TEMO PROPONITA DE LEGANTOJ

Studentoj kaj ilia laborsercxado

Mi volus informigxi, cxu estas facile por studentoj trovi okupon en via lando.
C. MARCEL (Francio)

de XIANG HONG

LA lasta duonjaro de la universitata vivo de la studentoj estas plena de esperoj kaj zorgoj. Cxu ili povos trovi deziratan profesion post diplomigxo? Cxu estas glata la vojo por sercxi laboron? Kio rezultos el ilia dekkelkjara peniga studo?

STRECxA LABORSERCxADO

Je la oka matene de la 23-a de januaro l999 s-ro Guo Jian, studento de la Lanzhou-a Universitato de Gansu-provinco, nordokcidenta Cxinio, atingis la Pekinan Stacidomon kaj senhalte rapidis al la Cxina Popola Revolucia Milita Muzeo, kie estis okazanta landskala dungokunveno. Unu tagon antaux lia alveno al Pekino komencigxis la vintraj ferioj de altlernejoj, kaj la dungado altiris al si sennombrajn studentojn, kia Guo Jian. Li estas studento de la fakultato de la cxina literaturo de la Lanzhou-a Universitato kaj cxefredaktoro de la universitata revuo. Li interpusxigxadis 5 horojn en la maro de homoj kaj disdonis l6 kopiojn de sia biografieto. Fine li turnis sin al "Vespera Jxurnalo de Wenzhou" (tio cxi estas apudmara komercovigla urbo de Zhejiang-provinco en orienta Cxinio). Li havis agrablan interparoladon kun viccxefredaktoro de la jxurnalo kaj ambaux havis bonan impreson pri la kompano. Ekonomikistoj opiniis, ke Wenzhou estas unu el la plej vivipovaj urboj de Cxinio, kaj Guo Jian decidis preni la lokon kiel deirpunkton de sia kariero.

Kompare kun Guo Jian, frauxlino Wang Bei havis multe pli malfacilan vojon en laborsercxado. Sxi estis diplomito de la jura fakultato de iu altlernejo de Pekino. Sxi diris, ke sxia laborsercxado estas korpe laciga kaj mense strecxa. Ni legu sxian tagordon de unu semajno:

Lundo: telefoni al kompanio A por konfirmi daton de vid-al-vida ekzameno; posttagmeze iri al la Pekina Dua Mezgrada Jugxejo, kie sxi antauxe faris studentan praktikadon, por informigxi, cxu gxi dungos novajn laborantojn.

Mardo: interkonsiligxi kun kompanio B pri praktikado; telefoni al informejo 168 por demandi pri enretigxo; pretigi du kopiojn de sia biografieto por kompanio A kaj por la onklo, kiu helpas sxin sercxi okupon.

Merkredo: antauxtagmeze viziti dungokunvenon; posttagmeze konsulti siajn instruistojn kaj telefoni al s-ro Zhai por demandi, cxu lia kompanio dungos novicojn.

Jxauxdo: antauxtagmeze iri denove al la Pekina Dua Mezgrada Jugxejo; posttagmeze iri al kompanio A por vid-al-vida ekzameno.

Vendredo: telefoni al kompanio C por demandi, cxu gxi ricevis sxian biografieton, cxu estas ia lumo por sxia laborpeto; posttagmeze doni biografieton al kompanio Cx kaj interparoli kun la direktoro de la kompanio; renkonti iaman kunlernanton de la patro laborantan tie.

Sabato: partopreni dungokunvenon de iu fremdlanda entrepreno.

Dimancxo: iri al la dungokunveno por novaj diplomitoj de altlernejoj.

En tia intensa kaj laciga penado sxi pasigis kelkajn monatojn, multe spertis en laborsercxado, sed ankoraux ne trovis kontentigan laboron.

CxU TRO MULTAS STUDENTOJ?

Wang Bei plendis, ke sxi naskigxis ne en favora tempo. En la pasintaj dekoj da jaroj la cxinaj altlernejoj akceptis studentojn laux la sxtata plano, lernigis ilin senpage kaj donis al ili laboron post ilia diplomigxo. Dum tiuj jaroj la studentoj estis privilegiitaj, kaj studentigxo signifis enviindan profesion en la estonteco. Diplomitoj pli fruaj ol Wang Bei neniom penis por sercxi laboron. Nun la situacio tute sxangxigxis kaj en la lastaj kelkaj jaroj oni jam alkutimigxis al la problemo, ke studentoj malfacile trovas laboron.

