EL CxINAJ GAZETOJ

KION ATENTAS LA CxINOJ EN 1999?

Laux specimena enketo, en 1999 la cxinoj atentas cxefe jenajn problemojn: La 50-a datreveno de la naskigxo de la Cxina Popola Respubliko; Repreno de la suvereneco de Cxinio super Makao (Aomen); Cxu la cxina mono Renminbi devalutigxos en la severa internacia ekonomia situacio? Cxu la cxinaj urbanoj havas monon por acxeti logxejon, post kiam la sxtato nuligis senpagan distribuon de logxdomoj? Kiom devas pagi la cxinaj urbanoj por kuracado post reformado de la kuraca sistemo? Cxu la sxtataj entreprenoj, kiuj multe influas la nacian ekonomion kaj popolan vivon, venkos la malfacilojn? Cxu mildigxos la situacio pri la urbana enoficigxo? Cxu levigxos aux falos la prezoj en la tempo, kiam la sxtato ekscitas la enlandan bezonon? Kiom oni devas elspezi por lernopago de la infanoj?

La cxina popolo atentas ankaux la socian medion, inkl. de la sociaj justeco kaj sekureco. Nun tio estas multe diskutata de la cxinoj. Pri la socia justeco oni atentas cxefe la batalon kontraux koruptigxo. En la pasintaj jaroj la registaro severe batalis kontraux koruptigxo kaj punis la malversaciulojn. Ankaux iuj altrangaj sxtatoficistoj estis punitaj pro severa koruptigxo.

Kaj plie, la media protekto farigxis nova fokuso de la cxina popolo. Tio montras de alia flanko, ke en la fino de la nuna jarcento la cxinoj laux nova vidpunkto jugxas sian pasintecon kaj rigaradas la estontecon.

FORPASIS FAMA CxINA VERKISTINO BING XIN

Bing Xin, honorata de la cxinaj literaturistoj kiel literatura avino, naskigxis la 5-an de oktobro 1900. En la pasinta jaro, kiam oni celebris la 99-an datrevenon de sxia naskigxo, sxi diris al la gratulantoj, ke sxi kun plena memfido renkontos la jaron 2000. Sed bedauxrinde, nelonge post tio, sxi forpasis cxi-februare.

Bing Xin (alinome Xie Wanying) naskigxis en Fujian-provinco. 12-jara, sxi veturis al Pekino kune kun siaj gepatroj. Sxi studis en Yanjing-universitato (nun la Pekina Universitato) kaj post diplomigxo veturis al Usono en 1923 por dauxrigi sian studon. Post 3 jaroj sxi magistrigxis pri literaturo.

Sxi komencis publikigi literaturajn verkojn en 1922. Sxiaj cxefaj verkoj estas kolektitaj prozajxoj "Al Malgrandaj Legantoj", poemaroj "Steloj", "Printempa Rivero" k.a. Sxi edifis infanojn de pluraj generacioj per siaj verkoj plenaj de belaj sentoj.

"Kompletaj Verkoj de Bing Xin" kun 4 milionoj da ideogramoj jam eldonigxis. Sxi donacis 90 000 juanojn el sia honorario al la Fonduso por Eduka Afero de Cxinaj Kamparaninoj. Sxi opiniis, ke la sorto de la cxinaj kamparaninoj decidas la fizionomion de la cxina kamparo.

Bone diris Bing Xin al siaj legantoj: "Amo signifas cxion."

GxARDENOJ SUDE DE YANGZI-RIVERO

La cxinaj gxardenoj havas du specojn: imperiestraj kaj popolaj. En Pekino trovigxas multaj imperiestraj gxardenoj kaj en Suzhou, Wuxi, Nankino kaj aliaj lokoj sude de Yangzi-rivero la gxardenoj plejparte estas popolaj.

"Ponteto super lageto" estas unu el la karakterizaj vidajxoj en la gxardenoj sude de Yangzi-rivero. La pontoj el sxtono estas plataj, zigzagaj aux arkaj. Gxenerale, la lagoj en la gxardenoj estas negrandaj, tamen bone arangxitaj, ke ili impresas pli vaste. En iuj el ili kusxas insuletoj interligitaj per pontetoj.

En la gxardenoj cxie vidigxas kuriozaj rokoj, kiuj formas artefaritajn montetojn aux aliajn pejzagxojn.

Preskaux en cxiuj gxardenoj sude de Yangzi-rivero estas koridoroj, kiuj ludas la rolon dividi la spacon, interligi kaj profundigi la pejzagxojn. La koridoroj trovigxas cxe akvo, sur montodeklivoj aux inter floroj. Ekster la koridoroj kreskas salikoj kaj bambuoj. Estas ankaux du-etagxaj koridoroj. La koridoroj kondukas la vizitantojn al belaj lokoj. La koridoroj kun benkoj estas ankaux ripozejo por turistoj.

En la gxardenoj belas ankaux diversaj fenestroj ? kvadrataj, rondaj, sesangulaj, okangulaj kaj folioformaj. En Liuyuan-gxardeno de Suzhou estas pli ol 30-formaj fenestroj en la 700-metra koridoro. Tra la fenestroj oni povas gxui la eksterajn pejzagxojn.

Ankaux la blanke kalkitaj muroj de la tieaj gxardenoj estas rigardindaj. Ili aux kasxigxas en verda arbaro aux staras cxe lagetoj kaj artefaritaj montetoj. La negxblankaj muroj, nigraj tegmentoj, brunaj pordoj kaj fenestroj sur la fono de verdaj bambuoj estas aparte belaj kaj speguligxas en la klara akvo.

NARCISO

Cxiujare en la Printempa Festo narciso pompas en multaj hejmoj. Gxiaj blankaj petaloj kaj flavaj stamenoj faras la domon kvieta.

Legendo diras, ke narciso estas transformita el akva feino, kapabla subigi perverson kaj forigi malpurecon. Gxenerale, enakvigxinte por 30 tagoj, gxi pompe disfloras. Tial oni metas gxin en porcelanan vazon 30 tagojn antaux la Printempa Festo. Al la vazo kun akvo oni ankaux aldonas kelke da rulsxtonoj kaj poste metas la vazon en salonon, dormejon aux kuirejon.

La elmigrintaj cxinoj havas apartan amon al narciso. Cxiufoje, kiam ili ricevas narcisobulbon el Cxinio, ili atenteme purigas gxin, ensakigas gxin kaj kultas gxin en la nicxo kun kulta tabulo de la prapatroj.

Narciso apartenas al bulboherboj. Antaux mil jaroj gxi kreskis en la lokoj sude de Yangzi-rivero, kie estis varmete kaj humide. Poste, pro sxangxigxo de la grundaj, akvaj kaj klimataj kondicxoj gxiaj produktejoj pli kaj pli reduktigxis kaj nun gxia plej bona vario estas kulturata en Zhangzhou, Fujian-provinco.

Oni kulturas narcison tiamaniere: forigi gxiajn eksterajn bulberojn kaj malnovajn radikojn kaj meti gxin vertikale en vazon kun akvo. Oni ankaux povas skulpti la bulbon, por ke la floroj estu pli variaj kaj pompaj.

Elekti konvenan bulbon estas unua pasxo por la florarangxo. Oni ofte elektas tauxgan por skulpti gxin en formon de tekrucxo, birdo, florkorbo, persiko, pruno, krabo, koko aux elefanto, kaj difini la tempon de gxia florado estas eminenta arto de la Zhangzhou-aj florkulturistoj.