JUNULARO

De la Movado de 4-a de Majo al
la reformado kaj malfermo

1999 ja estas jubilea jaro: la 140-a datreveno de la naskigxo de L. L. Zamenhof, la 50-jara jubileo de la fondigxo de la Cxina Popola Respubliko, la 2550-jarigxo de Konfuceo? Por cxinaj junuloj gravas ankaux la 80-jara jubileo de la Movado de 4-a de Majo. Por la reformado kaj malfermo, en 1998 la Cxina Junulara Federacio kaj la redakcio de "Cxina Junulara Jxurnalo" kune lancxis enketon "1978-1998: 20 jaroj en la okuloj de cxinaj junuloj". De la Movado de 4-a de Majo al la reformado kaj malfermo, 80 jaroj da historia heredado formas la nuntempan cxinan junularon, kiaj do ili estas? Kion ili opinias pri la sxangxigxoj de Cxinio en la lastaj 20 jaroj?

Yu Tao

SCIENCO KAJ DEMOKRATIO

La studentan movadon okazintan en la 4-a de majo 1919 ni jam konigis en la artikolo "La cxina junulara tago" (5-a numero de EPCx 1997). La Movado de 4-a de Majo estas komencigxo de la cxina novdemokratia revolucio kaj ankaux de la novkultura movado. La movadon lancxis junaj studentoj kaj subtenis diversaj sociaj tavoloj. Tiel la 4-a de majo estas festotago de cxinaj junuloj. La spirito de 4-a de Majo enhavas patriotismon, sercxon de vero k.s. Tiam la junuloj alte taksis sciencon kaj demokration, kiuj alportis novan etoson al la tiama Cxinio, kiu suferis en la komenco de la 20-a jarcento ? pro longtempa feuxdisma regado kaj fermiteco, estis multaj enlandaj koruptigxintaj oficistoj kaj multaj eksteraj potencoj, kiuj venis ataki Cxinion.

Tiam cxinoj nomis sciencon "s-ro S" kaj demokration "s-ro D". En diversaj epokoj en la sekvaj 80 jaroj, cxinaj junuloj neniam cxesis strebi al scienco kaj demokratio. La nunaj junuloj pli profunde komprenas siajn antauxulojn. Tion montras la enketo organizita de la Cxina Junulara Federacio kaj la redakcio de "Cxina Junulara Jxurnalo". Gxin partoprenis 25?200 legantoj de "Cxina Junulara Jxurnalo". Ilia averagxa agxo estas 26 jaroj. Cx. 80% estas viroj. Oni povas diri, ke la enketo prezentas la fakton. 86% de la junuloj opinias, ke "cxinoj pli kuragxas esprimi sian opinion" ol antaux la jaro 1978 kaj "cxinoj nun povas defendi siajn rajtojn kaj interesojn per legxoj". Tiuj, kiuj konas la historion de Cxinio, certe scias, ke tuj post kiam finigxis la "kultura revolucio" okazinta antaux pli ol 20 jaroj en Cxinio, cxinoj ankoraux ne kuragxis prezenti sian opinion, cxar ilia penso estis longe subpremata. Ilia fido al demokratio kaj legxa sistemo restarigxis nur dum la reformado kaj malfermo en la lastaj 20 jaroj.

REFORMADO KAJ MALFERMO

En 1978 komencigxis la reformado kaj malfermo, kiu liberigas la penson kaj plibonigas la vivkondicxojn de cxinoj. En 1978 mi estis nur 10-jara kaj neniam vidis televidilon. Tiam mia hejmo ne havis fridujon nek lavmasxinon. Mi portis veston kun flikajxoj. Oni acxetis grenon, oleon, viandon, sxtofon kaj karbon per specialaj kuponoj. Oni vivis en samaj kondicxoj. Ni spertis cxiun sxangxigxon en la lastaj 20 jaroj. La enketo montras, ke 96% de la junuloj opinias, ke ilia vivo plibonigxis dum la reformado kaj malfermo. Nun 95% de la familioj de la enketitoj havas televidilon, 73% ? lavmasxinon, 66% ? telefonon, 63% ? fridujon. Iu juna kamparano skribis sur la enketilo: "En 1978 mi legis cxe olelampo, la fulgo de keroseno nigrigis miajn naztruojn. En 1988 nia vilagxo ekhavis elektron kaj oni ekuzis televidilon kaj lavmasxinon." 87% de la enketitoj sentas sin favorataj de la politiko de reformado kaj malfermo. Tiuj, kiuj spertis la plibonigxon, tutanime subtenas la politikon.

