CxINAJ POSxTMARKOJ

Statuoj en sxtonkavernoj de Maiji-monto

Sxtonkavernoj de Maiji-monto trovigxas sudoriente de Tianshui, Gansu-provinco, nordokcidenta Cxinio. Oni faris sxtonkavernojn kaj statuojn sur la monto de la Posta Qin-dinastio (384-417) gxis Qing-dinasio (1644-1911). Nun tie estas 194 kavernoj, kiuj dense vicigxas sur la krutajxo kiel cxelaro. Sennombraj statuoj estas vivoplenaj en grandeco de homo. Iliaj graciaj figuroj montras la lertan teknikon de la metiistoj de la antikva Cxinio. La sxtonkavernaro estas lauxdata kiel "muzeo de orienta skulpturo". La posxtmarkoserio el ses pecoj estis emisiita de la Posxta kaj Telekomunika Ministerio de Cxinio en1997.