Cxu tro multas studenoj? Certe ne.

Fakte Cxinio ankoraux alfrontas la problemon de manko de altkleruloj. Nun en Cxinio la diplomitoj de altlernejoj konsistigas 5 pocentojn de la tutlanda logxantaro. Tiu proporcio estas multe malpli granda ol tiu en disvolvigxintaj landoj, kies diplomitoj de altlernejoj konsistigas trionon aux ecx duonon de la logxantaro. Por disvolvigxanta lando kun l.3 miliardoj da homoj, miliono da diplomitoj en cxiu jaro ne estas multa. Sed la fakto malas, ke studentoj ne facile trovas laboron. Kiel oni povas ekspliki la fenomenon?

En l977 la cxina registaro restarigis la eniran ekzamenon por altlernejoj kaj de tiu jaro gxis nun pli ol dek milionoj da studentoj estis diplomitaj. Tiu nombro estis preskaux suficxa por la bezono de la grandaj urboj, kaj studentoj de iuj fakoj ecx estis superfluaj. Sed ekzistas pli seriozaj kialoj de malfacilo de la studentoj en sercxo de laboro:

Unuflanke, kune kun la profundigxo de reformado en diversaj flankoj de la socio, oni sxangxis ekde l997 la politikon por diplomitoj de altlernejoj, nome antauxe la registaro donis laboron al cxiuj studentoj, sed nun la diplomitoj devas mem sercxi laboron. Antaux la reformado la diplomitoj ne bezonis nek povis mem sercxi laboron, kaj ili estis enoficigitaj de la registaro, do la dungintoj kaj dungitoj ne sciis unu la alian. Krome, la antauxa edukado ne instruis al la studentoj sin lokalizi en la socio kaj sin rekomendi. Kaj plie, la merkatigxo de labordonado prezentis tute novan situacion al la sxtato, la dungantoj kaj la diplomitoj.

Aliflanke, Cxinio estas faranta strukturan reordigadon de la industria ekonomio. La reduktigxo de la personaro de la sxtataj organoj kaj sxtataj entreprenoj kaj la ekonomia regreso pro la financa krizo malhelpis la socion akcepti la diplomitojn de altlernejoj.

VASTA TERENO DE LABORDONADO

Oni diris, ke en la sxangxigxema situacio de la socio herooj povas plene disvolvi sian talenton. Por homoj alkutimigxintaj al la postigxinta produktometodo, reformado identas al konfuzo kaj krizo; sed por la defiemaj kaj strebemaj homoj, reformado alportas sxancon de sukceso. Laborsercxado de la diplomitoj de altlernejoj de Cxinio kunligigxas kun merkato de laboruloj, tio estas nepra tendenco de la evoluo de la socio. Gxi alportas al la diplomitoj pli liberan kaj pli favoran evoluon de laborelekto, kaj al la sxtato racian dispozicion de kleruloj kaj liberigxon de produkta forto. La studentoj komprenis tion kaj ne perdis fidon al la estonteco malgraux malfaciloj en laborsercxado. Kaj Wang Rui, kiu ankoraux ne trovis laboron en aprilo, diris kun plena memfido:

"Mi ne opinias, ke estas malfacile trovi laboron. Oni devas diri, ke malfacile estas trovi kontentigan laboron. Ne estas ke neniu volas dungi min, sed ke mi volas sercxi pli bonan dunganton."

Wang Rui estis inda je sia memfido, cxar sxi estis estrarano de studenta societo kaj lernis elstare. Sxi primajstras la anglan lingvon, sxi ricevis mezgradan ateston por komputilado kaj licencon por auxtoveturigado. "Tiuj kondicxoj estas favoraj por mia sinrekomendo," diris Wang Rui.

Jxus fondigxis la merkato de labordonado por studentoj, kaj gxi estas rudimenta rilate sistemigxon kaj kompletigxon. Analizante la tendencon de la merkato de labordonado por studentoj en la disvolvigxintaj landoj, oni povas diri, ke lerneja direktado al la studentoj en laborsercxado jam farigxis tendenco de la mondo. Tial la urgxa tasko de Cxinio estas starigi tutlandan informan reton de labordonado por diplomitoj. Kiam kompletigxos la merkato de labordonado, ne estos malproksima la tago por studentoj ricevi kontentigan postenon. Same diris s-ro Guo Jian, kiun mi menciis en la komenco de la artikolo:

"La socio pretigos por ni pli kaj pli vastan spacon, kaj nia tasko estas hardi flugilojn kaj ekzerci nin por flugado."