodis por instrui Esperanton kiel unu el la nedevigaj lerno-objektoj por triaklasaj lernantoj. Funkciigi E-kurson estis la unua fojo por japanaj mezlernejoj, en kiuj oni instruas nur la anglan kiel devigan fremdan lingvon. Tio sendube vekis grandan atenton cxe instruistoj kaj lernantoj. Ekster sxia atendo, 36 lernantoj cxeestis la E-kurson, kiu dauxras du horojn cxiusemajne. Pri tio plurfoje raportis la lokaj jxurnaloj. La 17-18-jaraj lernantoj multe interesigxis pri tiu facile lernebla lingvo. Kun espero pli vaste koni la eksteran mondon pere de Esperanto, iuj el ili ekkorespondis kun samagxuloj de aliaj landoj.

S-RO MATUMOTO KEN'ITI

La preskaux 90-jara s-ro Matumoto Ken'iti estas fidela leganto kaj amiko de EPCx. Malgraux sia oldeco, li cxiujare partoprenis UK kaj plurfoje vizitis la redakcion de EPCx, donante al gxi grandajn subtenon kaj helpon. Informigxinte, ke mi venos al Japanio, li tuj kontaktigxis kun s-ro Nagase. Li esperis, ke mi gastos cxe li kaj vizitos la iaman logxejon de Guo Moruo, fama moderna cxina literaturisto kaj simpatianto de Esperanto.

Posttagmeze de la 15-a, s-ro Matumoto Ken'iti veturis de sia logxejo en Icxikawa al la sidejo de JEI por auxskulti vespere mian prelegon pri la cxina E-movado. Sendube, la informoj pri la nuna E-agado de la najbara lando estis utilaj. Post finigxo de mia prelego je la 21-a, s-ro Matumoto Ken'iti kondukis min al sia logxejo.

En la sekvanta antauxtagmezo, akompanate de iu oficisto de la Kultura kaj Eduka Komitato de la urbo, ni vizitis la iaman logxejon de Guo Moruo kaj la gxardenon proksime de gxi. Tie staras poem-steleo de Guo Moruo kaj paca-amikeca monumento starigita por memori la 15-jarigxon de gxemeligxo de la urboj Icxikawa kaj Leshan, naskigxloko de Guo Moruo. Poste s-ro Matumoto Ken'iti gvidis min viziti sekcion pri internacia intersxangxo de la urba registaro kaj mi donacis al gxi "Qu Yuan", dramon en Esperanto verkitan de Guo Moruo. Profitante de tiu okazo, s-ro Matumoto Ken'iti propagandis Esperanton.

Antauxe s-ro Matumoto Ken'iti laboris en banko. Longtempe li respondecis pri financo de JEI. Li cxiam donas atenton al disvolvigxo de la E-movado kaj lauxeble agas por gxi. Estas li, kiu laboris pri la japana lingvo por "Internacia Komerca-ekonomika Vortaro en 11 Lingvoj" eldonita de la Cxina E-Eldonejo en 1990. Nun cxiutage li tradukas "Analektoj de Konfuceo" el Esperanto en la japanan lingvon per komputilo.