Estas interese, ke pro pli alta postulemo pri vivkondicxoj kaj pli multa kono pri sociaj problemoj, estas pli multe da malkontento. La enketo montras, ke 45% el la junuloj sentas, ke "multigxas malkontentuloj". Ne estis simila enketo antaux 20 jaroj. Pro fermiteco, tiamaj cxinoj ne konis la modernan eksteran mondon. Do la nuna malkontento havas du signifojn: unue, ekzistas kelkaj problemoj dum la reformado kaj malfermo; due, progresas la penso de la popolo, kiu havas pli altan postulon pri la vivo. Ili havas diversajn manierojn por montri sian malkontenton, tio ja estas evoluo de la socio.

ATENTATAJ EVENTOJ

En la lastaj 20 jaroj okazis en Cxinio multaj eventoj. 55% el la enketitoj opinias, ke restarigxo de la ekzameno por eniri en altlernejojn estas "la plej grava evento por persona vivo". Kaj 74% de la 31-40-jaruloj havas tian opinion. Dum la "kultura revolucio" cxesis la nomita ekzameno, multaj junuloj ne havis sxancon studi en altlernejo. En 1978, akcelite de Deng Xiaoping, la ekzameno estis restarigita. Multaj talentuloj estas kulturitaj, kaj la tuta socio denove alte taksas sciojn kaj respektas intelektulojn. Post finigxo de la "kultura revolucio", dum kiu scienco senvalorigxis, la cxinaj junuloj revidis "s-ron S", kiu estis respektata dum la Movado de 4-a de Majo. Por multaj cxinaj junuloj la enira ekzameno estas la sola vojo por sxangxi sian vivon. Dank' al la ekzameno, mi venis de la plej norda provinco de Cxinio al la cxefurbo Pekino kaj havas eblecon labori por Esperanto en EPCx-redakcio.

Nun la cxinaj junuloj plej atentas: 1. puno al koruptitoj (77% el la enketitoj atentas tion); 2. publika sekureco (68%); 3. pozicio de Cxinio en la mondo (67%). Tio montras, ke cxinaj junuloj atentas ne nur personajn aferojn, sed ankaux sociajn problemojn. Ili havas fortan devosenton por la socio. Same kiel junuloj en la Movado de 4-a de Majo antaux 80 jaroj, la nunaj estas dauxre cxefaj akcelantoj de la socia evoluo.

PLI LIBERA, PLI LERNEMA

La cxinaj junuloj, kiuj strebas por scienco kaj demokratio, havas pli da libereco kaj soifo pri scioj.

Malpermesi porti pantalonon kun largxaj krurumoj, malpermesi al junaj viroj havi longan hararon kaj malpermesi diskodancon en lernejoj, tiajn aferojn mi spertis. Kaj mi envias la nunajn junajn amikojn, kiuj gxuas pli da libereco. Pri vivo, la plej popularaj hobioj de la nunaj junuloj estas: legado, turismo, renkontigxo kun amikoj kaj korpoekzercado. Pri laboro, 37% de la junuloj sxangxis sian okupon ? averagxe 3 fojojn! 48% de ili intencas tion fari.

En sercxado de posteno kaj konkurenco en la merkato, la junuloj sentas gravecon de scioj. La enketo montras, ke krom regula edukado en lernejo, la junuloj volontas elspezi monon por lerni ion alian: 85% deziras lerni komputiladon; 67% ? fremdan lingvon; 63% ? auxtokondukadon. Tio konformas al la enoficigaj reklamoj, kiuj postulas, ke la kandidatoj havu tiajn kapablojn. La junuloj deziras lerni ankaux juron, financon, administradon, librotenadon k.s. Cx. 90% el la enketitoj opinias, ke la reformado kaj malfermo alportas al ili pli da sxancoj kaj samtempe pli strecxan konkurencon. La juna generacio estas lernema, alie ili postigxos.

Retrorigardante la 80 jarojn de post la Movado de 4-a de Majo kaj la 20 jarojn de post la reformado kaj malfermo, ni trovis, ke dauxre brilas la spirito de 4-a de Majo de cxinaj junuloj, kaj ilia patrolando konstante progresas.